×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2021, Friluftsliv, la skandinava furoro

Friluftsliv, la skandinava furoro

Antaŭ pluraj jardekoj, kiam mi estis juna, freŝbakita Esperantisto, mi korespondis kun sveda samaĝulo, kaj tiu korespondado kondukis al longa amikeco. Mi bone memoras, ke li sendis al mi fotojn pri siaj ekskursoj en foraj lokoj, tute sola, dum siaj liberaj tagoj. Foje, li priskribis restadon en kabano, meze de neĝo, post longa piedirado. En tiu kabano li trovis objektojn intence lasitajn de aliaj migrantoj, kiuj same aventuris. Kaj mi admiris tiun aman kontakton kun la naturo.

La vorto estas preskaŭ ne elparolebla, almenaŭ por brazilano: “friluftsliv”. La fama norvega verkisto Henrik Ibsen popularigis ĝin en la 19-a jarcento, kun la signifo “vivi sub la ĉielo” (aŭ: “vivi en libera aero”). Oni uzas ĉi tiun terminon por priskribi la gravecon pasigi iom da tempo en foraj lokoj, en la naturo, favore al korpa kaj spirita bonfarto. Skandinavoj alprenis tiun kutimon preskaŭ pasie. Unu triono el la sveda loĝantaro laŭdire praktikas ĝin almenaŭ unufoje en ĉiu semajno, kaj entreprenoj stimulas siajn laboristojn praktiki ĝin. Ankaŭ inter norvegoj tiu kutimo kreskis.

Okaze de pandemio, ĉi tiu ideo transpasis la limon de Skandinavujo. La bezono izoliĝi en fermitaj lokoj signifis, dum la tuta jaro 2020, animskuan sperton, plej ofte malagrablan. En tia cirkonstanco, “friluftsliv” povas esti interesa propono. Oni povas promeni, kuri kaj ludi en kampo, kunsidi kaj trinki teon en etaj grupoj apud lago, aŭ simple malstreĉiĝi antaŭ bela, silenta pejzaĝo. Ankaŭ biciklado perfekte kongruas kun la ĝuado de libera aero. La sola kondiĉo estas konservi taŭgan distancon de aliaj homoj, respekti la naturon, bestojn kaj eventualajn lokajn loĝantojn. Se necese, kompreneble oni ne forgesu buŝnazmaskojn, okaze de pandemio.

Se mi rajtus proponi aldonon, mi rekomendus, ke oni metu libron en sian tornistron, tiel ke dum ripoza halto oni sidu sub amika arbo kaj pace legu kelkajn paĝojn da milda literaturo. Prefere Esperantan libron.

Friluftsliv, la skandinava furoro Friluftsliv, the Scandinavian craze Friluftsliv, a mania escandinava

Antaŭ pluraj jardekoj, kiam mi estis juna, freŝbakita Esperantisto, mi korespondis kun sveda samaĝulo, kaj tiu korespondado kondukis al longa amikeco. Várias décadas atrás, quando eu era um jovem esperantista recém-formado, correspondi-me com um colega sueco, e essa correspondência levou a uma longa amizade. Mi bone memoras, ke li sendis al mi fotojn pri siaj ekskursoj en foraj lokoj, tute sola, dum siaj liberaj tagoj. Lembro-me bem dele me mandando fotos de seus passeios por lugares remotos, sozinho, nos dias de folga. Foje, li priskribis restadon en kabano, meze de neĝo, post longa piedirado. A certa altura, ele descreveu ter ficado em uma cabana, no meio da neve, depois de uma longa caminhada. En tiu kabano li trovis objektojn intence lasitajn de aliaj migrantoj, kiuj same aventuris. Nessa cabana ele encontrou objetos deixados de propósito por outros caminhantes que também estavam na mesma aventura. Kaj mi admiris tiun aman kontakton kun la naturo. E eu admirava aquele contato amoroso com a natureza.

La vorto estas preskaŭ ne elparolebla, almenaŭ por brazilano: “friluftsliv”. A palavra é quase impronunciável, pelo menos para um brasileiro: "friluftsliv". La fama norvega verkisto Henrik Ibsen popularigis ĝin en la 19-a jarcento, kun la signifo “vivi sub la ĉielo” (aŭ: “vivi en libera aero”). O famoso escritor norueguês Henrik Ibsen o popularizou no século 19, significando "viver sob o céu" (ou: "viver ao ar livre"). Oni uzas ĉi tiun terminon por priskribi la gravecon pasigi iom da tempo en foraj lokoj, en la naturo, favore al korpa kaj spirita bonfarto. Este termo é usado para descrever a importância de passar algum tempo em lugares remotos, na natureza, em prol do bem-estar físico e espiritual. Skandinavoj alprenis tiun kutimon preskaŭ pasie. Os escandinavos adotaram esse hábito quase apaixonadamente. Unu triono el la sveda loĝantaro laŭdire praktikas ĝin almenaŭ unufoje en ĉiu semajno, kaj entreprenoj stimulas siajn laboristojn praktiki ĝin. Ankaŭ inter norvegoj tiu kutimo kreskis.