×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Kial kaj kiel memstudi? (Why and how to self-study)

Kial kaj kiel memstudi? (Why and how to self-study)

Memstudado havas grandajn avantaĝojn kompare kun regulaj klasoj:

Ĝi malfermiĝas al ĉiu ajn, ĉiuaĝe, de ĉiu nacieco kaj eĉ funkcias se vi loĝas 100 mejlojn for de la plej proksima vilaĝo. Vi povas studi ĉiun temon, kiu interesas vin, inkluzive de ekzotikaj lingvoj nekonataj de viaj lokaj instruistoj. Ne necesas iri al la klasejo. Studu komforte hejme, en parko, sur plaĝo... eĉ se vi eksterlandas ferie vi ne devas ĉanceligi viajn lecionojn. Cetere, vi ne devas interkonsenti pri tempo por klasoj. Studu kiam ajn vi volas kaj se vi konstatas ke vi havas 15 liberajn minutojn ĝis kiam la infanoj venas hejmen, vi povas tuj enigi iom da studadotempo tiam. Vi ne nur decidas kion lerni, vi ankaŭ decidas kiel lerni ĝin. Elektu la metodon kiu plej bone funkcias por vi kaj kiun vi plej ĝuas. Elektu la kurson kiu plej bonas por via celo. Elektu vian studadorapidecon - vi ne devos atendi ĝis kiam samklasanoj pretas - kaj se vi mem ne komprenas ion, vi povas daŭrigi ĝis kiam vi komprenas. La nura malavantaĝo, kiun multaj memstudaj libroj havas, estas ke malmultas gvidado - se io ne klaras, la libro ne inkluzivas instruiston por klarigi ĝin.

Kelkfoje eĉ mankas memkorektigaj ekzercoj por konfirmi al vi ĉu vi vere komprenis. Kiel studi Se vi ne tro certas kiel memstudi ion, jen kelkaj ĝeneralaj konsiloj.

Unue, vi pritaksu la kursojn kaj studmaterialojn, kiujn vi volus uzi.

Vidu ĉu la fokuso de la lecionoj kongruas kun viaj interesoj, ĉu la eksplikoj estas facile kompreneblaj, ĉu la ekzercoj estas utilaj, ĉu la uzata metodo permesas al vi lerni rapide. Eble faru ekzemplan lecionon aŭ du por ekscii. Se vi trovas ke la materialoj malsufiĉas, vi povas aŭ trovi aldonajn rimedojn por helpi vin (ekz. alian libron kun pli bonaj ekzercoj aŭ mentoron kiu donos pli detalajn eksplikojn) aŭ vi povas forĵeti la materialojn kaj serĉi pli bonajn. La sekva paŝo estas elpensi studadoplanon, kiu dividas vian finan celon (ekz.

paroli la germanan flue) en malgrandajn paŝojn kiuj pli facile atingeblas kaj kontroleblas (ekz. studi kaj revizi unu lecionon antaŭ merkredo). Eĉ se vi studas "por amuziĝi" sen limdato, vi konstatos ke bona memelektita limdato ege helpas por certigi ke vi progresas. Kiam vi ekhavas studadoplanon, nur provu sekvi ĝin kiel eble plej bone.

Provu studi ĉiutage, eĉ se nur dum 5 minutoj, anstataŭ studi longe dum unu tago semajne. Tiaj longaj studsesioj ne tre efikas kaj ankaŭ pli malfacilas trovi tempon por ili. Eksperimentu per diversaj lernoteknikoj kaj lerniloj por eltrovi tion, kio plej bonas por vi. Ekzistas grandaj diferencoj inter specoj da lernantoj. Tio, kio bonas por amiko de vi, ne nepre bonos por vi, sed eble vi trovos metodon kiu permesos al vi progresi eĉ pli rapide. Kaj ĉiu kapablas trovi ion, kio pli bone funkcias ol monotona parkerado.


Kial kaj kiel memstudi? (Why and how to self-study) Warum und wie Selbststudium? (Warum und wie man selbst lernt) Why and how to self-study? (Why and how to self-study) Pourquoi et comment s'auto-étudier ? (Pourquoi et comment s'auto-étudier) Por que e como estudar sozinho? (Por que e como estudar sozinho)

Memstudado havas grandajn avantaĝojn kompare kun regulaj klasoj: Membership has great advantages compared to regular classes:

Ĝi malfermiĝas al ĉiu ajn, ĉiuaĝe, de ĉiu nacieco kaj eĉ funkcias se vi loĝas 100 mejlojn for de la plej proksima vilaĝo. It opens to anyone, everywhere, of all nationality and even works if you live 100 miles away from the nearest town. Vi povas studi ĉiun temon, kiu interesas vin, inkluzive de ekzotikaj lingvoj nekonataj de viaj lokaj instruistoj. Ne necesas iri al la klasejo. Studu komforte hejme, en parko, sur plaĝo... eĉ se vi eksterlandas ferie vi ne devas ĉanceligi viajn lecionojn. Cetere, vi ne devas interkonsenti pri tempo por klasoj. Studu kiam ajn vi volas kaj se vi konstatas ke vi havas 15 liberajn minutojn ĝis kiam la infanoj venas hejmen, vi povas tuj enigi iom da studadotempo tiam. Vi ne nur decidas kion lerni, vi ankaŭ decidas kiel lerni ĝin. Elektu la metodon kiu plej bone funkcias por vi kaj kiun vi plej ĝuas. Elektu la kurson kiu plej bonas por via celo. Elektu vian studadorapidecon - vi ne devos atendi ĝis kiam samklasanoj pretas - kaj se vi mem ne komprenas ion, vi povas daŭrigi ĝis kiam vi komprenas. La nura malavantaĝo, kiun multaj memstudaj libroj havas, estas ke malmultas gvidado - se io ne klaras, la libro ne inkluzivas instruiston por klarigi ĝin.

Kelkfoje eĉ mankas memkorektigaj ekzercoj por konfirmi al vi ĉu vi vere komprenis. Kiel studi Se vi ne tro certas kiel memstudi ion, jen kelkaj ĝeneralaj konsiloj.

Unue, vi pritaksu la kursojn kaj studmaterialojn, kiujn vi volus uzi.

Vidu ĉu la fokuso de la lecionoj kongruas kun viaj interesoj, ĉu la eksplikoj estas facile kompreneblaj, ĉu la ekzercoj estas utilaj, ĉu la uzata metodo permesas al vi lerni rapide. Eble faru ekzemplan lecionon aŭ du por ekscii. Se vi trovas ke la materialoj malsufiĉas, vi povas aŭ trovi aldonajn rimedojn por helpi vin (ekz. alian libron kun pli bonaj ekzercoj aŭ mentoron kiu donos pli detalajn eksplikojn) aŭ vi povas forĵeti la materialojn kaj serĉi pli bonajn. La sekva paŝo estas elpensi studadoplanon, kiu dividas vian finan celon (ekz.

paroli la germanan flue) en malgrandajn paŝojn kiuj pli facile atingeblas kaj kontroleblas (ekz. studi kaj revizi unu lecionon antaŭ merkredo). Eĉ se vi studas "por amuziĝi" sen limdato, vi konstatos ke bona memelektita limdato ege helpas por certigi ke vi progresas. Kiam vi ekhavas studadoplanon, nur provu sekvi ĝin kiel eble plej bone.

Provu studi ĉiutage, eĉ se nur dum 5 minutoj, anstataŭ studi longe dum unu tago semajne. Tiaj longaj studsesioj ne tre efikas kaj ankaŭ pli malfacilas trovi tempon por ili. Eksperimentu per diversaj lernoteknikoj kaj lerniloj por eltrovi tion, kio plej bonas por vi. Experiment with various learning techniques and tutorials to find out what is best for you. Ekzistas grandaj diferencoj inter specoj da lernantoj. There are great differences between types of students. Tio, kio bonas por amiko de vi, ne nepre bonos por vi, sed eble vi trovos metodon kiu permesos al vi progresi eĉ pli rapide. What's good for a friend of you, will not necessarily be good for you, but maybe you will find a method that will allow you to progress even faster. Kaj ĉiu kapablas trovi ion, kio pli bone funkcias ol monotona parkerado.