×

We gebruiken cookies om LingQ beter te maken. Als u de website bezoekt, gaat u akkoord met onze cookiebeleid.

image

Gerda malaperis, Ĉapitro 2.2

Ĉapitro 2.2

Tom: Vi pravas.

Io stranga okazas. Dum ŝi ne rigardas al li – ŝi nun rigardas al la granda spegulo - lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso... Linda: Estas io en lia mano.

Tom: Mi ne vidas.

Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas. Linda: Sed mi vidas.

Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej! Tom: Kio okazas?

Linda: Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.

Tom: Kaj kio plu?

Diru al mi! Linda: Nun li parolas al ŝi.

Li montras al la pordo. Tom: Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.

Linda: Prave, tute prave.

Jen ŝi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ŝi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso. Ej! Tom: Kio?

Kio okazas?

Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.

Tom: Ĉu estas io en lia mano?

Linda: Nenio plu.

Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE