×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.

La Eta Princo, XVI — 閱讀文本

La Eta Princo, XVI

中級2 世界語 課程,練習閱讀

立即開始學習本課

XVI

LA SEPA planedo estis do Tero.

Tero ne estas ajneca planedo! Oni nombras sur ĝi cent dek unu reĝojn (sen forgesi la nigrajn - kompreneble! ), sep mil geografojn, naŭcent mil negocistojn, sep milionojn kaj duono da ebriuloj kaj tricent dek unu milionojn da malmodestuloj, tio estas: duo da miliardoj da grandpersonoj.

Por doni al vi ideon pri la dimensioj de Tero, mi diros al vi, ke, antaŭ ol oni inventis elektron, estis necese vivteni sur ĉiuj ses kontinentoj veran armeon de kvarcent sesdek du mil kvincent dek unu lanternistoj.

De malproksime tio faris belegan efekton. La movoj de tiu armeo estis regulaj kiel tiuj de operbaleto. Unuavice venis la lanternistoj de Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Poste, eklumiginte siajn lanternojn, ili iris dormi. Tiam la lanternistoj de Ĉinio kaj Siberio siavice ekpartoprenis en la baleto. Kaj ankaŭ ili malaperis en la kulisojn. Tiam venis la vico de la lanternistoj el Rusio kaj Hindujo. Kaj la vico de tiuj de Afriko kaj Eŭropo. Kaj tiuj el Sud-Ameriko. Kaj ili neniam eraris pri siaj vicoj por eniri sur la scenejon. Estis grandioze.

Nur la lanternisto de la unusola lanterno ĉe Nordpoluso kaj lia kolego ĉe Sudpoluso vivis malzorge kaj pigre: ili laboris po du fojoj ĉiujare.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE