×

Używamy ciasteczek, aby ulepszyć LingQ. Odwiedzając stronę wyrażasz zgodę na nasze polityka Cookie.

image

Esperanta Retradio 2019, Vivosignoj de la fuelĉelo

Vivosignoj de la fuelĉelo

La fuelĉelo donas pri si fortan vivosignon - la principo naskas ĉiam novajn ideojn por aplikoj.

Oni jam delonge perdis klaran vidon kiom ofte la fuelĉelo jam estis laŭdata kiel energifonto de la estonteco kaj ke ĝi poste denove malaperis en tirkesto. Nun denove okazos lanĉo: La liveranto de aŭtomobilaj partoj Bosch intencas oferti ene de tri jaroj fuelĉelon - ĝi servu kiel aldona energifonto aŭ eĉ anstataŭ baterioj en elektraj aŭtomobiloj. La kalkulo estas ke ĉe litiumaj baterioj ja aziaj produktantoj estas avanaj, sed ke ĉe fuelĉeloj la eŭropa aŭtomobila industrio povus transpreni la unuan pozicion.

En fuelĉeloj estas oksidizata energiriĉa substanco, nome plej ofte hidrogeno - simile al bruligado, nur sen flamo. La liberiĝanta energio povas esti dekonduktata kiel elektra kurento, se oni enmetas elektrodojn kaj inter la reakciaj ĉambroj membranon kiu tralasas nur kelkajn molekulojn kaj kiu separas la ŝargojn. La membranoj estas la problemo: Ili ne estas sufiĉe malmultekostaj kaj ne stabilaj dum longa tempo - malgraŭ ĉiuj klopodoj en la esplorado.

La baza principo de la fuelĉelo - la konverto de ĥemia al elektra energio - naskas daŭre novajn ideojn. Pri tia nova ideo raportis bulgaraj esploristoj ĉe konferenco pri sekeco en la danuba regiono kiu okazis pasintsemajne en Vieno: Ili prezentis "plantan sedimentan mikroban fuelĉelon" kiu baziĝas sur metabolaj aktivecoj de bakterioj en la radika spaco de plantoj. La mikroorganismoj malkonstruas eligaĵojn de la plantoj kaj ĉe tio formiĝas proksime al la surfaco (kie troviĝas multe da oksigeno) areo en kiu pozitivaj ŝargoj estas surplusaj, pli malsupre estas surpluso de negativaj ŝargoj (elektronoj). Tiuj zonoj estas separitaj nur per la tera medio inter ili. Per du elektrodoj en malsamaj profundecoj eblas dekondukti la ŝargojn - jen eleganta metodo por konverti sunenergion laŭ biologia maniero al elektro.

En la laboratorio tio funkcias jam sufiĉe bone. Kaj ĝi havas fantazion. Ekzemple akvopuriga sistemo kiu funkcias per plantoj en kiu la rubakvo estas kondukata tra la radika sistemo de plantoj. Tie vivantaj bakterioj malkonstruas la malpuraĵojn, la ĉe tio liberiĝantan elektran energion oni povus dekondukti per elektrodoj: Oni havus tiam akvopurigan instalaĵon kiu samtempe produktas "verdan elektron".

Alia nova ideo koncernas humidajn regionojn - kiuj ja estas gravegaj por la protektado de specioj: Se oni integras ĉe la renaturigo de ekzemple humidaj herbejoj elektrodojn, tiam oni havus aldone al la naturprotekta aspekto ankaŭ ekonomian utilon.