×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.

黑色星期五 可享受低至50%優惠
image

Ĉina fabeleto

Ĉina fabeleto

Iu renkontis survoje sian feiĝintan amikon.

Eksciinte lian malfacilon en vivo, la feo montris per fingro al briko sur la vojo, kaj ĝi fariĝis ora briko, kiun li donacis al sia amiko. La lasta, tamen, ne estis kontenta. La feo ankoraŭfoje etendis sian fingron, ĉifoje al granda ŝtonleono, kiu tuj fariĝis ora leono. La oran leonon li ankaŭ donacis al sia amiko. Sed la amiko ankoraŭ ne kontentiĝis. -Kiel mi kontentigu vin?

- demandis la feo. La homo post iom da ĉirkaŭfrazado finfine diris:

- Mi volas havi vian fingron!

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE