×

Ми використовуємо файли cookie, щоб зробити LingQ кращим. Відвідавши сайт, Ви погоджуєтесь з нашими правилами обробки файлів «cookie».

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 18.2 – Text to read

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 18.2

Середній 2 Есперанто lesson to practice reading

Почати вивчати цей урок зараз

Ĉapitro 18.2

Minutoj pasas.

Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ĉu tri horoj? Ĉu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro, kaj ili prenis ŝian brakhorloĝon. La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la ĉambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Ĉu estas frue, ĉu estas malfrue, ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas. Kaj jen la aĉulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema voĉeto aŭdiĝas, kaj ŝiras la koron de Gerda: "Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin! " "Jen la letero," li kriaĉas, kaj post ridaĉo li aldonas: "Nu, tio verŝajne sufiĉos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi iĝos saĝa, finfine. Kaj jen. Prenu ĉi tion, ĝi helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, li ĵetas al ŝi belegan pomon. Gerda sentas sin, kvazaŭ Eva ĉe l' serpento.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE