×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2021, Aŭtismuloj estas idealaj por la nuntempo

Aŭtismuloj estas idealaj por la nuntempo

Homoj kun aŭtismo estis stigmatizitaj dum jardekoj. Hodiaŭ ili estas konsiderataj kiel homoj kiuj kapablas travidi la situacion de la mondo de hodiaŭ. Esplorprojekto priskribas kiel okazis tiu ŝanĝo kaj kion tio diras pri la hodiaŭa socio.

"Ĝi igas onin alia kaj igas onin pensi alie." Tion diris la aktivulino por la klimato Greta Thunberg en elsendo de usona televida stacio. Ŝi parolis pri sia Asperger-sindromo kiu estas formo de aŭtismo. Greta Thunberg ne nur tute malferme traktas sian diagnozon. Ŝi eĉ konsideras sian aliecon kiel superforton, kiel ŝi tion akcentas ĉiam denove. Tial ŝi povas ekzemple sen granda peno tralabori studaĵojn kaj tekstojn. Sed ŝi ne nur komprenas la klimatan krizon, ŝi ankaŭ konsekvence agas laŭ ĝi.

Daŭris longe ĝis Greta Thunberg hodiaŭ fiere parolas pri sia Asperger-sindromo kaj estas alte aprezata de homoj en la tuta mondo. Unuafoje aperis la nocio "aŭtismo" ĉirkaŭ la jaro 1907. Tiel oni nomis unue simptomon de skizofrenaj homoj kiuj ŝajne vivas en sia propra mondo kaj kiuj estas forte gvidataj de internaj imagoj. Dum la 1940-aj jaroj aŭtismo estis priskribata kiel propra psika malsano kiu trafas ekskluzive infanojn. Oni vidis la esencon de la infana aŭtismo en tio ke infanoj precipe ne estas en kontakto kun sia socia medio kaj ke ili restas fermitaj kaj ne estas komprenebla al aliaj homoj kio okazas en ili.

Daŭris pluajn 40 jarojn ĝis oni ekkonis ke aŭtismo ne estas kuracebla kaj ke aŭtismaj infanoj fariĝas aŭtismaj plenkreskuloj. Ekde la 1980-aj jaroj la scienco ne plu parolas pri malofta patologio. Oni nun ekkomprenis aŭtismon kiel afekcion kiu povas esti tre varie elformita kaj kiu ĉe kelkaj homoj kondukas eĉ al kogna superproduktivo.

Ĝis hodiaŭ en larĝa publika medio dominas la bildo pri altgrade funkcia, teknike lerta aŭtismulo kiu laŭ la opinio de multaj homoj estas virseksa. En la IT-branĉo de la ekonomio oni eĉ celite serĉas laborulojn kun altfunkcia aŭtismo, ĉar laŭ tio aŭtismuloj eksterordinare bone povas ekkoni detalojn aŭ skemojn kaj povas tre pacience multfoje ripeti certajn procedojn.

Aŭtismo estis ĉiam priskribita ĉefe kiel misfunkcio de interhomaj rilatoj. La sinpriskriboj de aŭtismaj homoj tamen nun sugestas ke aŭtismo eble estas akompanata de la kapablo por eksterordinare intensaj rilatoj - al tio kio ĉirkaŭas nin kaj kion plej multaj homoj ne travivas per siaj sensoj.

Aŭtismo laŭ la esploristoj do estas ankaŭ socikultura fenomeno kiu dependas de la epoko en kiu trafita homo vivas.


Aŭtismuloj estas idealaj por la nuntempo Autistische Menschen sind ideal für die Gegenwart Autistic people are ideal for the present Las personas autistas son ideales para el presente Pessoas autistas são ideais para o presente

Homoj kun aŭtismo estis stigmatizitaj dum jardekoj. Menschen mit Autismus werden seit Jahrzehnten stigmatisiert. Hodiaŭ ili estas konsiderataj kiel homoj kiuj kapablas travidi la situacion de la mondo de hodiaŭ. Heute gelten sie als Menschen, die in der Lage sind, die Situation der heutigen Welt zu durchschauen. Today they are considered as people who are able to see through the situation of today's world. Esplorprojekto priskribas kiel okazis tiu ŝanĝo kaj kion tio diras pri la hodiaŭa socio. Ein Forschungsprojekt beschreibt, wie es zu diesem Wandel kam und was er über die heutige Gesellschaft aussagt. A research project describes how this change took place and what it says about today's society.

"Ĝi igas onin alia kaj igas onin pensi alie." „Es macht dich anders und lässt dich anders denken.“ "It makes you different and makes you think differently." "Cela vous rend différent et vous fait penser différemment." Tion diris la aktivulino por la klimato Greta Thunberg en elsendo de usona televida stacio. This was said by the climate activist Greta Thunberg in a broadcast by an American television station. Ŝi parolis pri sia Asperger-sindromo kiu estas formo de aŭtismo. Greta Thunberg ne nur tute malferme traktas sian diagnozon. Greta Thunberg not only deals with her diagnosis quite openly. Ŝi eĉ konsideras sian aliecon kiel superforton, kiel ŝi tion akcentas ĉiam denove. She even considers her otherness as an overwhelming force, as she emphasizes it over and over again. Tial ŝi povas ekzemple sen granda peno tralabori studaĵojn kaj tekstojn. That is why, for example, she can work on studies and texts without much effort. Sed ŝi ne nur komprenas la klimatan krizon, ŝi ankaŭ konsekvence agas laŭ ĝi.

Daŭris longe ĝis Greta Thunberg hodiaŭ fiere parolas pri sia Asperger-sindromo kaj estas alte aprezata de homoj en la tuta mondo. It took a long time for Greta Thunberg to speak proudly of her Asperger's syndrome today and is highly valued by people all over the world. Unuafoje aperis la nocio "aŭtismo" ĉirkaŭ la jaro 1907. The notion of "autism" first appeared around 1907. Tiel oni nomis unue simptomon de skizofrenaj homoj kiuj ŝajne vivas en sia propra mondo kaj kiuj estas forte gvidataj de internaj imagoj. This was first called a symptom of schizophrenic people who seem to live in their own world and who are strongly guided by inner imagination. Dum la 1940-aj jaroj aŭtismo estis priskribata kiel propra psika malsano kiu trafas ekskluzive infanojn. During the 1940s, autism was described as a mental illness that affected only children. Oni vidis la esencon de la infana aŭtismo en tio ke infanoj precipe ne estas en kontakto kun sia socia medio kaj ke ili restas fermitaj kaj ne estas komprenebla al aliaj homoj kio okazas en ili. The essence of childhood autism has been seen in the fact that children are not particularly in contact with their social environment and that they remain closed and it is not clear to other people what is going on in them.

Daŭris pluajn 40 jarojn ĝis oni ekkonis ke aŭtismo ne estas kuracebla kaj ke aŭtismaj infanoj fariĝas aŭtismaj plenkreskuloj. It took another 40 years for autism to be recognized as incurable and for autistic children to become autistic adults. Ekde la 1980-aj jaroj la scienco ne plu parolas pri malofta patologio. Since the 1980s, science has not talked about rare pathology. Oni nun ekkomprenis aŭtismon kiel afekcion kiu povas esti tre varie elformita kaj kiu ĉe kelkaj homoj kondukas eĉ al kogna superproduktivo. Autism is now being understood as a condition that can vary greatly and that in some people can even lead to cognitive overproduction.

Ĝis hodiaŭ en larĝa publika medio dominas la bildo pri altgrade funkcia, teknike lerta aŭtismulo kiu laŭ la opinio de multaj homoj estas virseksa. To this day, the image of a highly functional, technically agile autistic person who, in the opinion of many people, is masculine, dominates the public. En la IT-branĉo de la ekonomio oni eĉ celite serĉas laborulojn kun altfunkcia aŭtismo, ĉar laŭ tio aŭtismuloj eksterordinare bone povas ekkoni detalojn aŭ skemojn kaj povas tre pacience multfoje ripeti certajn procedojn. In the IT branch of the economy, people with high-functioning autism are even sought after, because according to them, people with autism can be extraordinarily well acquainted with details or patterns and can very patiently repeat certain procedures many times.

Aŭtismo estis ĉiam priskribita ĉefe kiel misfunkcio de interhomaj rilatoj. Autism has always been described primarily as a malfunction of interpersonal relationships. La sinpriskriboj de aŭtismaj homoj tamen nun sugestas ke aŭtismo eble estas akompanata  de la kapablo por eksterordinare intensaj rilatoj - al tio kio ĉirkaŭas nin kaj kion plej multaj homoj ne travivas per siaj sensoj. The self-descriptions of autistic people, however, now suggest that autism may be accompanied by the ability to have extraordinarily intense relationships - to what surrounds us and what most people do not experience through their senses.

Aŭtismo laŭ la esploristoj do estas ankaŭ socikultura fenomeno kiu dependas de la epoko en kiu trafita homo vivas. According to researchers, autism is also a sociocultural phenomenon that depends on the time in which the affected person lives.