×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Aktiva vivostilo tenas la cerbon freŝa

Aktiva vivostilo tenas la cerbon freŝa

Dum la kuro de homa vivo la cerbo ŝanĝiĝas. Esploristoj nun okupiĝas pri la demando kiel eblas haltigi aŭ malrapidigi la kadukiĝon de la cerbo.

La pentristo Ticiano, la filozofo Sokrato, la instruitulo Leonardo da Vinĉi: Ĉiuj tri laŭdire estis mense tre aktivaj ĝis alta aĝo. Tiel bone ne fartas ĉiu altaĝulo. Ja ankoraŭ ne disponeblas mirakla rimedo kontraŭ la mensa kadukiĝo, sed ekzistas unuaj indikoj kiel eblas teni la cerbon freŝa.

Je monda skalo la nombro da altaĝaj homoj kreskas kaj en multaj landoj ankaŭ ili prezentas pli kaj pli grandan parton de la socio. Degeneraj malsanoj de la cerbo, ekzemple demencoj, estas defio por pliaĝiĝantaj socioj. Kiam kaj kiel forte homo trafiĝas de mensa kadukiĝo, tio forte varias. Tio dependas interalie de hereditaj ecoj kaj de vivofaktoroj kiel estas streso kaj intelekta defiado.

Jam en la jaro 2050 en la mondo vivos tiom da homoj pli ol 60-jaraj kiom da gejunuloj sub 15-jaraj.

Longviveco havas sian prezon - ankaŭ por la cerbo. Jam nur en Usono en la jaro 2050 trioble pli da homoj malsaniĝos je Alchejmero ol hodiaŭ. Alchejmero estas la plej ofta formo de demenco. La bezono pri flegado de tiuj malsanuloj enorme plialtiĝos.

Ĝenerale la kogna produktivo malkreskas en alta aĝo. Ne nur la korpa sed ankaŭ la mensa kadukiĝo hodiaŭ tamen komenciĝas averaĝe pli malfrue ol dum antaŭaj epokoj kun malpli longa vivodaŭro. Kaj ekzistas la ebleco starigi muron kontraŭ la mensa kadukiĝo. Longtempaj studaĵoj indikas ke per intelekte defianta, fizike aktiva kaj socie engaĝiĝinta vivo eblas redukti perdojn kaj fiksi gajnojn.

Sed ne ekestu la impreso ke la maljuniĝo de la cerbo komplete submetiĝas al la propra regado. Tio estas same malĝusta kiel la aserto ke la evoluo ne estas influebla, eĉ ne nur laŭgrade. La esploristoj ankoraŭ nur komencas eltrovi kiuj mediaj faktoroj kaj spertoj influas kiel kaj kiom la maljuniĝon de la cerbo.

Montriĝis jam por kelkaj mesaĝaj substancoj ke kaj la kvanto da tiaj substancoj kaj la nombro da receptoroj kun kiuj tiuj neŭrotransmitiloj kuntuŝiĝas, ŝanĝiĝas dum la kuro de la vivo. Ĉe altaĝuloj ekzemple signife malkreskas la nombro da procedoj kiuj kunligiĝas kun dopamino. Dopamino havas decidan signifon por la mensa produktivo.

Ankaŭ pli kaj pli perdiĝas griza kaj blanka cerba substanco. Sed estas grandaj individuaj diferencoj de unu homo al alia. Ekzemple streso negative efikas.

Do por teni sian cerbon laŭeble freŝa, necesas vivi laŭeble sen streso kaj esti korpe, socie kaj mense aktiva. Esperanto tiucele ofertas multajn eblecojn. Jam la parola ekzercado de la lingvo estas defio. Sed mi estas certa ke tio ege bone efikas.

Aktiva vivostilo tenas la cerbon freŝa An active lifestyle keeps the brain fresh