×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 10.1 – Text to read

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 10.1

中級2 世界語 lesson to practice reading

立即開始學習本課

Ĉapitro 10.1

Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon.

Kial? Ĉu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiun aventuron ekde la unua vorto? Ĉu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon? Ne. Certe vi ne scias. Ankaŭ mi ne scias. Sed fakto restas fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas ŝin kredi. Tom estas agema knabo, eĉ iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aŭ ĉu temas pri io alia? Tom ege ŝatas sian amikon Bob. Li ŝategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikiĝis antaŭ longe en la urbego, kie ili vivis tiutempe - ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo - sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaŭ kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaŭ ege dankis la destinon. Ili treege ŝatas la tiean bonegan vivon. Ili ŝategas ĝin. Ambaŭ estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala ŝato al la iom timemaj studentinoj. Eble ĉar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. Ĉu vi komprenas?

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE