×

我们使用cookies帮助改善LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

image

Esperanta Retradio 2019, Martin Scorsese (1)

Martin Scorsese (1)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En brazila kulturcentro estas prezentataj de tempo al tempo serioj de filmoj, ekzemple filmoj el iu aparta lando, de iu reĝisoro, kun iu aktoro, pri iu temo.

En la lasta serio estis montritaj filmoj de la usona reĝisoro Martin Scorsese (naskiĝinta en 1942).

La unua filmo kiun mi vidis de li – antaŭ pli ol 40 jaroj – estas “Taxi Driver” (Taksiisto), kiun mi tiam tre ŝatis.

Poste, dum multe da tempo, mi vidis neniun, ĉar ne plu plaĉis al mi filmoj pri perfortaĵoj, kaj li estas “ĉefe konata pro krimfilmoj pri la Mafio” (Vikipedio).

Antaŭ 20 jaroj mi surpriziĝis, kiam li reĝisoris la filmon “Kundun” (pri la Dalai-lamao), kiun mi spektis kaj ŝatis, kaj poste mi spektis en kinejo ankaŭ la interesajn filmojn “The Aviator” (La Piloto), “The Wolf of Wall Street” (La Lupo de Wall Street) kaj “Silence” (Silento). En la kulturcentro mi spektis la belan filmon “The Age of Innocence“.

Kiel vi scias, ekzistas pluraj filmfestivaloj en la mondo. En kelkaj el ili estas donataj gravaj premioj. La plej konata estas la Oskar-premio (oficiale: Academy Awards). Aliaj gravaj premioj estas tiuj de la Brita Akademio (British Academy Film Awards) kaj la Golden Globe Awards (donataj de la “Hollywood Foreign Press Association” - Asocio de Eksterlanda Gazetaro de Holivudo).

Multfoje filmoj de Scorsese estis kandidatigitaj al tiuj premioj, kaj li gajnis jenajn kiel reĝisoro (laŭ la anglalingva Vikipedio): - Oskar-premion de 2006 por la filmo “The Departed”; - Premion de la Brita Akademio de 1990 por “Goodfellas” - Premion “Golden Globe” (Ora Globo) de 2002, 2006 kaj 2011 por la filmoj “Gangs of New York“, “The Departed“ kaj “Hugo“.

Inter 1973 kaj 1995 Robert de Niro estis unu el la ĉefaj aktoroj en ok filmoj de Scorsese. En 1980 li gajnis la Oskar-premion kiel plej bona aktoro en “Raging Bull”.

Ekde 2002 Leonardo di Caprio estis la ĉefa aktoro en kvin filmoj de Scorsese. Pro lia aktorado en du el ili (The Wolf of Wall Street kaj The Aviator) li gajnis la Oran Globon.

Vidu nun miajn tradukojn de la resumoj (faritaj de la respondeculoj pri la serio en la kulturcentro) de la plej (aŭ pli-malpli) konataj filmoj de Martin Scorsese:

1969 - Who's that Knocking at My Door Junulo el Nov-Jorko enamiĝis al junulino kaj volas edziĝi al ŝi. Sed kiam li malkovras, ke pasintece ŝi estis seksperfortita, li havas malfacilecon daŭrigi la rilaton.

1972 - Boxcar Bertha Inspirita de la vivo de la krimulino Bertha Thompson, kiu vivis en la epoko de la Granda Depresio, la filmo rakontas la historion de tri viroj kaj unu virino, kiuj faris diversajn krimojn, inkluzive de prostituado kaj kidnapo.

1973 - Mean Streets La ĉiutaga vivo de du viroj en la submondo de la italaj kvartaloj de Novjorko. Charlie laboras kun sia onklo – kiu apartenas al la mafio –, kolektante monon, sed esperas rekomenci sian vivon kun sia amatino. Kontraŭe lia plej bona amiko estas indignema junulo, kiu ĉiam havas problemojn kaj embarasojn pro hazardludaj ŝuldoj.

1974 - Alice Doesn't Live Here Anymore La vidvino Alice Hyatt perdis sian edzon en akcidento. Ĉar ŝi havas filon kiun ŝi devas eduki, ŝi luktas por la postvivado de ili ambaŭ. Komence ŝi laboras kiel kantistino, sed pro tumulta rilato kun Ben Everhart, edziĝinta kaj agresema viro, ŝi forkuras el la urbo kaj laboras kiel kelnerino en alia loko. Tie ŝi renkontas la kunlaborantinon Flo, kiu ne havas bonan edukitecon, sed estas la amikino kiun Alice bezonas. Ŝi ankaŭ interrilatas kun David, eksedziĝinta farmisto.

1976 - Taxi Driver Novjorka taksiisto Travis Bickle konstante pripensas la koruptecon de la vivo ĉirkaŭ si kaj sentas sin pli kaj pli maltrankviligita pro sia propra soleco kaj fremdeco. En preskaŭ ĉiu fazo de sia vivo Bickle restas izolita kaj ne sukcesas estigi emocian kontakton kun iu ajn. Sen sukcesi dormi dum pluraj noktoj, li vizitadas pornografiajn lokojn.

1977 - New York, New York Saksofonisto kaj kantistino renkontiĝas je la fino de la Dua Mondmilito, komencas koncerti kune kaj enamiĝas, sed ilia fluktuema rilato disfalas iom post iom. Post kelkaj jaroj, kiam ambaŭ jam estas sukcesaj muzikistoj, ili denove renkontiĝas.

1980 - Raging Bull La kariero de la boksisto de la mezpeza kategorio Jake LaMotta, nomita "la taŭro de Bronx", supreniras tiel rapide kiel lia privata vivo malboniĝas pro lia perfortema kaj posedema temperamento. Ĉiuj ĉirkaŭ li estas trafitaj de lia memdetrua konduto, i.a. lia frato kaj manaĝero Joey LaMotta kaj lia edzino Vickie.

1982 - The King of Comedy Jerry Langford estas fama televidprogramestro. Unu tagon forrabas lin aspiranta komikisto Rupert Pumpkin kaj ties amikino Masha. Por savi sin, Jerry permesas, ke Rupert prezentu sin en lia televidprogramo.

Venontan mardon mi prezentos la resumetojn de la aliaj filmoj.