×

Мы используем cookie-файлы, чтобы сделать работу LingQ лучше. Находясь на нашем сайте, вы соглашаетесь на наши правила обработки файлов «cookie».

image

Esperanta Retradio 2017, Silentado estas veneno

Apenaŭ io pli dolorigas homojn ol esti ignorata de aliaj. En tiaj situacioj eĉ ofendo povas esti bonvena.

La doloro kreskas en la silento, ne estas vorto, neniu klarigo, neniu interparolo. La kolegoj subite ignoras onin, kaj neniu diras kial la etoso ŝanĝiĝis. La amikoj en la lernejo de unu tago al alia forturniĝas kaj posttretas traktante onin kvazaŭ oni estus aero. Simile granda doloro ekestas se ne revenas iu reago je kandidatiĝo pri nova posteno; nenio, tute nenio, eĉ ne en la formo de unu el tiuj rutinaĉaj formularaj mesaĝoj, kiuj per burokrate aperantaj formuloj esprimas bedaŭron kaj kiuj deziras ĉion bonan por la plua vivovojo.

En situacioj kiel tiuj, en kiuj homoj estas socie flankenŝovataj kaj devas travivi rifuzon, silentado plifortigas la malbonajn sentojn. Psikologoj de svisa universitato montras en studaĵo ke homoj reagas kun dankemo pri vere ĉiu vorto, se ili travivas flankenŝoviĝon: Eĉ impertinenta klarigo pri tio malfortigas la turmenton. Oni preferas negativan reagon ol neniun, resumas la studaĵo.

Por signaloj de socia flankenŝoviĝo homoj posedas enorme sentemajn antenojn. Kutime jam la plejetaj indikoj pri tio ke la aliaj membroj de grupo povus preteratenti onin, provokas reagon. El evolucia vido tio estas bone eksplikebla, diras la psikologoj. Ja fine por homoj dum pli malfacilaj epokoj ol estas la hodiaŭa, ekestis vivominaca danĝero, se ili estis elĵetitaj el la komunumo de la vilaĝo. Tiu evolucia heredaĵo pludaŭras en la profunda bezono pri aparteno kaj en la deziro esti perceptata kaj akceptata de aliaj homoj. Elfermiĝo krome zorgas pri tio ke la antenoj de la homoj ankoraŭ pliakriĝas - sub tiuj cirkonstancoj eĉ plejetaj sociaj signaloj estas registrataj, precipe tiaj kiuj estas pozitive interpreteblaj.

Psikologoj en studaĵoj ĉiam koncentriĝis pri afablaj, bonaj reagoj, kiam ili volis scii kiel eblus mildigi la doloron de socia malatento. La svisaj psikologoj nun demandis sin kiu minimuma reago povus sufiĉi por mildigi la doloron de la neatentataj homoj. Tiucele ili igis testpersonojn en kvar diversaj eksperimentoj ekzemple pilkludi en grupoj de po tri personoj. En ĉiu koncerna kazo unu partoprenanto neniam ricevis la pilkon de aliaj kaj estis ignorata de la aliaj ludantoj. Tio dolorigas, la infano ne rajtas kunludi. Se la ignorita persono post la fino de certa tempo tamen rajtis kapti la pilkon almenaŭ du- aŭ trifoje, tiam la afero reboniĝis por la trafito.

En alia eksperimento la partoprenantoj devis kandidatiĝi pri ĉambro kaj en la koncerna kazo estis rifuzitaj kiel kunloĝontoj. Plej forte sentis tiuj testantoj la rifuzon, se tio okazis sen ajna klarigo. Se la supozata ludonanto plibeligis la rifuzon per varmaj vortoj, tio kompreneble mildigis la negativajn sentojn, tio ja ne estas surprizo. Sed eĉ se en la rifuza mesaĝo estis dirite tiel ke la kandidato por la ĉambro ne estas taŭga, ĉar li vere estas malafabla persono, tiam tio estis pli bona ol ricevi neniun klarigon pri la rifuzo. Por la labora vivo tio signifas ke laborantoj je longa vido estas pli kontentaj se ili ricevas negativan prijuĝon ol se ili ricevas neniun prijuĝon, diras la aŭtoroj de la studaĵo.

Plej malbone estas se oni estas ignorata.