×

Мы используем cookie-файлы, чтобы сделать работу LingQ лучше. Находясь на нашем сайте, вы соглашаетесь на наши правила обработки файлов «cookie».

image

Esperanta Retradio 2019, Kial virinoj vivas pli longe ol viroj ?

Kial virinoj vivas pli longe ol viroj ?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Sendepende de la lando, kie vi vivas, sciu: virinoj tie vivas pli longe ol viroj. Laŭ la Monda San-Organizo, en la jaro 2016 la monda mezuma ŝanco de vivolongo je la naskiĝo estis 74 jaroj por virinoj kaj 69 jaroj por viroj. En Brazilo, laŭ loka faka instituto, la nombroj estas 80 jaroj por virinoj kaj 73 por viroj. En la jaro 2018, se oni konsideras homojn pli ol 90-jaraĝajn, datumoj montris 0,12 % el viroj kaj 0,24 % el virinoj.

Kial okazas tiu diferenco? Pro tri kialoj. Genetiko estas grava faktoro. Viraj embrioj mortas pli ofte ol virinaj embrioj. Kiel sciate, virinoj havas XX-kromosomojn kaj viroj XY-kromosomojn. X-kromosomoj enhavas multajn genojn, kiuj helpas plilongigi la vivon. Genetikistoj diras, ke se virino havas difekton en unu X-kromosomo, ŝi tamen havas kopion por sekureco; viroj ne havas tion. Ĉe iuj specioj de birdoj, maskloj havas du X-kromosomojn, kaj en tiuj specioj ili vivas pli longe ol femaloj.

Hormonoj estas alia faktoro. Oestrogeno estas grava femala hormono, kiu protektas ĉelojn kontraŭ kadukiĝo. Studoj faritaj ĉe bestoj montris, ke femaloj, al kiuj mankas iom da oestrogeno, vivas malpli longe ol normalaj femaloj. Krome, ĝi forigas la malbonan kolesterolon, sekve ĝi iom protektas kontraŭ kormalsanoj. La maskla hormono testosterono ne plilongigas la vivon. En Koreujo oni analizis la vivolongon de eŭnukoj (kastritaj antaŭ la pubereco) en la 19-a jarcento: 70 jaroj. La mezuma vivolongo inter normalaj viroj estis tiam 50 jaroj. Ĝenerale, ankaŭ kastritaj bestoj vivas pli longe. Laŭ fakuloj, tiu fenomeno okazas pro la fakto, ke ĉi tiu hormono estigas pli riskajn kaj perfortajn kondutojn.

Tria faktoro estas konduto mem. Pro kulturaj premoj, viroj agadas ĝenerale pli riske kaj perforte ol virinoj, kio kaŭzas influon sur la vivolongon. Krome, virinoj vizitas kuraciston pli ofte ol viroj, en multaj landoj. Kaj kompreneble, en regionoj de militoj kaj aliaj konfliktoj, viroj ĉiam troviĝas sub pli granda risko. Ankaŭ fumado, drinkado kaj misnutriĝo estas pli oftaj ĉe viroj ol ĉe virinoj. En landoj, kie la konsumado de alkoholaĵoj estas alta, viroj havas eĉ pli malaltan ŝancon koncerne vivolongon. Lastatempe, kampanjoj por ĉesigo de fumado kaj drinkado favoris precipe virojn. Ankaŭ preventado de aŭtomobilaj akcidentoj kaj progresoj rilate kormalsanojn, kiuj trafas virojn pli ofte ol virinojn. Malgraŭ tio, paradokse, en la tutmonda loĝantaro, ŝajne troviĝas iomete pli da viroj ol virinoj. Tiu diferenco multe varias de lando al lando, ambaŭdirekte, pro sociaj cirkonstancoj.