×

We gebruiken cookies om LingQ beter te maken. Als u de website bezoekt, gaat u akkoord met onze cookiebeleid.

Nieuwjaarsactie - Verlengde Week Tot 50% korting
image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 14.1

Ĉapitro 14.1

"Kie diable mi troviĝas? " diris al si Gerda, kiam ŝi vekiĝis. Ŝi kuŝis sur lito - sur malkomforta, tro mallarĝa lito - en ĉambro nekonata, en domo nekonata. Mankis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris; ŝi estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn rokojn kaj ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus marŝinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ŝi estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj muskoloj de ŝia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga. Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron; ŝi sentis sin malĝoja; ŝiaj okuloj malsekiĝis; ŝi ploris. Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed ŝi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu. Ŝi iris al la pordo; ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie videblis. La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Enŝlosita mi estas," ŝi pensis. "Oni enŝlosis min! " Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura: ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis rajto evidenta. Kaj nun oni malliberigis ŝin malantaŭ ŝlosita pordo. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE