×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 12.1 – Text to read

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 12.1

中級2 世界語 lesson to practice reading

立即開始學習本課

Ĉapitro 12.1

Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas denove, ilin refermas, ĝemas, kaj finfine malfermas ilin tute larĝe. "Donu al mi ion por trinki," li diras. "Trinki? Kion vi deziras trinki?" demandas Tom. "Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando. " "Kiel vi sentas vin?" diras fraŭlino Marta, la flegistino. "La kapo doloras," Bob respondas ĝeme. "Mi petas vin, bonvolu doni al mi ion por trinki. " "Ĉu vi bonvolas iri," Tom petas la flegistinon, "kaj alporti al li glason da brando? " La flegistino iom hezitas, sed fine kapjesas. "Ĉu mi ankaŭ voku la policon?" ŝi diras. "Li ja ricevis baton, baton sufiĉe fortan, por ke li iĝu senkonscia. Laŭ mia opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. Ĉu vi ne konsentas? " "Ankaŭ akvon," diras Bob, antaŭ ol Tom trovas la tempon respondi al Marta. "Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj iom grandan glason da brando. " "Jes. Estus saĝe voki la policon," Tom respondas al la flegistino.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE