×

Używamy ciasteczek, aby ulepszyć LingQ. Odwiedzając stronę wyrażasz zgodę na nasze polityka Cookie.

image

Esperanta Retradio 2015, Gestoj en diversaj landoj

Alvenis julio, kaj en ĉi tiu monato multaj homoj turisme vojaĝas, tra la tuta mondo. ¶ Ankaŭ Esperantistoj. Inter la motivoj p or tio, certe estas ĝenerala intereso pri aliaj kulturoj kaj pensmanieroj. Fakte, estas mense riĉiga sperto konstati, ke la homo estas la sama, ĉie, kvankam sub diversaj koloroj, precipe laŭ siaj kutimoj.

Antaŭ kelkaj tagoj, granda brazila ĵu rnalo publikigis kuriozan artikolon, en kiu fakulo pri turismo atentigis vojaĝemulojn pri la signifo de etaj gestoj kaj sintenoj en diversaj landoj. Kompr eneble, ĝenerale oni havas iom da toleremo rilate al turistoj, sed nescio pri tiuj gestoj povas kaŭzi konsternon kaj eĉ eventualajn kverelojn en la rilatoj inter turistoj kaj indiĝeno j. La ĵurnalisto rekomendas, ke on i iom ekkonu l a kutimojn (kaj la lingvon) de lando, kien oni intencas veturi, por eviti honti gajn situaciojn kaj pli favore ĝui kunviv adon kun lokanoj. Tiuj informoj povas esti tre utilaj, kaj sonas certe an kaŭ iom amuzaj. Vidu kelkajn.

- En Brazilo, montri la starantan polekson signifas ´pozitivan aferon´. En I rano, tio signifas maldecan ofendon. - En R usujo, oni evitu donaci florojn plantitajn en potoj aŭ en paraj nombroj, ĉar tio pensigas pri t ombejoj. - En Argentino , viroj kutime salutas sin reciproke per survanga kiso, kio eble iom mirigos alilandajn virojn. - En sanktaj lokoj en Hindujo, oni devas enpaŝi sen ŝuoj sur la piedoj. ss="mceNonEditable">¶ Tie oni devas eviti saluti aliajn homojn. ¶ En tiu lando, manĝi per la maldekstr a mano estas elmontro de malbona edukit eco. - En Japanujo, estas strikta kutimo alveni al rendevuo k elkajn minutojn antaŭ la fiksita horo. Eĉ eta malfruiĝo povas esti motivo, ke la alia homo foriru. - En Ĉinujo, oni ne kutimas doni trinkmonon en r estoracioj. - En Brazilo, kiam virino nomas viron ´kato´, tio signifas, ke ŝi trovas lin bela, alloga. En Argentino, tiu esprimo apar tenas al la kampo de prostituo.~~¶ - En multaj landoj, ordinaraj salutoj inkluzivas kisojn, brakumojn kaj surŝultrajn tuŝojn.¶ Ne en Japanujo: ĉi tie oni klinas sin respekto plene. En Hindujo evitu kisojn kaj brakumojn. - En Francujo, neniam klaku per la fingroj al alia homo. Ĉi tiu gesto taŭgas nur por voki hundon. - Fajfi surstrate, en Japanujo, estas misaĵo: oni kredas, ke tio povus allogi fantomojn, serpentojn aŭ malbonsorton. - En Ĉilio, oni ne verŝu vinon en glason per la maldekstra mano, ĉar tio povas alporti malbonan sorton. - En Turkujo, ne lasu manĝaĵon sur la telero, fine de kunmanĝado, ĉar tio signifus, ke la manĝaĵo ne plaĉis al vi. En Ĉinujo, lasu iomete da restaĵo, ĉar male tio signifus, ke vi ankoraŭ ne finis la manĝon.

Nu, la listo estas longa. Ĉar aŭskultantoj de la Esperanta Retradio troviĝas dise tra la mondo, estus interese konfirmi, ĉu tiuj informoj estas tute ĝustaj. Kaj ricevi aliajn kuriozajn atentigojn el la respondaj landoj de aŭskultantoj.

Alvenis julio, kaj en ĉi tiu monato multaj homoj turisme vojaĝas, tra la tuta mondo. ¶ Ankaŭ Esperantistoj. Inter la motivoj p or tio, certe estas ĝenerala intereso pri aliaj kulturoj kaj pensmanieroj. Fakte, estas mense riĉiga sperto konstati, ke la homo estas la sama, ĉie, kvankam sub diversaj koloroj, precipe laŭ siaj kutimoj.

Antaŭ kelkaj tagoj, granda brazila ĵu rnalo publikigis kuriozan artikolon, en kiu fakulo pri turismo atentigis vojaĝemulojn pri la signifo de etaj gestoj kaj sintenoj en diversaj landoj. Kompr eneble, ĝenerale oni havas iom da toleremo rilate al turistoj, sed nescio pri tiuj gestoj povas kaŭzi konsternon kaj eĉ eventualajn kverelojn en la rilatoj inter turistoj kaj indiĝeno j. La ĵurnalisto rekomendas, ke on i iom ekkonu l a kutimojn (kaj la lingvon) de lando, kien oni intencas veturi, por eviti honti gajn situaciojn kaj pli favore ĝui kunviv adon kun lokanoj. Tiuj informoj povas esti tre utilaj, kaj sonas certe an kaŭ iom amuzaj. Vidu kelkajn.

<p >- En Brazilo, montri la starantan polekson signifas ´pozitivan aferon´. En I rano, tio signifas maldecan ofendon. - En R usujo, oni evitu donaci florojn plantitajn en potoj aŭ en paraj nombroj, ĉar tio pensigas pri t ombejoj. - En Argentino , viroj kutime salutas sin reciproke per survanga kiso, kio eble iom mirigos alilandajn virojn. - En sanktaj lokoj en Hindujo, oni devas enpaŝi sen ŝuoj sur la piedoj. ss="mceNonEditable">¶ Tie oni devas eviti saluti aliajn homojn. ¶ En tiu lando, manĝi per la maldekstr a mano estas elmontro de malbona edukit eco. - En Japanujo, estas strikta kutimo alveni al rendevuo k elkajn minutojn antaŭ la fiksita horo. Eĉ eta malfruiĝo povas esti motivo, ke la alia homo foriru. - En Ĉinujo, oni ne kutimas doni trinkmonon en r estoracioj. - En Brazilo, kiam virino nomas viron ´kato´, tio signifas, ke ŝi trovas lin bela, alloga. En Argentino, tiu esprimo apar tenas al la kampo de prostituo.<s pan class="mceNonEditable">¶ - En multaj landoj, ordinaraj salutoj inkluzivas kisojn, brakumojn kaj surŝultrajn tuŝojn.<span class="mceNonEditable">¶ Ne en Japanujo: ĉi tie oni klinas sin respekto plene. En Hindujo evitu kisojn kaj brakumojn. - En Francujo, neniam klaku per la fingroj al alia homo. Ĉi tiu gesto taŭgas nur por voki hundon. - Fajfi surstrate, en Japanujo, estas misaĵo: oni kredas, ke tio povus allogi fantomojn, serpentojn aŭ malbonsorton. - En Ĉilio, oni ne verŝu vinon en glason per la maldekstra mano, ĉar tio povas alporti malbonan sorton. - En Turkujo, ne lasu manĝaĵon sur la telero, fine de kunmanĝado, ĉar tio signifus, ke la manĝaĵo ne plaĉis al vi. En Ĉinujo, lasu iomete da restaĵo, ĉar male tio signifus, ke vi ankoraŭ ne finis la manĝon.