La Resalto
Davido atendis sur la benko, kaj spektis la korbopilkan matĉon
antaŭ si. La ruĝa teamo trafis. La blua teamo trafis. La ruĝa teamo
trafis. La blua teamo trafis. La ruĝa teamo maltrafis. La ruĝa teamo
trafis. La blua teamo faŭlis; la ruĝa teamo faris du liberajn ĵetojn. Tio
okazadis jam preskaŭ dek minutojn. La du teamoj estis samnivelaj.
Unu aŭ la alia povus gajni.
Ne gravis al Davido. Li hurais nek la unuan teamon nek la alian.
Li atendis sian vicon. Li povas ludi same bone - eble eĉ pli bone - ol iu
ajn el la dek viroj sur la basketbalejo. Kiam venos lia vico, la trejnisto
vidos tion.
La horloĝo elĉerpiĝis…..05…04…03…02…01…. Sonis la zumilo.
“Bone farite, knaboj.” La trejnisto komencis skribi sur
paperbloko, flustri al la help-trejnisto, kaj montri al unu ludanto aŭ alia.
La ludantoj staris maltrankvile, rigardante la du virojn fari notojn
kaj havi sekretan konversacion.
“Bonvolu meti viajn ruĝajn aŭ bluajn ĉemizojn en la korbon tie. Ni
kontaktos vin pli poste.” La ludantoj komencis foriri. Unu post la alia, ili
forprenis la ĉemizojn kaj foriris de la basketbalejo. Kelkaj tute foriris el
la sportejo. Aliaj iris al la benkaro por spekti la venontan matĉon.
La helptrejnisto staris antaŭ la grupo de Davido. “Sinjoroj, prenu
bluan aŭ ruĝan ĉemizon, kaj pretiĝu. Vi havas dek minutojn por pretigi
vin.”
Davido prenis bluan ĉemizon. Li prenis pilkon de la rako kaj
saltigis ĝin kelkfoje. Li mane driblis kun la pilko kurante tien kaj reen en
la basketbalejo. El la angulo de la okulo li povis vidi la trejniston. Li
rigardas min. Davido haltis malntaŭ la tri-poenta linio kaj ĵetis la pilkon.
Li maltrafis.
Li reprenis la pilkon kaj venis al la tri-poenta linio. Li ĵetis la
pilkon. Li maltrafis.
Li ankoraŭ povis vidi la trejniston ĉe la tuŝlinio. Ve, mi esperas ke
li ne rigardis. Davido komencis dribli kaj kuri. Li saltis en la aeron kaj
ĵetis la pilkon al la korbo. Facila pafo… maltrafo.
Li rigardis la aliajn virojn. Ili trafas - de longaj distancoj kaj
mallongaj. Unu eĉ sukcesis salti al la korbo kaj ŝovis la pilkon tra lareton. Li komencis perdi memfidon.
La helptrejnisto blovis la fajfilon. “Vi faros unu kvaron-ludon; dek
du minutojn por montri al ni kion vi povas fari.”
La zumilo sonis kaj la horloĝo ekis. Davido restis ĉe la rando,
elektante gardi ludanton de la alia teamo anstataŭ provi mem atingi la
pilkon. Li baris plurajn pafojn. Kiam la pilko venis al li, li ne fidis sin
mem pafi. Anstataŭe li ĵetis la pilkon al iu pli proksima al la korbo.
Kiam la tempo estis elĉerpota, la persono kiun David gardis pafis
haste kaj maltrafis. Davido kaptis la resalton kaj kuris al la korbo.
Kelkajn metrojn antaŭ la korbo li haltis. Anstataŭ mem pafi li saltigis la
pilkon al iu kiu staris sub la korbo. Tiu persono saltis kaj ŝovis la pilkon
tra reto ĝuste kiam la zumilo sonis.
Davido estis malkontenta pri si. Li ne sukcesis montri kiel li povas
ĵeti dum la aktiva ludo, nek kiel li povas pafi dum libera ĵeto.
Li ĵetis la ĉemizon en la lavkorbon kaj prenis sian sakon de sub la
benko.
“Sinjoro PERKINS, ĉu ne?”
Davido rigardis kaj vidis ke la trejnisto parolas al li.
“Er.... jes, Sinjoro.”
“Bona matĉo. Mi vidos vin morgaŭ por la praktiko.”