×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2021, Balenoj malvarmigas la teron

Balenoj malvarmigas la teron

Klimatologio estas relative nova, evoluanta scienco. Pro katastrofaj homaj damaĝoj al la naturo, ĝi fariĝas nuntempe grava por la konservado de vivo. Lastatempe, ekologiistoj, klimatologoj kaj ekonomikistoj eltrovis surprizan faktoron sur tiu kampo: balenoj estas gravaj bestoj en la reguligo de la monda klimato. Precipe la grandaj specioj de balenoj - la plej grandaj animaloj en la mondo - estas grandaj rezervujoj de karbono, kaj influas la vivsistemojn ĉirkaŭ si. En la profundo de la oceano, ili helpas reguligi la temperaturon de nia planedo.

Kiam baleno nature mortas, ĝi ekkuŝas en la fundo de oceano, kaj la tuta karbono en ĝia korpego restas tie, for de la aero, dum jarcentoj. Kiam oni ĉasas balenon, kaj distranĉas ĝian korpon, tiu tuta kvanto da karbono transiras al la atmosfero. Usona mar-sciencisto kalkulis, ke dum la 20-a jarcento la ĉasado de balenoj transportis 70 milionojn da tunoj da karbon-dioksido en la atmosferon. Eble oni dirus, ke aŭtomobiloj malpurigas la aeron multe pli ol tio. Tamen, balenoj ne helpas la purecon de la atmosfero nur tiam, kiam ili mortas. Ankaŭ per siaj fekaĵoj ili grave helpas. Balenoj sin nutras en la fundo de oceano kaj poste revenas en la marsurfacon por spiri kaj feki. Iliaj fekaĵoj enhavas grandan kvanton da fero kaj helpas la kreskadon de fitoplanktonoj. Fitoplanktonoj estas mikroskopaj organismoj, sed pro sia granda kvanto ili multe influas la atmosferon: ili kaptas 40 procentojn el la tuta karbon-dioksido - do pli ol la Amazonia Arbarego.

Krome, mortigado de balenoj kaŭzas damaĝon al la tuta ĉeno de predantoj en la naturo. Aliaj bestoj fine malaperas, kaj ankaŭ tio influas la kvanton da karbono en la atmosfero.

Ekonomikistoj kalkulas, ke mortigado de balenoj influas ankaŭ la mondan ekonomion. Alivorte, pligrandigo de karbono en la atmosfero kostas monon al la homaro. Protektado al tiuj bestegoj devas do fariĝi prioritato por kontraŭbatali klimatajn ŝanĝojn.

Homoj ĉasas balenojn jam de unu jarmilo. Dum tiu tempo, milionoj da ili estis mortigitaj, tiel ke fakuloj kalkulas, ke la kvanto da balenoj en la oceano malkreskis inter 66% kaj 90 % en la tuta mondo. Estas tempo protekti ilin.

Balenoj malvarmigas la teron Whales cool the earth