Tiun ĉi kanton produktis Luiza Carol el Israelo Kanto de Dumè Gambini Esperantigita de Luiza Carol (laŭ franca traduko el la korsika originalo) Kantas Chantal Allen Volas mi verki kanzoneton Ĉirkaŭirontan la planedon Nur tre mallongan kanzoneton Ja parolontan pri liberec'. Karas libereco por burĝono Karas libereco por la birdo Karas por la rojo kiu ŝprucas Liberec'. Volas mi verki kanzoneton Ĉirkaŭirontan la planedon Nur tre mallongan kanzoneton Ja parolontan pri liberec'. Karas libereco por muflono Karas libereco por la maro Karas por la lando de Korsiko Liberec'. Verkis vi tiun kanzoneton Jen ĝi ĉirkaŭas la planedon Tiu mallonga kanzoneto Ja parolonta pri liberec'. Karas libereco por muflono Karas libereco por la maro Karas por la landoj de homaro Liberec'. * “Muflono”: sovaĝa ŝafo vivanta en la montaro de Korsiko.
Esperanta Retradio 2017, LIBEREC - kanto el Korsiko
To hear audio for this text, and to learn the vocabulary sign up for a free LingQ account.