×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Lerni helpe de versaĵoj

Lerni helpe de versaĵoj

Se oni komencas lerni novan lingvon, oni devas pli-malpli samtempe okupiĝi pri kvar ĉefaj elementoj de lingvolernado, nome pri la elparolo de vortoj kaj frazoj, la lernado de vortoj, la gramatikaj reguloj kaj la skribsistemo.

Tio principe validas por la lernado de ĉiuj lingvoj, sed mi volas ĉi tie koncentriĝi pri la lernado de Esperanto. Ĉar por la lernado de Esperanto aldoniĝas ankoraŭ grava faktoro kiu kundecidas pri la rezulto de la lernado, nome la pozitiva sinteno, la intereso aŭ eĉ entuziasmo por lerni tiun artefaritan lingvon kiu ja tenas pli grandan distancon al la homoj ol landaj lingvoj.

Deviga lernado de Esperanto en lernejo en la hodiaŭa situacio de la lingvo ne alportus grandan sukceson, ĉar ĝi ne kreas ligojn al aliaj homoj. La instruado de Esperanto do okazu en privataj kursoj kaj en la interreto, ĉar tie eblas prezenti la lingvon tiel ke lernanto povas ankaŭ kontentigi individuajn bezonojn.

Plej gravas dekomence paroligi lernantojn, ĉar parolado estas kontentiga. Ju pli oni kapablas paroli, des pli oni emas daŭrigi la lernadon.

Mi okupiĝas pri tiu temo jam de pli ol 20 jaroj: En la jaro 1998 mi publikigis en mia retpaĝaro E-kurson kun la nomo "Esperanto laŭ takto". La kurso celas germanparolantojn, sed estas adaptebla ankaŭ por parolantoj de aliaj lingvoj. Mia ideo tiam estis, ke eblas rapide ekparoli la lingvon, se unuflanke oni komencas per vortoj kiuj estas egalaj en ambaŭ lingvoj aŭ kiuj estas tre similaj. Kaj aliflanke por faciligi la enmemorigon de la vortoj kaj frazoj la lernmaterialo prezentiĝas en versoformo.

Tio ja jam estis metodika progreso, sed tio ne sufiĉis. Ĝi estis ankoraŭ tro teorieca. Oni ja per tiu sistemo povas rapide lerni elparolon, vortojn kaj gramatikon, sed ĝi ne estas entuziasmiga. Se la lernanto parkerigas la versaĵojn, tiam ne ekestas feliĉosento kaj tial ne sufiĉe stimulas la lernanton por plua lernado.

Dum la pasintaj jaroj mi faris diversajn provojn por solvi tiun problemon, por ekzemple laŭeble agrabligi la lernadon, sed tiuj provoj ne trafis la esencon. La esenco nome estas ke jam la unuaj frazoj kaŭzu kontentecon pri la persona progreso en la lernado, do la konstato ke oni ja kapablas paroli la lingvon.

Tio povas funkcii nur per tuja ripetado de aŭdita materialo. Kaj tiu materialo devas ankaŭ enhavi stimulajn kaj emociigajn elementojn. Mi nun jam verkis tiajn kvarliniajn versaĵojn, sed estas tre malfacile kaj ŝvitige verki versaĵojn kiuj estas facile elparoleblaj kaj memorigeblaj. Mi tial ankoraŭ ne volas publikigi miajn unuajn kvarliniajn versaĵojn.

La principo de la versaĵoj estas ke la unuaj strofoj enhavu la plej facile elparoleblajn sonojn de Esperanto kiuj ne postulas apartan ekzercadon. Tiam iom post iom aldoniĝas en la sekvaj strofoj pli malfacile elparoleblaj sonoj kiel ekzemple "r" kaj "ĝ". Aliflanke la frazoj jam dekomence enhavas la plej gravajn gramatikajn elementojn kiel ekzemple la akuzativon.

Mi verkas tiun ĉi sonartikolon por trovi kunlaborantojn por la verkado de instruaj versaĵoj, prefere laŭ jena modelo:

Tio estas nur modelo

kiu helpu en lernado

por versaĵoj kvarliniaj

kaj facila parolado.

Se vi havas proponojn pri versaĵoj laŭ tiu skemo, bonvolu sendi ilin al mia retpoŝta adreso: retradio(ĉe)aldone.de

Ankaŭ voĉregistraĵoj estos bonvenoj. Mi antaŭdankas pro via helpo.

Lerni helpe de versaĵoj Learning with the help of verses Обучение с помощью стихов

Se oni komencas lerni novan lingvon, oni devas pli-malpli samtempe okupiĝi pri kvar ĉefaj elementoj de lingvolernado, nome pri la elparolo de vortoj kaj frazoj, la lernado de vortoj, la gramatikaj reguloj kaj la skribsistemo. If you start to learn a new language, you must more or less simultaneously engage in four main elements of language learning, namely the pronunciation of words and sentences, the learning of words, the grammar rules and the writing system.

Tio principe validas por la lernado de ĉiuj lingvoj, sed mi volas ĉi tie koncentriĝi pri la lernado de Esperanto. This basically applies to learning all languages, but I want to focus here on learning Esperanto. Ĉar por la lernado de Esperanto aldoniĝas ankoraŭ grava faktoro kiu kundecidas pri la rezulto de la lernado, nome la pozitiva sinteno, la intereso aŭ eĉ entuziasmo por lerni tiun artefaritan lingvon kiu ja tenas pli grandan distancon al la homoj ol landaj lingvoj. Because for the learning of Esperanto there is still an important factor added that co-determines the result of the learning, namely the positive attitude, the interest or even enthusiasm to learn that artificial language which indeed keeps a greater distance from the people than national languages.

Deviga lernado de Esperanto en lernejo en la hodiaŭa situacio de la lingvo ne alportus grandan sukceson, ĉar ĝi ne kreas ligojn al aliaj homoj. Compulsory learning of Esperanto in school in today's situation of the language would not bring great success, because it does not create connections to other people. La instruado de Esperanto do okazu en privataj kursoj kaj en la interreto, ĉar tie eblas prezenti la lingvon tiel ke lernanto povas ankaŭ kontentigi individuajn bezonojn.