Nigra truo fotografita
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Je la 10 de aprilo 2019 oni anoncis unu el la plej incitaj sciencaj faroj de la moderna tempo: oni montris la unuan foton de “nigra truo”. La afero rezultis de longa laboro en internacia projekto nomata “Event Horizon Telescope”. La bildo montras la fenomenon en la centro de grandega galaksio ”Messier 87“, proksime al la stelamaso Virgo, je distanco de nekredeblaj kvindek kvin milionoj da lumjaroj for de la Tero. La senluma cirklo en la foto estas la nigra truo mem, 6-milardoble pli masiva ol nia Suno.
Ĝis tiu dato, astronomoj ne sukcesis precize kapti la bildon de nigra truo. Oni konis ĝin nur pere de desegnaĵoj, artaj figuroj kaj simulaĵoj. La malfacileco foti ĝin estas simple, ke ĝi estas nevidebla fenomeno - kun gravita forto en ĝia centro tiel granda, ke nenio eskapas ĉirkaŭ ĝi, eĉ ne la elektromagneta radiado.
Por foti ion, kio rifuzas fotojn, nome nigran truon, necesas konstrui specialan teleskopon. La sciencistoj solvis la problemon konektante plurajn radiotelekskopojn ĉirkaŭ la mondo, laŭ sinkroneco kun atomaj horloĝoj, tiel ke ili ĉiuj rigardas al la nigra truo samtempe. Tion klarigis unu el la estroj de la projekto.
La anoncon oni faris en internacia konferenco, kiun samtempe akompanis pluraj landoj. Centoj da sciencistoj laboras en la projekto tra la mondo, uzante ok teleskopojn kaj profesiulojn el dudek landoj.
La esprimo “nigra truo” fariĝis vaste uzata de nefakuloj. Ĝi estas eĉ uzata en figura senco, por esprimi misteran malaperon de io, en la naturo. Sed ne estas facile koncepti ĝian veran striktan signifon. Tiu koncepto kreiĝis per kompleksaj kalkuloj faritaj de Albert Einstein, antaŭ cent jaroj, surbaze de la Teorio de Relativeco. Laŭ liaj kalkuloj, nigra truo estas neimageble malgranda punkto kun neimageble granda koncentriĝo de maso, tiel ke ĝi ensuĉas ĉian materion kaj ondojn, kiel lumo, ekzemple. En la menciita fotografaĵo oni klare vidas helan ringon ĉirkaŭ nigra rondaĵo; oni interpretis tion kiel kvanton da ensuĉata lumo. Eble ĝi estas stelo en lasta fazo de evoluo.
Sed ĉio estis antaŭe nur kalkuloj; nun oni fotis ĝin. Pro tiu konfirmo, nun certe Einstein festas, en la Ĉielo...
Krom grava atingo de la scienco, la nova kono estas serioza atesto pri la fido je libereco de scienco en la mondo. Danke al la senlima esplorado de la universo, eĉ se oni ne tuj perceptas ĝian tujan utilecon, la homaro havigas al si novajn evoluojn.