Al la skribado returne?
El telefona babilado al kompufona tajpado
Multaj el ni pasigis sufiĉe da tempo dum la adoleskeco kun telefona aŭskultilo gluita inter orelo kaj ŝultro. Ni tiam tute ne povis antaŭvidi, ke la estontaj adoleskantoj preferos interkomuniki inter si ĝuste per skribado! Jam tiutempe skribado estis konsiderita fare de gejunuloj, kiel arkaika, romantika kaj sume tro engaĝiĝinta. La tuta procezo ŝajnis al ni treege malrapida: sidiĝi por manskribi leteron, sendi ĝin poŝte kaj ĉefe atendi tagojn por ricevi respondon. Tiel ni longege babiladis kaj klaĉadis kun niaj geamikoj telefone. Se temis pri pli serioza afero, io ”ne-inda-portelefone”, tiam ni persone renkontiĝis.
Sed nuntempe, la teknologia evoluo, la disvastiĝo de kompufonoj kaj ĉefe la servo de tujaj, laŭgrupaj, mallongaj mesaĝoj - ”What's up”, diktas tre klare novan tendencon: interkomunikado per tajpado. Dum leciono, familia manĝo kaj eĉ dum renkontiĝo kun amikoj, gejunuloj pasigas plejparton de sia tempo tajpante unu al la alia. Hejme, kiel per sonorileto je la kolo de kato, oni povas scii, kie ili troviĝas ĉiumomente laŭ la kompufonaj avertsonoj pri senditaj kaj ricevitaj mesaĝetoj.
Tiu fenomeno estigas kelkajn demandojn: kial ili preferas skriban interkomunikadon, kaj ĉu la fakto, ke ĝi estas la komunikilo preferata de gejunuloj (kaj ankaŭ de ne malmultaj plenaĝuloj) plibonigas ilian kapablon sin esprimi skribe el la lingva vidpunkto?
Laŭ la sociologoj, la nuntempaj gejunuloj preferas tian metodon de komunikado, ĉar ĝi ebligas privatecon kaj regadon – maloftaj varoj dum adoleskeco. Per skriba komunikado, ili povas kontroli tempon kaj stilon de respondo kaj aldoni ornamaĵojn, kiuj plifortigas aŭ malfortigas laŭplaĉe la mesaĝon. Sed, ĉefe, tio okazas, dum ili sentas sin protektitaj malantaŭ ekrano, tial, ke iliaj vizaĝo, mieno kaj eksteraĵo, restas kaŝitaj de la interparolanto. Multe pli facile aperi ”mojosa”(*) per skribado, kaj ”mojoseco”(*) estas por la gejunuloj supera valoro.
Krome, skriba interkomunikado ebligas pli kontentigajn sociajn rilatojn al vasta grupo da junuloj, kiuj estas timidaj aŭ havas limigitan kapablon sin esprimi voĉe. Ili povas sen premo de la tempo pli trafe vortigi siajn pensojn antaŭ ol sendi la mesaĝon. Sume, estiĝas etoso de pli intima kamaradeco eĉ, se oni povas gardi sendanĝeran distancon, kiu estas por ili nemalhavebla neceso.
Kaj kio pri la demando, ĉu daŭra skriba komunikado plibonigas la lingvan kapablecon sin esprimi? Ĉi-rilate, kiel antaŭvideble, la opinioj tre diverĝas.
Kelkaj asertas: ”Nuntempa tajpado de gejunuloj tute ne estas skribado kaj sendube havas aĉegan influon sur la lingvo. Ne temas pri skribado sed pri fiamaso da kodoj por banale aĉa konversacio. Anstataŭ uzi riĉan aron da vortoj kaj esprimoj ili farĉas siajn mesaĝojn per grafikaj, por tiel diri, sentesprimaj signoj, per mallongigoj tre ofte anglismaj kaj fislangaĵoj. Simple, ilia pseŭdo-lingvo reduktiĝas al mizera amaso da banalaĵoj sen iu ajn emocia nuanco.”
Aliaj, tute male opinias:”Tekstoj devas esti efikaj kaj la nuntempaj junuloj kapablas skribi efikajn tekstojn. Oni prave povas aserti, ke iliaj tekstoj havas nenian lingvan riĉecon sed tio ne gravas. Temas pri generacio, kiu tamen scias skribi, eble sen sufiĉe da terminoj, sed la lingvo evoluas, ĉar ĝi estas formo de vivo. Do, niaj junuloj eble ne kapablas distingi la nuancojn de preskaŭ sinonimoj sed ili bonege konas emociojn kaj bonege scias kiel esprimi ilin per ŝajnaj neprizorgitaj manieroj.