×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 19.2 – Text to read

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 19.2

中級2 世界語 lesson to practice reading

立即開始學習本課

Ĉapitro 19.2

Petro: Vi eĉ ne scias ŝofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur... Ralf: Jes, mi scias ŝofori.

Petro: Vi ne rajtas ŝofori ĉar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas aŭton. Ralf: Mi ne zorgas pri tio, ĉu mi rajtas aŭ ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi ŝtelos iun veturilon, jes, mi ŝtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj... Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo.

Vi do konsentas, ke... Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi ŝin mia servistino: ŝi faros ĉion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri ŝi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus...

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE