×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Unuiĝintaj Nacioj kaj ni, ordinaraj esperantistoj

Unuiĝintaj Nacioj kaj ni, ordinaraj esperantistoj

La Organizo de Unuiĝintaj Nacioj celebras en 2020 sian 75-jaran jubileon. Ĉu tio koncernas nin, ordinarajn Esperantistojn? Eble pli ol ni supozas. Ni vidu.

U.N. fondiĝis en la jaro 1945. La mondo estis ĵus trapasinta unu el siaj plej grandaj tragedioj - la Duan Mondmiliton. La homaro apenaŭ havis tempon por repreni sian spiradon, post la Unua Mondmilito, kaj vidis la Duan finiĝi per du teruraj atombomboj. Ĉiuj pensis: se ni havos la Trian Mondmiliton, ni revenos al pratempo de homoj en kavernoj, ĉar la tuta mondo detruiĝos. Jen do reprezentantoj de multaj nacioj kunsidis, kun la intenco “evitigi, por la estontaj generacioj, la skurĝon de milito”. Jen ĝiaj idealoj kaj celoj: starigi fidon pri la fundamentaj homaj rajtoj; emfazi la dignon kaj valoron de la homo; pledi por egaleco de rajtoj de viroj kaj virinoj; pledi por egaleco inter grandaj kaj negrandaj nacioj; postuli justecon kaj respekton al traktatoj kaj internacia juro; batali por socia progreso kaj pli bonaj vivkondiĉoj, en libereco; praktiki toleremon, pacan kunvivadon kaj internacian sekurecon inter popoloj. En tia spirito, ĝi produktis unu el la plej gravaj dokumentoj de la 20-a jarcento, la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj. Estas facile trovi en tiuj idealoj kaj celoj, kaj precipe en ĝia fama deklaracio, frapan kongruon kun la Interna Ideo de Esperanto. Sekve, tute nature, la Esperanto-movado turnis sian esperoplenan rigardon al U.N.. Aldoniĝis la fakto, ke U.N. mem, kun siaj 193 ŝtatoj-membroj kaj ses oficialaj lingvoj, estas dekomence speco de Babelturo. Kial ne uzi Esperanton en ĝi? Ĉu ne perfekta kampo por montri, ke en moderna mondo oni havu neŭtralan, demokratian, egaligan interlingvon? Rezultis, ke Universala Esperanto-Asocio alproksimiĝis al U.N. kaj flegis kunlaborajn rilatojn kun ĝi. Kaj kvankam la “fina venko” de Esperanto tie neniam estis atingita, tamen UNESKO, organizo de U.N. por Edukado, Scienco kaj Kulturo, dufoje grave esprimiĝis favore al nia lingvo. Ne banala atingo! Antaŭ kelkaj tagoj, okaze de la malfermo de Mondafest2020, de Universala Esperanto-Asocio, Suba Ĝenerala Sekretario de U.N., Fabrizio Hochschild salutis la tutmondan Esperantistaron. Li emfazis pri la graveco protekti la naturmedion kaj la mondan klimaton, krom aliaj malnovaj problemoj. Li anoncis konsultiĝon al la tuta mondo pri solvoj de tiaj defioj, pere de enketilo facile trovebla en www.UN75.online. Kaj li invitis la tutan Esperantistaron respondi al tiu enketilo, kiu estas disponebla ankaŭ en nia lingvo.

Jen do tio, kio koncernas nin ĉiujn, ordinarajn Esperantistojn. Se registriĝos nur manpleno da enketiloj en Esperanto, kion oni nepre pensos pri nia movado? Ĉu ne, ke temas pri manpleno da Donkiĥotoj? Estas do ĉies morala devo uzi du minutojn por respondi la enketilon de Unuiĝintaj Nacioj. Male, ni ne rajtos plendi, ke la mondo ignoras nin. Ni nepre faru tion!

Unuiĝintaj Nacioj kaj ni, ordinaraj esperantistoj Die Vereinten Nationen und wir, gewöhnliche Esperantisten The United Nations and us, ordinary Esperantists Les Nations Unies et nous, simples espérantistes De Verenigde Naties en wij, gewone esperantisten As Nações Unidas e nós, esperantistas comuns Организация Объединенных Наций и мы, рядовые эсперантисты