×

我们使用 cookie 帮助改善 LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

Jen nia IJK, Ĉapitro 7.1 – Komenco de la unua tago – 阅读文本

Jen nia IJK, Ĉapitro 7.1 – Komenco de la unua tago

初级2 世界语 课程,练习阅读

现在开始学习这个课程

Ĉapitro 7.1 – Komenco de la unua tago

En la amasloĝejo

Ina: Bonan matenon!

Kabe: Eheeee.

Ina: Ĉu vi bone dormis?

Kabe: Male. Mi apenaŭ dormis…

Ina: Sed kial? Eble vi estis nervoza pri via unua IJK-tago?

Kabe: Ne vere. Simple iu tre laŭte ronkis la tutan nokton, kaj tio ege ĝenis min. Ĉu vi ne aŭdis tion?

Ina: Tute ne, mi profunde dormis. Ĉu mi forgesis diri al vi, ke indas uzi orelŝtopilojn kiam vi dormas en amasloĝejo?

Kabe: Evidente jes…

Ina: Ho, kompatinda Kaĉjo!

Kabe: Pri kiu vi parolas?

Ina: Pri vi. Per–ĉj-eblas krei karesnomojn en Esperanto.

Kabe: Ha, jes, mi iam legis pri tio. Kaj vi do estus Injo?

Ina: Se vi volas.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE