×

Używamy ciasteczek, aby ulepszyć LingQ. Odwiedzając stronę wyrażasz zgodę na nasze polityka Cookie.

image

Esperanta Retradio 2017, Fontanoj en Romo misuzataj por banado

La ordigaj fortoj de Romo ĉe altiĝantaj temperaturoj havas multe da laboro, ĉar ĉiam denove turistoj volas ripozi aŭ refreŝiĝi en la fontano de Trevi. Sed feriantoj kiuj malatentas la novajn malpermesajn regulojn devas pagi konsiderindajn punaĵojn.

Kiu fermas la okulojn, tiu povus kredi troviĝi en naĝejo. La akvo plaŭdas, aŭdiĝas malkoncerto de voĉoj kaj ĉiam denove la trilfajfilo. Sed naĝado tie povas esti tre multekosta. "Tio ĉi ne estas naĝejo kaj ankaŭ ne bankuvo", diras la policano kun la trilfajfilo. Li staras en la varmego ĉirkaŭata de turistoj antaŭ la fontano de Trevi kiu estas la pinta allogaĵo de Romo. "Estas peza laboro, daŭre homoj volas salti en la fontanon aŭ sidiĝi tie. Ni deĵoras dum la tuta diurno." Kaj post tio li denove blovas en sian fajfilon kaj vokas: "Avanti, avanti, forbidden, get up. " Jen daŭra streso por policano. Ĉar ĉiam denove vizitantoj kredas sin posteuloj de la aktorino Anita Ekberg kiu en la jaro 1960 en la filmo "La dolce vita" (la dolĉa vivo) sinbanis dumnokte en la historia fontano kaj tiel skribis filmhistorion. Ankoraŭ la fotoj aperas en ĉiu suvenirvendejo de Romo en kalendaroj kaj poŝtkartoj. Do ne estas mirige ke turistoj ĉiam denove sentas inspiron.

La konduto de la turistoj nun transiris la limon de toleremo. Akurate je la komenco de la somera varmego la urbestrino de Romo eldonis dekreton kiu koncernas ĉiujn historiajn fontanojn de la Eterna Urbo kaj kiu validos ĝis fine de oktobro: piknikado, enmeti la piedojn, sidiĝi sur la randoj, lavi bestojn aŭ doni al ili akvon por trinki el fontano: Ĉio tio estas punota.

La punaĵoj por tiaj miskondutoj sumiĝos ĝis 240 eŭroj. Ĉar la fontanoj ne nur estas uzataj kiel refreŝigaj basenoj, sed ili dumnokte ofte estas centroj de diboĉa drinkado kaj matene postrestas amaso da plastaj glasoj kaj bierboteloj.

Turistoj akceptas la regulojn. Germana turisto ekzemple diras ke necesas respekti la kulturan heredaĵon. Sed kion fari en la brulanta varmego? Ja la maro estas unu horon da veturado for, kaj publikaj naĝejoj apenaŭ troviĝas en la ĉefurbo de Italio.

Sed Romo estas ne nur la urbo de la historiaj fontanoj, sed ankaŭ de la tiel nomataj "Nasoni" (kiuj pro sia formo memorigas pri nazegoj). Estas malgrandaj trinkputoj, el kiuj dum tago kaj nokto fluas freŝa akvo. La urbo havas pli ol 2000 da ili. Ĉe ili romanoj, turistoj, mevoj kaj hundoj sensoifigas sin, beboj ricevas banon kaj infanoj povas ludi per akvo. Sed ankaŭ la nazego-putoj ĉiam denove estas objektoj de debatoj: Oni nun pripensas provizore senfunkciigi ilin pro la daŭra varmego kaj la malabundeco de akvo. Tiam Romo vere restus seka.

La ordigaj fortoj de Romo ĉe altiĝantaj temperaturoj havas multe da laboro, ĉar ĉiam denove turistoj volas ripozi aŭ refreŝiĝi en la fontano de Trevi. Sed feriantoj kiuj malatentas la novajn malpermesajn regulojn devas pagi konsiderindajn punaĵojn.

Kiu fermas la okulojn, tiu povus kredi troviĝi en naĝejo. La akvo plaŭdas, aŭdiĝas malkoncerto de voĉoj kaj ĉiam denove la trilfajfilo. Sed naĝado tie povas esti tre multekosta. "Tio ĉi ne estas naĝejo kaj ankaŭ ne bankuvo", diras la policano kun la trilfajfilo. Li staras en la varmego ĉirkaŭata de turistoj antaŭ la fontano de Trevi kiu estas la pinta allogaĵo de Romo. "Estas peza laboro, daŭre homoj volas salti en la fontanon aŭ sidiĝi tie. Ni deĵoras dum la tuta diurno." Kaj post tio li denove blovas en sian fajfilon kaj vokas: "Avanti, avanti, forbidden, get up. "

Jen daŭra streso por policano. Ĉar ĉiam denove vizitantoj kredas sin posteuloj de la aktorino Anita Ekberg kiu en la jaro 1960 en la filmo "La dolce vita" (la dolĉa vivo) sinbanis dumnokte en la historia fontano kaj tiel skribis filmhistorion. Ankoraŭ la fotoj aperas en ĉiu suvenirvendejo de Romo en kalendaroj kaj poŝtkartoj. Do ne estas mirige ke turistoj ĉiam denove sentas inspiron.