×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.

慶祝盃賽 最多省下 45%
ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.20.   Kremo "Cermato" — 閱讀文本

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.20. Kremo "Cermato"

中級2 世界語 課程,練習閱讀

立即開始學習本課

2013.11.20. Kremo "Cermato"

Kremo "Cermato"

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Tiun kremon mi elpensis unuafoje la pasintan septembron, kiam ni feriis en la urbeto Cermato (“Zermatt”), en la svisa Alpmontaro. Kiam mi preparas ĝin, mi rememoras la buntajn aŭtunajn kolorojn de la montara arbaro.

Jen la recepto:

Mi ĝermigas lentojn dum 2 tagoj kaj poste boligas la malgrandajn ŝosojn, aldonante branĉon de celerio kun folioj, iom da cepo, iom da selo kaj spicojn. Mi lasas la supon malvarmiĝi, poste elprenas el ĝi la celerion kaj cepon sen forĵeti ilin. Pere de miksilo, mi kremigas la supon. Mi metas en bovlon 2 glasojn da supkremo kaj unu glason da migdalkremo. Mi miksas ĉion, aldonante citronsukon kaj eventuale ankoraŭ iom da spicoj, laŭ plaĉe.

La celerion kaj cepon mi uzas por dekoracii tiun ĉi kremon aŭ alian manĝaĵon.

Rimarko: Ĉu la miksaĵo fariĝos pli aŭ malpli densa, tio dependas de la kvanto de likvo. Do, antaŭ ol enmeti la supon en la miksilon, oni devas decidi ĉu elpreni el ĝi iom da likvo aŭ aldoni al ĝi iom da akvo. Mi kutimas enmeti en la miksilon nur tre malmulton el la suplikvo, konservante la reston en apuda glaso. En la fino, mi aldonas likvon iom post iom en la blovon, laŭ gusto.

Variantoj. Mi eksperimentis la kremon “Cermato” diversmaniere, ŝanĝante la raporton inter la kvanto de lentkremo kaj tiu de migdalkremo. Mi ankaŭ eksperimentis anstataŭigante lentojn per kikeroj aŭ fazeoloj “mung” aŭ pizoj. (La pizoj ne bezonas ĝermigon.) Kelkaj provoj anstataŭigi migdalkremon per sezamkremo ankaŭ pruviĝis taŭgaj.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE