×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2021, Interŝanĝaj negocoj en Ĉeĥio

Interŝanĝaj negocoj en Ĉeĥio

Pri interŝanĝaj negocoj nun en Ĉeĥio okupiĝas ĉefe virinoj kiuj interesiĝas pri ekologio kaj kiuj estas feliĉaj se iu alia uzas objektojn kiujn tiu homo ne plu bezonas.

Dum krizo homoj emas malpli uzi laŭleĝan monon sed reveni al la interŝanĝo de varoj kaj servoj. Alternativa merkato, nome la interŝanĝa komerco, ankaŭ en Ĉeĥio rapidege kreskas. Temas ĉefe pri ekologie interesitaj virinoj por kiuj ne estas egale kien la planedo moviĝas pro la daŭra impeto de produktado kaj kiuj strebas al daŭripova kreskado de la ekonomio.

"Mi regule uzas interŝanĝan komercon jam de proksimume du jaroj. Ekzemple mi interŝanĝas vestaĵojn de mia filo kontraŭ pli grandaj vestaĵoj kiujn li bezonos kiam li estos plenkreska. Kontentigas min, se io kion ni ne plu bezonas, trovas novan utilon, kaj mi ankaŭ ĝuas ekkoni novajn homojn", priskribas Věra Ozogánová, kial ŝi averaĝe dufoje en monato interŝanĝas malnovan aŭ neuzatan objekton kontraŭ alia. "La interŝanĝa komerco en pasinteco servis ĉefe kiel helpo al najbaroj. Hodiaŭ ni vivas en mondo de konsumantoj kiu estas plena de nenecesaj forĵetaĵoj. Sed ni ĝuste je tio povas helpi, se ni provas aranĝi interŝanĝon kun iu, antaŭ ol ni iras en vendejon por aĉeti ion novan", ŝi diras. Kiel Ozogánová ankaŭ dekmiloj, eble eĉ centmiloj da aliaj virinoj kaj viroj trovas ĝojon pri interŝanĝaj negocoj. Ekzemple en Prago 21.000 interret-uzantoj fondis publikan grupon kiu aktivas de kvar jaroj. Kaj estas multaj aliaj grupoj je loka bazo kiuj praktikas tiun laŭdindan ideon.

Kvankam ekzistas tutlandaj interŝanĝaj sistemoj ĉe kiuj homoj sendas varojn per poŝto, la bazo estas la persona kontakto, ĉe kiu homoj ekkonas unu la alian kaj kie ili kundividas similajn valorojn.

Tamen laŭkvante interŝanĝaj negocoj restos niĉa agado por homoj kiuj volas haltigi la inundon de novaj produktoj kaj kiuj serĉas individuajn sociajn kontaktojn.

Interŝanĝaj negocoj en Ĉeĥio Exchange deals in the Czech Republic Ofertas de câmbio na República Tcheca