La Leono kaj la Serpento
Iam en la besta reĝlando, juna leono, reĝo de la bestoj, kunvenis
kun siaj regatoj.
“Kion vi opinias pri niaj pliaĝuloj”?
La elefanto respondis, “Mi pensas ke ili estas malŝparo de niaj
rimedoj. Ili mangas, furzas, dormas, kaj parolas pri la bona manova
tempo.
“Ili atendas ke ni ordigu por ili.” Aldonis la hipopotamo.
La junaj bestoj konsentis kun la leono mortigi la maljunajn
gepatrojn ĉar ili jam ne kontribuas al la kresko de la reĝlando. Ĉiuj
mortigis la gepatrojn, krom unu besto, la lupo. La lupo kaŝis sian patron
en malnova familia kaverno.
La bestoj dancis. Ili sentis malstreĉiĝon de la ŝarĝo de zorgo pri
la maljunaj familianoj.
Du semajnojn poste, la leono iris en la kampon por ripozi post
granda manĝo. Li ridetis kaj diris “La vivo estas bona.” Li endormiĝis
kun la buŝo malfermita.
Venis serpento kiu vidis la dormantan reĝon kun la buŝo
malfermita. Li rampis en la buŝon de la leono kaj sidis tie.
La leono vekiĝis kun graŭlo en la stomako. Estis la horo por
vespermanĝo. Li ŝokiĝis kiam li konstatis ke estas serpento en lia buŝo.
“Kiu aŭdacas ĝeni la reĝon de la ĝangalo?” li muĝis.
La serpento ridis al li, “Ho moŝta reĝo de la ĝangalo, mi ne
rekonis vin. Mi vidis truon kaj decidis ke ĝi estu mia hejmo.”
La reĝo ekkloleregis. “Eliru aŭ mi mortigos vin!”, li minacis. La
serpento ignoris lin.
Mallonge antaŭ noktiĝo, la leono fariĝis laca. Li petigis al la
serpento foriri, sed la serpento rifuzis.
La novaĵo pri la leono kaj la serpento baldaŭ disiĝis tra la
ĝangalo. La bestoj estis konfuzitaj. Ili proponis manierojn por forpreni la
serpenton, sed neniuj estis akcepteblaj.
“Ni pafu la serpenton!” proponis la hieno.
“Sed tio povus mortigi la reĝon!” kreiis la jaguaro.
Unu post la alia, la bestoj lasis la reĝon sola. Tagoj pasis.
Semajnoj pasis. La reĝo fariĝis maldika kaj laca.La juna lupo decidis peti helpon de sia patro. Kiam la maljuna
lupo aŭdis kio okazis, li ridis. “Tio estas facila, filo! Necesas nur forlogi
la serpenton.”
“Sed kiel, Patro?”
“Serpentoj ŝatas ratojn; uzu raton kiel logaĵon por forlogi lin.”
La juna lupo kuris por informi la aliajn bestojn. Ili faris laŭ lia
plano. Kiam la serpento vidis la raton, li movis sin kiel eble plej rapide
por kapti ĝin.
La leono senstreĉiĝis. Li gratulis la junan lupon kaj provis
rekompenci lin pro lia saĝeco. La lupo malakceptis kaj diris al ĉiuj ke la
ideo estis de lia patro. La reĝo ordonis al li venigi la patron por ke la
patro ricevu rekompencon.
La bestoj konstatis ke estis erare mortigi la maljunajn familianojn.
Ĉiuj konsentis ke estas pli bone trakti la pliaĝulojn kun amo kaj
respekto ĉar ili nun komprenas ke kun aĝo venas saĝeco.