×

Мы используем cookie-файлы, чтобы сделать работу LingQ лучше. Находясь на нашем сайте, вы соглашаетесь на наши правила обработки файлов «cookie».

image

Esperanta Retradio 2015, Kurkumo plibonigas memorkapablon

Sen la tiel nomata labormemoro ne ekestus pensoj: Tie kunvenas ĉiuj fadenoj, ĝi respondecas por procezoj cele al solvi problemojn, por planado kaj prijuĝado. Krome en tiu fasko de funkcioj troviĝas tio kion ni nomas mallongtempan memoron.

Se la labormemoro paŭzas, ni homoj troviĝas sufiĉe rapide en kaĉo. Tute ĉiutagaj agoj subite prezentas trodefion.

Ĉar la perdo de tiuj kapabloj signifas je longa vido ankaŭ la perdon de la personeco, malsanoj kiel Alchejmero kaj demenco apartenas al la plej timataj en la mondo.

Delonge okazas intensa mondskala esplorado en tiu kampo, sed nun sciencistoj de la Monash universitato en Aŭstralio faris interesan malkovron:

Nur unu gramo da kurkumo sufiĉas por optimumigi la labormemoron por ses horoj.

La esploristoj estis donintaj ĉiutage al grupo de testpersonoj al ilia alikaze malriĉa je nutraj valoraĵoj matenmanĝo unu gramon de la flava radiko. Testoj antaŭ - kaj kelkajn horojn post la manĝo montris ke la memorkapablo de la partoprenantoj forte pliboniĝis.

Ĉiuj testpersonoj aĝis almenaŭ 60 jarojn kaj suferis je frua formo de diabeto.

De kelkaj jaroj oni scias ke ekzistas interrilato inter diabeto kaj malsanoj kiel Alchejmero aŭ demenco. Pro tio tiuj homoj apartenis al riskogrupo por kiuj frua kuracado estas aparte grava.

Anstataŭ fortaj medikamentoj kurkumo tiel povus ludi decidan rolon en la kuracado.

La tubero efikas multrilate pozitive je la sano: Ĝi malakcelas inflamojn, subtenas la imunsistemon kaj reduktas la kadukiĝon de ĉeloj. Ne estas ankoraŭ tute klare, kiu el ĝiaj enhavaj substancoj estas decida por la memorkapablo.

Gravas tamen la konstato ke la azia spico povus malaltigi la ŝarĝon de demencmalsano, klarigas la studestro Mark Wahlqvist.

Kvankam Wahlqvist aparte rilatas sin al la frua interveno ĉe riskopacientoj, ekzistas ankaŭ indikoj ke kurkumo povas ankaŭ helpi se la cerbo jam estas damaĝita.

Jam antaŭ kelkaj jaroj aperis studaĵo en faka revuo kiu priskribas la pozitivan efikon de la spico je malsanuloj pri Alchejmero.