×

我们使用 cookie 帮助改善 LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 9.2

Ĉapitro 9.2

Sed jen subite Tom haltas. "Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino. "Ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed..." "Sed estas iu alia, kaj li estas senkonscia, ŝajnas al mi. Ĉu vi konas lin? " "Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li? " La flegistino iras al Bob, kiu falsidas ĉe la koridora muro. Ŝi tuŝas lian kapon. "Batita! Oni batis la kapon al li! " "Diable! Bob, Bob! Respondu! Ĉu vi aŭdas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis? Sed Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE