×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.

Jen Nia Mondo, Leciono 18. De Kapo ĝis Piedoj — 閱讀文本

Jen Nia Mondo, Leciono 18. De Kapo ĝis Piedoj

初級1 世界語 課程,練習閱讀

立即開始學習本課

Leciono 18. De Kapo ĝis Piedoj

Leciono 18. De Kapo ĝis Piedoj

H Tiu filmo vere timigis min.

P Ĉu vere? Mi trovis ĝin ne timiga, sed ridiga.

H Ho jes, nun vi povas sidi trankvile kaj diri tion, sed kiam la atakanto kuŝigis Paŭlon surdorse, deŝiris lian ĉemizon, pugnobatis lian kapon, kaj skrapis per akraj ungoj liajn vangojn, bruston kaj ventron, vere preskaŭ senhaŭtigis lin -

P Tion mi apenaŭ rimarkis, mi devas konfesi. Sed preskaŭ mi saltis el la seĝo, kiam Rakela perdis la jupon, kaj tiu fripono pendigis ŝin per la longaj blondaj haroj kaj vipis ŝin per leda zono -

H Fi! Vi tion ĝuis!

P Jes, je tiu punkto mi verŝis oranĝosukon sur mian kravaton.

H Ho, Petro, kial vi ne viŝis ĝin tuj per la poŝtuko? Vidu! Vi makulis ankaŭ vian jakon, eĉ la manikon.

P Mi ne rimarkis. Mi brosos ĝin.

H Broso ne sufiĉos. Vi devus pli bone prizorgi viajn vestojn. Pasintan semajnon vi ŝiris la pluvmantelon, kaj viaj ŝuoj estas en terura stato.

P Ne gravas. Sed miaj piedoj estas en bona stato, kaj ankaŭ miaj manoj, okuloj, buŝo, kaj ... aliaj korpopartoj. Pli gravas la korpo ol la vestoj, ĉu ne?

H Certe via lango estas en bona stato. Ĉiam vi trovas argumenton.

P Ne sulkigu la frunton. Venu. Sidiĝu, kaj klinu la kapon sur mian ŝultron. Ĉu komforte?

H Viaj genuoj estas iom ostaj, sed ... Ĉu mi havas tiel belan vizaĝon kiel Rakela?

P Jes, pli belan. Kaj (paŭzas inter ĉiu) pli belajn lipojn ... kaj mentonon ... ankaŭ pli belan kolon ... kaj orelojn ... brakojn ... manojn ... krurojn ... Ni enlitiĝu.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE