Ĉapitro 17.2
"Ĉu la aŭto estis lia?
Ĉu ne estis ŝtelita veturilo? " "Ne. Verŝajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam ŝi petis, ke li veturigu ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis, ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin. " "Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne? " "Jes, ni kontrolis. Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis. " "Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazaĵoj? " "La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankoraŭ ne pridemandis. " "Kial? " "Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola ŝanco retrovi Gerdan. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis. La aliaj - tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita - certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentiĝos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos.