×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Bakterioj en la intesto influas la cerbon

De iom da tempo, kuracistoj uzas transplantadon de fekaĵoj por kuracado de intestaj inflamoj kaj infektoj. Stranga koncepto, ĉu ne? Eĉ pli stranga eble estas la konstato, ke tia transplanto povas ŝanĝi la konduton de homoj. Laboratoriaj esploroj per bestoj montris, ke intestaj bakterioj estas esence gravaj por sana funkciado ne nur de la digestaparato, sed ankaῠ de la cerbo. Tiel ke transplantado de fekaĵoj modifas la bakterian diversecon en la intesto de la ricevinto kaj tio povas utili por flegado de neῠrologiaj kaj psikiatriaj malsanoj.

Eksperimentoj montris, ke transigo de fekaĵoj de homoj suferantaj de depresio en ratojn kaῠzis signojn de tiu malsano en la bestoj. En homoj, jam de longa tempo oni scias pri rilatoj inter misfunkciado de la digestaparato kaj mensaj perturboj. Se oni ŝanĝas la intestan bakteriaron, oni plibonigas la mensostaton de homoj. Tiaj esploroj estas tiel frapaj, ke nuntempe oni direktas multege da mono por tiukampa serĉado, en diversaj centroj. Kompreneble, tiaj studoj ankoraῠ apenaῠ komenciĝas. Oni devas precize klarigi, kio estas kaῠzo, kio estas rezulto, en la interagado inter la cerbo kaj la intesto. Tamen, oni jam difinis, ke iuj praktikaj intervenoj donas bonajn rezultojn. Ekzemple, englutado de kafo, jogurto kaj la tiel nomata “mediteranea dieto” ŝajne estas efikaj, sed studoj pri tio estas ankoraῠ malgrandaj kaj limigitaj. Oni devas detaligi la komplikajn fenomenojn sur tiu kampo, antaῠ ol ĝeneraligi rekomendojn. Kio estas certa, tio estas, ke pli granda diverseco en la bakteria enhavo de la homa intesto estas grava faktoro. Normala homo havas en sia digestaparato pli ol unu kilogramon da mikroorganismoj, kiuj apartenas al pli ol mil malsamaj specioj. Ne estas do facile kontroli tiun amason por eltrovo de sanigaj intervenoj. Temas pri ampleksa problemo. Iel ajn, malfermiĝas vasta kampo en medicino, kiu eble faciligos la vivon de multaj pacientoj.