×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Kantoj "Tramo" kaj "Aliplanedano"

Tramo

Malhelas noktaj lampoj, singarde musoj gratas, kaj sonĝas laca tramo pri malproksima land': pri floroj en herbaro, pri birdoj en arbaro, pri ondobrua oceana strand'. Ĉi tiun traman landon tramaro saĝe regas, ĉar ĉiu estas tramo: pentristo, profesor', paŝtisto estas tramo, vendisto estas tramo, kaj tramo trame tramas al labor'. Se povus mi konvinki la relojn ferodorsajn, ke lasu ni ĉi-urbon kaj tuj veturu for... Sed reloj kurbiĝemaj, timeme obeemaj, balbutas pri sinjoro semafor'... Aliplanedano

En loko kie nuboj perfulme fendas rokojn, kaj kirlas arda lafo de vulkanoj, eĉ vivojn kelkajn savis per sia forta vosto amiko nia, aliplanedano.

Genuoj enmetanis en marĉoj jupiteraj, gravito premis kiel fera mano, ĝis kiam nin birdigis per antigravitilo amiko nia, aliplanedano.

Refreno: Sur frosta luna grundo, sub tero surĉiela, kuraĝe kantas gaja turistaro. Sed penu ne forgesi pri leĝoj de fiziko, se estas akustika la gitaro.

En granda luna cirko videblas eĉ de Tero amaso da turistoj kaj infanoj, ĉar trejnas krokodilon paroli esperanton amiko nia, aliplanedano.

Se venos iam tempo forlasi nian mondon pro besto marsa aŭ venus-malsano, por ĉiam en memoro konservos kunvagadojn amiko nia, aliplanedano.

Refreno.

Tramo

Malhelas noktaj lampoj, singarde musoj gratas, kaj sonĝas laca tramo pri malproksima land': pri floroj en herbaro, pri birdoj en arbaro, pri ondobrua oceana strand'.

Ĉi tiun traman landon tramaro saĝe regas, ĉar ĉiu estas tramo: pentristo, profesor', paŝtisto estas tramo, vendisto estas tramo, kaj tramo trame tramas al labor'.

Se povus mi konvinki la relojn ferodorsajn, ke lasu ni ĉi-urbon kaj tuj veturu for... Sed reloj kurbiĝemaj, timeme obeemaj, balbutas pri sinjoro semafor'...

Aliplanedano