“Mi volas amori.”
Cameron ĉesis tajpi kaj ekridis pri sia metala, androida amiko.
“Kion vi diris?”
“Amoro. Ĉu vi ne konas ĉi tiun homan riton?” Beta klinis sin
antaŭen kaj turnis sian kapon.
Cameron, ankoraŭ ridante, diris, “Jes, mi konas. Sed kial vi volas
amori?”
“Tio ŝajne tre gravas al homoj.” Beta staris rekte; li fariĝis
preskaŭ senmova. Pluraj dratoj konektis lin al la komputilo de Cameron.
Beta parolis dum Cameron komputilumis. “Mia programo instrukcias,
ke mi sopiru la tutan homan spertaron.”
Cameron tajpis denove. Li rigardadis sian ekranon kapneante.
“Oni ne devas amori por plene sperti homecon. Multaj homoj neniam
amoras.”
“Tamen, laŭ Interreto…”
“Restu for de Interreto.” Cameron denove ĉesis tajpi kaj turnis sin
al la roboto. Li kombis siajn harojn per la mano. “Tie oni ne povas bone
ekkompreni amoradon.”
Cameron denove atentis sian komputilon kaj premis pliajn klavojn.
La okuloj de Beta fermiĝis; lia kapo falis malsupren. Pepis la komputilo
tri fojojn; poste kodo ruliĝis sur la ekrano tre rapide. La roboto vekiĝis
kaj ĉirkaŭrigardis.
Cameron diris, “Mi agordis vian diagnozilon, por ke ĝi ruliĝu fone.
Tiel ni povos daŭre babili.”
Beta klinis sian kapon kaj kapumis unu fojon al Cameron.
“Dankon. Priscilla ĉiam lasas min dormi, kiam ŝi diagnozas min. Mi
kredas, ke ŝi ne ŝatas interparoli kun mi.”
Cameron ŝultrumis. “Ŝi ne estas tre homama.”
“Sed mi ne estas…” Beta frostiĝis. “Ho…jen ŝerco.”
Cameron disradiis kontenton. “Tre bone. Vi tion kaptis rapide.”“Jes. Mia kompreno pri homoj kreskas. Kaj, ĉar homoj tiel alte
taksas rilatojn de amoro…”
“Haltu. Tio ne ĉiam estas bona.”
“Mi komprenas.” Beta gestis per sia fingro, meĥanike ripetante
tion, kion faris alia informadikisto en la laboratorio. “Sed koito estas
bezonata por reproduktiĝi, ĉu ne?”
“Teĥnike jes. Sed sciencistoj trovis aliajn manierojn reprodukti.”
Beta staris senmove. Palpebrumante. Traktante. “Amoro estas
bezonata ankaŭ por senti proksimecon al aliaj homoj. Mi volas
alproksimiĝi al homoj plu.”
Cameron malfermis kaj poste fermis sian buŝon du fojojn antaŭ ol
diri, “Foje ĝi helpas, jes. Sed ne ĉiu rilato postulas amoradon por
permesi proksimecon. Fakte, amorado povas detrui rilaton.”
“Se oni bezonas amoradon nek por reproduktiĝi nek por intimiĝi,
mi ne komprenas ĝian gravon.”
Cameron profunde enspiris kaj poste suspiris. “Estas komplike.”
Li mordis sian suban lipon; la ĝustaj vortoj ial ne alvenis. “Ĝi povas esti
tre intensa fizika kaj emocia sperto.” Rapide li aldonis: “Sed ĝi ne estas
nepra. Plurmaniere oni povas sperti ion tre intensan.”
“Ĉu per saltado sur ŝnuro?” La optikaj sensiloj de Beta eklumis.
“Ne tion mi celis, sed jes…per io kiel elasto-saltado.”
Beta malfermis kaj fermis sian buŝon. Poste li diris, “Sed kiel
sperti plezuron?”
Cameron kuntiris la brovojn. “Kio pri plezuro?”
“Amoro plejparte plezurigas la homojn, ĉu ne?”
Cameron ridis al si mem. “Ĝi estas unu maniero por sperti
plezuron, sed ĝi ne estas la sola.”
“Mi komprenas.” Beta frostiĝis. Li komencis palpebrumi tro
rapide, sed poste ĉesis. “Laŭ Interreto, ĉokolado povas tute taŭge
anstataŭi amoradon.”