LA VERDA PUNO
LA VERDA PUNO El fabeloj de la Verda Pigo de Louis Beaucaire: Foje en la vilaĝa lernejo oficis terura instruisto. Tiutempe instruistoj kutime severe traktis la lernantojn, kaj viaj gepatroj povus konfirmi la apartan malmildecon de sia tiama instruisto, s-ro Goralo. Ili certe memoras la survangojn, piedbatojn kaj pugvergadojn, kiuj pluvis ĉe ĉiu malfruiĝo, nelernita leciono aŭ malpermesita petolaĵo. Konfesu, karaj infanoj, ke via nuna instruisto, s-ro Rojelo, estas vere indulga, kiam li ekzemple igas vin skribi dudekfoje: “Mi ne metu prempinglon sur la seĝon de mia najbaro”. La lernantoj de s-ro Goralo provis venĝi sin, nomante la Gorilo, sed ve!, se li aŭdis tion: puno tuj falis. Kaj koncerne punojn la Gorilo estis inventema. Ĉu vi scias, kiel li gvidis la Esperanto-kurson? Apud sia katedro li havis poton da verda farbo, en kiu trempiĝis peniko. Kiam knabo balbutis en la recitado de poemo aŭ malĝuste respondis gramatikan demandon, s-ro Goralo kriis: – Alproksimiĝu! La kompatinda lernanto devis stari apud la katedro kaj ricevis sur la nazon tuŝon da verda farbo. La instruisto rikanis: – Tio helpos Esperanton eniri en vian cerbon. Kaj tio daŭris dum la tuta kurso. – Alberta, kial vi ne konas la diferencon inter “sonĝo” kaj “revo”? Alproksimiĝu! Malgraŭ ŝiaj larmoj baldaŭ verdiĝis la ĉarma roza nazo de Alberta. Se ŝi ankaŭ pekis kontraŭ la akuzativo, ŝi ricevis plu verdan koloron sur la dekstran vangon. Se Alberta krome ne sciis, kio estas la refleksivo, la peniko de s-ro Goralo ŝmiris ŝian maldekstran vangon. Vespere, kiam la infanoj revenis hejmen, ili ofte aspektis kiel karnavala irantaro. Por ke la gepatroj ne rimarku la verdan punadon, la lernantoj haltis apud la placa fontano kaj lavis siajn vizaĝojn. Poste ili dancis en rondoj, kantante: – Malamu, malamu la despoton. La Gorilo falu en sian poton. Iuj pasantoj demandis, kion signifas tiu stulta ludo. Kiam la infanoj respondis, ke tiel oni lernas Esperanton, la scivoluloj skuis la kapon, murmurante: – Vere stranga lingvo. S-ro Rubeno, la distrikta delegito de la Esperanto-movado, aŭdis pri tiu skandala pedagogio. Li decidis interveni: – S-ro Instruisto, oni raportis al mi, ke vi verdigas la nazojn de viaj lernantoj, kiam ili ne bone scias sian lecionon de Esperanto. S-ro Goralo agreseme bojis: – Nu, kial ne?
S-ro Rubeno provis milde konsciigi al li la pereigan efikon de tia instrumetodo: – Se ni tiel agus en nia urbo, neniu lernus la Lingvon Internacian. – Mi ne scias, kiel vi agas en via urbo (S-ro Goralo prononcis “en via urbo” kun naŭzita mieno), sed mi garantias al miaj junaj vilaĝanoj perfektan esperantistiĝon. Male vi… – Male mi…? – Male vi mem eĉ ne povus parkere reciti la dek ses regulojn de la Fundamento. – Mi konfesas, ke… – He, vi konfesas. Do, sinjoro, bonvolu lasi min labori laŭ mia propra sistemo kaj ne igu min perdi mian tempon. Mi devas nun replenigi mian poton per freŝa verda farbo por mia morgaŭa leciono. Adiaŭ! S-ro Goralo abrupte turnis la dorson al la delegito kun moka ridaĉo. Survoje s-ro Rubeno biciklis ĝis mia poplo kaj elverŝis sian koron: – Ho, verda pigo, kion vi opinias pri tiu terura instruisto? Tiam mi ne kapablis kompari la diversajn instrumetodojn. Por mi, juna denaska esperantista pigo, la Lingvo Internacia estis nur natura heredaĵo de miaj bonaj gepatroj. Mi provis forskui la ĉagrenon de s-ro Rubeno: – Sinjoro delegito, mi ja ofte vidis la verdigitajn vizaĝojn de la vilaĝaj infanoj. Ili malbenas sian instruiston, kiun ili nomas la Gorilo. Sed ĉu ne ĉefas, ke Esperanto disvastiĝas tiel ĉi aŭ tiel? – Ne, certe ne. La interna ideo ne toleras diktatorajn metodojn en la instruado aŭ la propagando de Esperanto. – Jes, vi pravas, s-ro Rubeno, Kion ni faru kontraŭ tio? – Mi mem ne havas rimedon por proponi, sed mi cerbumos pri tio. Eble vi dume trovos solvon. La delegito reprenis sian biciklon kaj malgaje pedalis al la urbo. Mi pensis: “Brave! Li cerbumos, kaj mi trovos solvon. Ha, oportuna agmaniero! Homoj misas, kaj ni, inteligentaj birdoj, riparu iliajn misaĵojn”. La infanoj, kiel vi nun faras, vizitis miajn poplajn kunvenojn, kaj, ĉiufoje kiam mi vidis verdajn spurojn sur nazo aŭ vango, mi demandis: – Ĉu vi ne diligente lernis vian lecionon de Esperanto? Ĉiuj kune ekkriis protestojn, el kiuj mi kaptis nur frazpecojn: “fiulo, sadisto, gorilo”, kaj aliajn insultojn, kiujn mi ne kuraĝas ripeti. Iam oni anoncis al la infanoj, ke post kelkaj tagoj inspektisto vizitos la lernejon. S-ro Goralo donis cent rekomendojn kaj avertojn: – La venontan merkredon ĉiuj aperu kun puraj vestoj, manoj, vizaĝoj, kajeroj. Escepte ne estos punoj antaŭ la inspektista moŝto. Sed eventualajn mankojn, erarojn, malkorektaĵojn merkrede kompensos duobla puno ĵaŭde. Tiu vizito de la inspektisto tremigis ĉiujn lernantojn. Mi trankviligis ilin: – Karaj infanoj, ne timu. Bone aŭskultu miajn konsilojn. Jen tio, kion vi faru. Sed, ŝŝ! Tio restu sekreta ĝis merkredo. Kiam la malnova aŭto de la inspektisto, s-ro Akrokul, haltis en la korto, s-ro Goralo demetis sian ĉapelon kaj blovis en sian trilfajfilon. Tiam la lernantoj, starantaj duvice, ĥore kriis: “Bonan tagon, s-ro inspektisto”. Ĉe dua fajfo la piedoj militiste ekmoviĝis (tri-kvar, tri-kvar!) kaj komencis eniri en la klasĉambron. Unuavide tia disciplino favore impresis s-ron Akrokul. En tiu momento aŭdiĝis terura eksplodo antaŭ la lernejo. Kio okazis? Sidante en la platano, meze de la korto, mi estis tute simple faliginta skatolon da verda farbo, kiun mi tenis en mia beko. La verda ŝmiraĵo trafis la karoserion de la malnova aŭto kaj ekfluis malsupren laŭ la antaŭa glaco ĝis sur la kapoto. S-ro Akrokul lamentis: – Ho, mia bela aŭto! Kion signifas tio? La infanoj kriis ĥore: – Tio estas la verda puno, sinjoro inspektisto. S-ro Goralo rigardis supren sed ne povis vidi min malantaŭ la folioj. Li vane provis forfroti per sia naztuko kaj siaj manikoj la verdan farbon, kiu mikisĝis kun la polvo de la karoserio. S-ro Akrokul demandis kolere: – Kion signifas “la verda puno”? – Ba, sinjoro inspektisto, tio signifas nenion. Aŭdante la lernantojn mallaŭte rikani, la Gorilo blekis: – Tri-kvar, tri-kvar! En la klasĉambron! Kaj li sekvis sian grumblantan superulon en la lernejon. Aj! Sur la sojlo hazarde embuskis la poto de la Gorilo, verdire ne hazarde, sed laŭplane. Kompreneble la inspektisto stumblis, kaj la farbo ŝprucis sur liajn ŝuojn kaj lian pantalonon. Mi kredas, ke dekduo da akcipitroj ne povus kune kriĉi tiel laŭte kiel s-ro Akrokul post tiu katastrofo. Li kriis plengorĝe: – Kion signifas tio? La klaso respondis ĥore: – Tio estas la verda puno, sinjoro inspektisto. La akraj okuloj de s-ro Akrokul fiksis sin sur s-ro Goralo, kiu viŝante sian ŝviton per sia naztuko, verdigis sian tutan vizaĝon. – Ĉu vi finfine klarigos al mi tiun verdan punon, sinjoro instruisto? La Gorilo balbutis: – Sinjoro inspektisto, kiam klasano ne diligente lernas Esperanton, mi delikate tuŝas lian nazon per verda farbo. Vi scias, sinjoro inspektisto, ke la verda koloro estas parto de la Esperanta kulturo kaj… – Bonvolu silenti. Oni ne sciis, ĉu la ordono direktiĝas al la instruisto aŭ al la laŭte ridantaj lernantoj. Kun dubema mieno la inspektisto iris al la katedro, murmurante: – En mia tuta kariero mi neniam spertis tian hontindaĵon. Sidiĝante, por iom cerbumi pri tiu nekredeblaĵo, li sentis sub la postaĵo ĝenan objekton. Li tuj ekstaris, tenante penikon plenan de verda farbo. Li preskaŭ ploris: – Kion signifas tio? La klaso refrenis: – Tio estas la verda puno, sinjoro inspektisto. De sur la platano mi subite vidis s-ron Akrokul elkuri el la lernejo, svingante penikon kaj ridaĉante kiel frenezulo: – Ha ha! la verda puno! Ha ha! la verda puno! Li saltis en sian verdigitan aŭton, bojigis la motoron, perdis sian kotŝirmilon kontraŭ la trunko de la platano kaj malaperis en nubo da benzinfetora polvo. S-ro Goralo vane postkuris lin vokante: – Sinjoro inspektisto! Sinjoro inspektisto! Malgaje la instruisto revenis en la klasĉambron, sidiĝis sur sia verda seĝo, iom pli verdigis sian vizaĝon per la malpura naztuko kaj murmuris: – Reiru hejmen kaj diru al viaj gepatroj, ke morgaŭ la lernejo estos fermita. Mi estas malsana. La lernejo restis fermita unu semajnon. Poste alvenis nova, juna instruisto, via nuna instruisto, s-ro Rojelo, kiu bezonas nek penikon nek poton da verda farbo, por ilustri siajn lecionojn de Esperanto. Ĉar la ŝtato ĉiam trovas taŭgan lokon por siaj oficistoj, s-ro Goralo fariĝis subdirektoro de la urba arestejo, kaj, kredu min aŭ ne, ankaŭ la nevolontaj gastoj de tiu malliberejo nomas lin la Gorilo.
Voĉlegis por vi Luis Jorge Santos Morales