×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2021, Kantado helpas multflanke

Kantado helpas multflanke

Kantado eniras tra la oreloj en la tutan korpon ĝis la koro. "Kantado povas porti vin al via interna optimumo", diras muziksociologo. Ĉu sub la duŝo, en aŭtomobilo, dum telerlavado aŭ dum promenado: Kiu kantas, eĉ maltrafante la tonojn, faras ion sencohavan por sia korpo kaj sia animo. Se niaj voĉkordoj svingiĝas, tiam kunvibras la torako, la kapo kaj la ventro. Ankaŭ la psiko reagas kvazaŭ kiel resonilo.

Komuna kantado en grupo komence eble ŝajnas esti iom hontiga, sed se oni akceptas partopreni en kantrondo, oni rimarkas ke la grupo povas subteni kaj porti vin, oni kuraĝas pli, oni ektremas kaj kunfandiĝas kun la aliaj voĉoj al unuo.

Kantado povas fari nekredantojn kredantoj, ĝi povas pacigi futbaladeptojn kaj enĵuri soldatojn por batalo. Ĝi estas io praeca, preskaŭ mistika. La muzika uzo de la voĉo verŝajne estas la plej malnova esprimformo de la homo. "Kantado estas la vera gepatra lingvo de la homo", diris la violinisto kaj dirigento Jehudi Menuhin en la jaro 1999. Homoj povas vere interkompreniĝi sen vortoj je emocia nivelo. Oni jam aŭdas per la sono de la voĉo, kion la alia homo proksimume volas diri. Longan tempon antaŭ ol beboj komprenas lingvon, ili aŭdas melodiojn kiujn la gepatroj kantas, kaj se ili estas bonŝancaj, tio okazas eĉ antaŭ la naskiĝo. Kantado estas ankoraŭ ĉiam la plej bona endormiga helpilo por infanoj.

Sed en nia moderna socio kantado pli kaj pli perdiĝas. Oni ja aŭdas muzikon dum la tuta tago el radioj, el porteblaj sonigiloj kaj sonigaj instalaĵoj en komercaj centroj. Infanoj kreskadas kun daŭra muzikalsonigo - sed nur malmultaj el ili mem kantas aŭ ludas instrumenton. Dum ĝis la mezo de la pasinta jarcento la kantado estis firma parto de nia vivo, hodiaŭ ekster ĥoroj kaj televidaj testspektakloj kantado apenaŭ estas aŭdata. Tio estas domaĝo, ĉar kantado ne nur akcelas la emocian bonfarton, ĝi akcelas ankaŭ la mensan evoluon kaj la sanon. Neŭrologo karakterizis kantadon kiel "balsamo por la animo" kaj "plifortiga nutraĵo por la cerboj" de infanoj. Laŭ li kantado aktivigas la kapablon agordi sin pri aliaj homoj kaj tiel kreas pozitivan bazon por la akiro de socia kompetenteco.

Ke kantado estas sanakcela, tio estas science pruvebla. Esploristoj eltrovis ĉe 500 kvinjaruloj ke infanoj kiuj regule kantas estas signife pli sanaj kaj pli taŭgaj por la lernejo ol samaĝuloj kiuj ne kantas.

Kaj pacientoj en malsanulejoj sentas malpli da doloroj kaj pli rapide resaniĝas se ili kantas. La kantado en grupo pligajigas ilin, kaj kelkaj el ili ekdormas pli rapide post kantado.


Kantado helpas multflanke Singen hilft in vielerlei Hinsicht Singing helps in many ways Cantar ayuda de muchas maneras Cantar ajuda de muitas maneiras Пение помогает во многих отношениях

Kantado eniras tra la oreloj en la tutan korpon ĝis la koro. Cantar entra pelos ouvidos em todo o corpo até o coração. "Kantado povas porti vin al via interna optimumo", diras muziksociologo. "Cantar pode levá-lo ao seu máximo interior", diz um sociólogo da música. Ĉu sub la duŝo, en aŭtomobilo, dum telerlavado aŭ dum promenado: Kiu kantas, eĉ maltrafante la tonojn, faras ion sencohavan por sia korpo kaj sia animo. Seja no chuveiro, no carro, lavando a louça ou caminhando: quem canta, mesmo que erre as notas, está fazendo algo significativo para o corpo e para a alma. Se niaj voĉkordoj svingiĝas, tiam kunvibras la torako, la kapo kaj la ventro. If our vocal cords swing, then the thorax, head, and belly vibrate. Se nossas cordas vocais vibram, então a caixa torácica, a cabeça e a barriga vibram juntas. Ankaŭ la psiko reagas kvazaŭ kiel resonilo.

Komuna kantado en grupo komence eble ŝajnas esti iom hontiga, sed se oni akceptas partopreni en kantrondo, oni rimarkas ke la grupo povas subteni kaj porti vin, oni kuraĝas pli, oni ektremas kaj kunfandiĝas kun la aliaj voĉoj al unuo. Singing together in a group at first may seem a bit embarrassing, but if one agrees to participate in a singing circle, one realizes that the group can support and carry you, one is more courageous, one trembles and merges with the other voices to unity.

Kantado povas fari nekredantojn kredantoj, ĝi povas pacigi futbaladeptojn kaj enĵuri soldatojn por batalo. Singing can make unbelievers believers, it can pacify football fans and swear at soldiers for battle. Ĝi estas io praeca, preskaŭ mistika. La muzika uzo de la voĉo verŝajne estas la plej malnova esprimformo de la homo. "Kantado estas la vera gepatra lingvo de la homo", diris la violinisto kaj dirigento Jehudi Menuhin en la jaro 1999. "Singing is the true mother tongue of man," said violinist and conductor Jehudi Menuhin in 1999. Homoj povas vere interkompreniĝi sen vortoj je emocia nivelo. Oni jam aŭdas per la sono de la voĉo, kion la alia homo proksimume volas diri. Longan tempon antaŭ ol beboj komprenas lingvon, ili aŭdas melodiojn kiujn la gepatroj kantas, kaj se ili estas bonŝancaj, tio okazas eĉ antaŭ la naskiĝo. Kantado estas ankoraŭ ĉiam la plej bona endormiga helpilo por infanoj. Singing is still always the best sleep aid for children.

Sed en nia moderna socio kantado pli kaj pli perdiĝas. But in our modern society singing is more and more lost. Oni ja aŭdas muzikon dum la tuta tago el radioj, el porteblaj sonigiloj kaj sonigaj instalaĵoj en komercaj centroj. You can hear music all day long from radios, portable speakers and sound systems in malls. Infanoj kreskadas kun daŭra muzikalsonigo - sed nur malmultaj el ili mem kantas aŭ ludas instrumenton. Dum ĝis la mezo de la pasinta jarcento la kantado estis firma parto de nia vivo, hodiaŭ ekster ĥoroj kaj televidaj testspektakloj kantado apenaŭ estas aŭdata. While until the middle of the last century singing was a firm part of our lives, today outside of choirs and television test shows singing is hardly heard. Tio estas domaĝo, ĉar kantado ne nur akcelas la emocian bonfarton, ĝi akcelas ankaŭ la mensan evoluon kaj la sanon. Neŭrologo karakterizis kantadon kiel "balsamo por la animo" kaj "plifortiga nutraĵo por la cerboj" de infanoj. Laŭ li kantado aktivigas la kapablon agordi sin pri aliaj homoj kaj tiel kreas pozitivan bazon por la akiro de socia kompetenteco. According to him, singing activates the ability to tune in to other people and thus creates a positive basis for the acquisition of social competence.

Ke kantado estas sanakcela, tio estas science pruvebla. Esploristoj eltrovis ĉe 500 kvinjaruloj ke infanoj kiuj regule kantas estas signife pli sanaj kaj pli taŭgaj por la lernejo ol samaĝuloj kiuj ne kantas.

Kaj pacientoj en malsanulejoj sentas malpli da doloroj kaj pli rapide resaniĝas se ili kantas. La kantado en grupo pligajigas ilin, kaj kelkaj el ili ekdormas pli rapide post kantado.