2013.11.21. Via hundo estas geniulo!
Via hundo estas geniulo!
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Hundoj estas eterna temo. Ili jam aperis ankaŭ ĉi tie, en nia Esperanta RetRadio. Nun ili reaperas, kun la informo: “Via hundo estas geniulo!”
Temas pri libro de Brian Hare, sciencisto el la Universitato de Duke, en Usono, kiu kreis centron por studado de la tiel nomata “hunda kogno” – la kapablo de tiuj bestetoj lerni, kunvivi kaj komunikiĝi. Fakte, la scienca konkludo nur konfirmas tion, kion posedantoj de dorlothundo jam de longe scias... Ili kondutas tre simile al homaj beboj. La esploristo asertas, ke ili okupas la duan lokon inter la plej sukcese evoluintaj animaloj, eĉ pli brile ol la lertaj ĉimpanzoj. Li listigis ses klarajn konstatojn pri la genieco de hundoj.
1. Hundo kapablas kompreni la korpan lingvon de homoj. Ĉiu hundposedanto scias, ke lia besto povas kompreni gestojn kaj rigardojn, fingromontradon kaj riproĉan sintenon. Aliaj bestoj tute ne.
2. Hundo povas kompreni la signifon de vortoj. Germana esploristino trovis, ke ŝia hundo lernis la signifon de dekoj da vortoj per maniero simila al tiu, kiun infanoj uzas. Iuj hundoj povas lerni la nomon de centoj da objektoj.
3. Hundo komprenigas sin. Ĝi certe ne parolas, sed komunikas “ideojn” per diversaj manieroj boji. Tio estas tre simila al la diversaj ploroj de beboj, kaj rezultas de kunvivado kun homoj: lupoj tre malmulte bojas.
4. Hundo amikiĝas. Inter aliaj bestogrupoj, gvidantoj estas reproduktantoj. Inter hundoj, ju pli kapabla “havi kontaktojn”, des pli granda la ŝanco fariĝi grupgvidanto.
5. Hundo emas zorgi pri aliuloj. Ekzistas fortaj indikoj, ke hundoj kunsentas, kiam ili vidas suferon de aliulo, kaj ĝojas, kiam ili vidas ridantan homon. Kiam du hundoj luktas unu kun la alia, tria hundo ofte alproksimiĝas al la malvenkinto.
6. Hundo povas trompi sian posedanton. Esploro montris, ke hundoj scias, kiam oni observas ilin. Ili foje malobeas siajn posedantojn, kiam ĉi tiuj ne ĉeestas aŭ ne atentas. Oni povus konsideri tiun kapablon negativa, sed sendube ĝi estas elmontro de inteligenteco.
Nu, eble venos tempo, kiam oni konsideros la simpatiajn hundojn “preskaŭhomoj” – kaj pledos por “preskaŭhomaj rajtoj”! Kaj eble ni ne plu rajtos uzi pri hundoj la pronomon “ĝi”...