×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.

Esperanta Retradio 2021, La krono de delicoj — 閱讀文本

Esperanta Retradio 2021, La krono de delicoj

中級1 世界語 課程,練習閱讀

立即開始學習本課

La krono de delicoj

Rava surprizo en nordokcidenta Italujo Miaj israelaj samlandanoj ne emas inkluzivi en siaj turismaj itineroj en Italujo la nordokcidentan regionon Piemonto kaj ĝian ĉefurbon Torino. Tiu surpriza urbo fariĝis, en 1861, la unua ĉefurbo de la ĵus unuigita regno de Italujo, antaŭ Florenco kaj Romo. La unua reĝo de Italujo estis Vittorio Emanuelo II de la dinastio de Savoja. La antaŭa duklando de domo Savoja etendiĝis ambaŭflanke de la nordokcidentaj Alpoj kaj en 1563 la duko Emanuelo Filiberto translokis sian ĉefurbon el Chambéry [ŝāberì], en la franca departemento Savoie [savŭà], al Torino, en la itala regiono Piemonto.

Ekde tiam pro iniciato de la dukoj de la dinastio Savoja, en la ĉirkaŭaĵoj de Torino, estis konstruita la tiel nomata ”Krono de Delicoj”. Temas pri multaspekta kolekto da palacoj, vilaoj, kasteloj, bazilikoj kaj sanktejoj, kiuj akompanis la konstruadon de Torino kiel barokan ĉefurbon. Post la naskiĝo de la itala regno, tiu unua grupo da konstruaĵoj riĉiĝis per novaj reĝaj rezidejoj, parkoj, ĉaspalacetoj laŭ projektoj de la plej kapablaj arkitektoj.

Krom la 6 reĝaj rezidejoj inkluzivitaj en la urba areo, estas aliaj 11 arkitekturaj perloj en la ”Krono de Delicoj”. Du el ili, kvankam tre malsimilaj, elstaras pro ilia eleganta majesta beleco: la baziliko de Superga kaj la ĉaspalaceto de Stupiniĝi.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE