×

我们使用cookies帮助改善LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

image

Esperanta Retradio 2015, Pri nelicaj drogoj

La drogoj estas monda plago.

Preskaŭ ĉiutage oni povas legi en ĵurnaloj aŭ vidi en televido pri rabatakoj, perfortoj, murdoj kaŭze de drogokomerco.

En 2012 mortis 200.000 homoj pro misuzo de drogoj.

Laŭ raporto de UN – pli ekzakte de la Buroo pri Drogoj kaj Krimo –, publikigita en 2014 en Vieno, Aŭstrio - la 26-an de junio (Internacia Tago kontraŭ Misuzo de Drogoj kaj Nelica Trafiko) - 5% de la monda loĝantaro inter 15 kaj 64 jaraĝa uzas nelicajn drogojn. Evidente la nombroj tre malsamas inter la diversaj landoj.

En kelkaj landoj la uzo de nelicaj drogoj estis leĝigata. La raporto asertas, ke ankoraŭ ne eblas mezuri la konsekvencojn. Sed pliaj homoj volas – petas - traktadon de fizikaj, psikaj aŭ mensaj problemoj kaŭzataj de mariĥuano, kio montras la pligrandiĝo de la dependeco de tiu drogo. Ankaŭ en Brazilo la dependeco de mariĥuano pligrandiĝis.

Nun la brazila Supera Tribunalo Federacia (STF) diskutas kazon, en kiu posedanto de tri gramoj da mariĥuano estis kondamnata.

Laŭ brazila revuo “Veja” la kvantoj permesitaj en kelkaj landoj estas jenaj: Meksiko kaj Nederlando – 5 gramoj; Paragvajo – 10 gramoj; Ĉeka Respubliko – 15 gramoj, Portugalio – 25 gramoj; Kolorado (usona ŝtato) – 28 gramoj; Hispanio – 200 gramoj.

En Brazilo la Kontraŭdroga Leĝo de 2006 difinas kiel krimo “aĉeti, konservi aŭ kunporti drogojn por persona uzo”, sed en tiu kazo la “krimuloj” ne estas enprizonigataj. Tamen la leĝo ne eksplikas, kiel oni diferencigu inter persona kaj nepersona uzo. Ĝenerale estas la polico, kiu decidas la aferon. Pro tiu necerteco troviĝas en la brazilaj prizonoj pli ol 160.000 homoj akuzitaj je komerco aŭ kontrabando de drogoj. Se la kunporto de 25 gramoj da mariĥuano estus permesita – kiel en Portugalio – 50.000 de ili estus liberaj.

La unua ministro de la STF kiu voĉdonis pri tiu afero deklaris la menciitan leĝan artikolon kontraŭkonstitucia, ĉar ĝi rifuzas al la homoj la rajton je intimeco, privata vivo kaj memdetermino. Kvankam komprenante, ke la drogoj koncernas la publikajn sanon kaj sekurecon, li ankaŭ diris, ke la artikolo malrespektas la decidon de la persono endanĝerigi sian propran sanon.

La afero ankoraŭ ne estas decidita. Sed kelkaj fakuloj timas ke, se la kunporto de malgrandaj kvantoj da drogo estos permesita, drogokomercistoj devigos multajn homojn porti malgrandajn kvantojn, tiel formante “armeon da formikoj” kaj allogante pliajn personojn al krimo.