×

Używamy ciasteczek, aby ulepszyć LingQ. Odwiedzając stronę wyrażasz zgodę na nasze polityka Cookie.


image

Esperanta Retradio 2017, Alia homo post 60 jaroj

Alia homo post 60 jaroj

Ĉu en junaĝo kaj en alta aĝo ni estas la samaj homoj? La ĝis nun plej longtempa studaĵo respondas al tio: Ne. Nia personeco laŭ tio dum 60 jaroj ŝanĝiĝas pli ol oni supozas.

La afero komenciĝis en la jaro 1950: Tiam en la kadro de la Skota Mensa Supervidado estis prijuĝataj en la lernejoj proksimume 1200 14-jaraj skotaj gejunuloj. Tiufoje ne temis pri lernejaj notoj, sed pri la personeco de la dekkelkjaruloj. Konkrete temis pri ses ecoj: pri memkonscio, persisto, stabila humoro, skrupuleco, propra volo, kaj produktemo. La prijuĝo okazis laŭ skalo de 1 ĝis 5.

En la jaro 2012 - do post 62 jaroj la esploristoj de la universitato de Edinburgo retrovis 635 el la partoprenintoj en la studaĵo. Apenaŭ 200 el la nuntempe 76 aŭ 77-jaraj personoj vere deklaris pretecon ripeti la teston pri personeco. En tiu kazo ili devis mem taksi la ses ecojn sur la kvinŝtupa skalo. Por la ekstera percepto ili krome devis nomi homon proksima al ili, kiu plenigis la saman demandilon. Kaj krome oni jam kiel en la jaro 1950 plenumis teston pri inteligenteco kaj oni demandis pri la ĝenerala bonfarto.

La esploristoj kun surprizo devis konstati ke apenaŭ troviĝis iuj komunecoj inter la 14-jaraj kaj la 77-jaraj personecoj, tute sendepende ĉu la koncernaj homoj mem estis prijuĝintaj sin aŭ ĉu aliaj faris tion.

Tio laŭ la esploristoj kontraŭas al multaj aliaj esploroj. Ili ĉiuj atingis la konkludon ke la personeco dum la kuro de vivo restas almenaŭ relative stabila. Oni do kredis ke spertoj kaj vivocirkonstancoj ne povas ŝanĝi bazajn karakterajn trajtojn. Oni tamen ĝis nun neniam estis analizinta pli longan periodon ol 60 jaroj.

Sed kiel povas okazi ke la sama homo kun 77 jaroj estas komplete alia ol kun 14 jaroj? Unu ekspliko povas esti la momento de la konstato de la faktoj. Kun 14 jaroj plej multaj gejunuloj ankoraŭ troviĝas plene en la pubereco - jen periodo dum kiu ankoraŭ multo nove ordiĝas kaj kelkaj junaj homoj signife ŝanĝiĝas.

Alternativa respondo povas esti la relative longa kompara tempo. Ja laŭ la esploristoj jam pli fruaj studaĵoj alportis rezulton ke homoj de tempo al tempo ŝanĝiĝas almenaŭ laŭgrade. Tio sumiĝas dum la kuro de la vivo kaj je la fino ne plu restas multe de la origina personeco.

Ke la studaĵo ne tuŝis aŭ entute ne povis tuŝi ĉiujn facetojn de personeco kaj tiel eble pretervidis la stabilajn elementojn, tio ja ne tute estas ekskludebla. Ĉar la historiaj datumoj laŭnature ne kongruas kun modernaj teorioj kiuj priskribas personecon surbaze de la tiel nomataj "grandaj kvin" ecoj: Malfermeco por spertoj, skrupuleco, extraversio, pacemo kaj emocia malstabileco.


Alia homo post 60 jaroj

Ĉu en junaĝo kaj en alta aĝo ni estas la samaj homoj? La ĝis nun plej longtempa studaĵo respondas al tio: Ne. Nia personeco laŭ tio dum 60 jaroj ŝanĝiĝas pli ol oni supozas.

La afero komenciĝis en la jaro 1950: Tiam en la kadro de la Skota Mensa Supervidado estis prijuĝataj en la lernejoj proksimume 1200 14-jaraj skotaj gejunuloj. Tiufoje ne temis pri lernejaj notoj, sed pri la personeco de la dekkelkjaruloj. Konkrete temis pri ses ecoj: pri memkonscio, persisto, stabila humoro, skrupuleco, propra volo, kaj produktemo. La prijuĝo okazis laŭ skalo de 1 ĝis 5.

En la jaro 2012 - do post 62 jaroj la esploristoj de la universitato de Edinburgo retrovis 635 el la partoprenintoj en la studaĵo. Apenaŭ 200 el la nuntempe 76 aŭ 77-jaraj personoj vere deklaris pretecon ripeti la teston pri personeco. En tiu kazo ili devis mem taksi la ses ecojn sur la kvinŝtupa skalo. Por la ekstera percepto ili krome devis nomi homon proksima al ili, kiu plenigis la saman demandilon. Kaj krome oni jam kiel en la jaro 1950 plenumis teston pri inteligenteco kaj oni demandis pri la ĝenerala bonfarto.

La esploristoj kun surprizo devis konstati ke apenaŭ troviĝis iuj komunecoj inter la 14-jaraj kaj la 77-jaraj personecoj, tute sendepende ĉu la koncernaj homoj mem estis prijuĝintaj sin aŭ ĉu aliaj faris tion.

Tio laŭ la esploristoj kontraŭas al multaj aliaj esploroj. Ili ĉiuj atingis la konkludon ke la personeco dum la kuro de vivo restas almenaŭ relative stabila. Oni do kredis ke spertoj kaj vivocirkonstancoj ne povas ŝanĝi bazajn karakterajn trajtojn. Oni tamen ĝis nun neniam estis analizinta pli longan periodon ol 60 jaroj.

Sed kiel povas okazi ke la sama homo kun 77 jaroj estas komplete alia ol kun 14 jaroj? Unu ekspliko povas esti la momento de la konstato de la faktoj. Kun 14 jaroj plej multaj gejunuloj ankoraŭ troviĝas plene en la pubereco - jen periodo dum kiu ankoraŭ multo nove ordiĝas kaj kelkaj junaj homoj signife ŝanĝiĝas.

Alternativa respondo povas esti la relative longa kompara tempo. Ja laŭ la esploristoj jam pli fruaj studaĵoj alportis rezulton ke homoj de tempo al tempo ŝanĝiĝas almenaŭ laŭgrade. Tio sumiĝas dum la kuro de la vivo kaj je la fino ne plu restas multe de la origina personeco.

Ke la studaĵo ne tuŝis aŭ entute ne povis tuŝi ĉiujn facetojn de personeco kaj tiel eble pretervidis la stabilajn elementojn, tio ja ne tute estas ekskludebla. Ĉar la historiaj datumoj laŭnature ne kongruas kun modernaj teorioj kiuj priskribas personecon surbaze de la tiel nomataj "grandaj kvin" ecoj: Malfermeco por spertoj, skrupuleco, extraversio, pacemo kaj emocia malstabileco. Porque os dados históricos naturalmente não se encaixam nas teorias modernas que descrevem a personalidade com base nas chamadas "cinco grandes" características: abertura para experiências, conscienciosidade, extroversão, tranquilidade e instabilidade emocional.