×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2021, Aŭdado superas legadon

Aŭdado superas legadon

Por komprenigi al lernantoj la enhavon de instrua libro, la plej bona vojo estas laŭtlegi partojn el ĝi kaj tiam serĉi la kontakton kun la lernantoj por aldoni klarigojn en pli libera lingvaĵo, aldonante ekzemplojn.

Se libro estas skribita en flua lingvaĵo, tiam la laŭtleganto povas rezigni pri aldonaj klarigoj kaj povas senpaŭze laŭtlegi tutan ĉapitron, depende de la perceptokapablo de la aŭskultantoj. Tiel ili povas ekzerci la lingvon kaj la pensadon. Nome ili povas konstrui bildojn pri la enhavo en sia kapo. Se temas pri infanoj en antaŭlerneja aĝo, tiam necesas prezenti al ili bildojn el la libro, ĉar ili ankoraŭ ne havas sufiĉe da spertoj per kiuj ili povus konstrui la bildojn en la kapo.

Do por etaj infanoj estas tute klare ke ili ne povas lerni per propra legado, ili bezonas aŭdi tion kion ili komprenu. Kaj ju pli ofte oni laŭtlegas al siaj infanoj, des pli ili povas disvolvi sian imagokapablon kaj sian scion pri la mondo. Kaj la gepatra voĉo liveras ankaŭ emociojn, melodiojn, kiujn la teksto de la libro nur malforte povas esprimi.

Ankaŭ en la bazlernejo la propra legado ankoraŭ ne ludas grandan rolon en la instruado. La gelernantoj tie lernas tion kion ili aŭdas de sia instruistino. Kaj kvankam ĝis la nivelo de universitata studado la lernantoj pli kaj pli lernas per propra legado, la ĉefa fonto por ĉerpi novan scion estas aŭdi la voĉojn de la instruistoj.

Kaj politikaj gvidantoj gajnas la fidon de homoj per siaj paroladoj, ne per siaj skribitaj konceptoj.

Tiuj konstatoj validas por ĉiuj lingvoj, do ankaŭ por Esperanto. La lingvo en sia parola formo estas pli forta ol la skribita lingvo. La problemo ĉe Esperanto estas nur, ke ĝiaj parolantoj ofte ne sufiĉe regas la paroladon en Esperanto kaj ke la okazoj por paroli la lingvon estas tre limigitaj. Nun tamen de pli ol dudek jaroj la interreto ebligas diskonigi paroladojn en la tuta mondo kaj tiu potencialo daŭre kreskas. Pli kaj pli da homoj povas aŭskulti paroladojn en la reto kaj ankaŭ la nombro de kapablaj parolantoj kreskas. Temas pri novaj esperanto-parolantoj kiuj jam kvazaŭ plenkreskis kun la interreto kaj por kiuj la uzo de la interreto por komunikado kun la tuta mondo estas tute normala afero.

Kaj konstateblas ke tiuj novaj parolantoj eĉ tre bone parolas la lingvon, precipe se temas pri usonanoj. Usonanoj ja estas ankaŭ daŭre la plej granda grupo de aŭskultantoj en la Esperanta Retradio. Do ĝuste la lando kies lingvo regas la internacian komunikadon, estas ankaŭ la lando en kiu Esperanto gajnas plej multajn novajn parolantojn.

Esperanto fariĝas tiel pli kaj pli alloga, precipe por homoj kiuj jam lernis la lingvon kaj kiuj nun serĉas aplikeblecojn por siaj akiritaj konoj. En la Esperanta Retradio la enhavoj prezentiĝas en ambaŭ formoj: en la parola kaj en la skriba. La skriba formo tamen nur servas por subteni la parolan formon.

Aŭdado superas legadon Hearing surpasses reading L’audition vaut mieux que la lecture Ouvir é melhor que ler

Por komprenigi al lernantoj la enhavon de instrua libro, la plej bona vojo estas laŭtlegi partojn el ĝi kaj tiam serĉi la kontakton kun la lernantoj por aldoni klarigojn en pli libera lingvaĵo, aldonante ekzemplojn. To make students understand the content of a textbook, the best way is to read parts of it aloud and then seek contact with the learners to add explanations in freer language, adding examples.

Se libro estas skribita en flua lingvaĵo, tiam la laŭtleganto povas rezigni pri aldonaj klarigoj kaj povas senpaŭze laŭtlegi tutan ĉapitron, depende de la perceptokapablo de la aŭskultantoj. If a book is written in fluent language, then the reader can refrain from additional explanations and can read the whole chapter aloud without pause, depending on the perceptual ability of the listeners. Tiel ili povas ekzerci la lingvon kaj la pensadon. That way they can practice language and thinking. Nome ili povas konstrui bildojn pri la enhavo en sia kapo. Namely, they can build images of the content in their head. Se temas pri infanoj en antaŭlerneja aĝo, tiam necesas prezenti al ili bildojn el la libro, ĉar ili ankoraŭ ne havas sufiĉe da spertoj per kiuj ili povus konstrui la bildojn en la kapo. In the case of pre-school children, then they need to be presented with pictures from the book, as they do not yet have enough experience with which to build the pictures in their head.

Do por etaj infanoj estas tute klare ke ili ne povas lerni per propra legado, ili bezonas aŭdi tion kion ili komprenu. So for little kids it’s pretty clear that they can’t learn by reading on their own, they need to hear what they understand. Kaj ju pli ofte oni laŭtlegas al siaj infanoj, des pli ili povas disvolvi sian imagokapablon kaj sian scion pri la mondo. Kaj la gepatra voĉo liveras ankaŭ emociojn, melodiojn, kiujn la teksto de la libro nur malforte povas esprimi. And the parent's voice also delivers emotions, melodies that the text of the book can only weakly express.

Ankaŭ en la bazlernejo la propra legado ankoraŭ ne ludas grandan rolon en la instruado. La gelernantoj tie lernas tion kion ili aŭdas de sia instruistino. Kaj kvankam ĝis la nivelo de universitata studado la lernantoj pli kaj pli lernas per propra legado, la ĉefa fonto por ĉerpi novan scion estas aŭdi la voĉojn de la instruistoj. And although up to the level of university study students are learning more and more through their own reading, the main source for extracting new knowledge is to hear the voices of the teachers.

Kaj politikaj gvidantoj gajnas la fidon de homoj per siaj paroladoj, ne per siaj skribitaj konceptoj.

Tiuj konstatoj validas por ĉiuj lingvoj, do ankaŭ por Esperanto. These statements apply to all languages, including Esperanto. La lingvo en sia parola formo estas pli forta ol la skribita lingvo. La problemo ĉe Esperanto estas nur, ke ĝiaj parolantoj ofte ne sufiĉe regas la paroladon en Esperanto kaj ke la okazoj por paroli la lingvon estas tre limigitaj. The only problem with Esperanto is that its speakers often do not have a good command of speaking Esperanto and that the opportunities to speak the language are very limited. Nun tamen de pli ol dudek jaroj la interreto ebligas diskonigi paroladojn en la tuta mondo kaj tiu potencialo daŭre kreskas. Now, however, for more than twenty years, the Internet has made it possible to spread speeches all over the world, and that potential continues to grow. Pli kaj pli da homoj povas aŭskulti paroladojn en la reto kaj ankaŭ la nombro de kapablaj parolantoj kreskas. Temas pri novaj esperanto-parolantoj kiuj jam kvazaŭ plenkreskis kun la interreto kaj por kiuj la uzo de la interreto por komunikado kun la tuta mondo estas tute normala afero. These are new Esperanto speakers who have already grown up with the internet and for whom the use of the internet to communicate with the whole world is a completely normal thing.

Kaj konstateblas ke tiuj novaj parolantoj eĉ tre bone parolas la lingvon, precipe se temas pri usonanoj. And it turns out that these new speakers even speak the language very well, especially when it comes to Americans. Usonanoj ja estas ankaŭ daŭre la plej granda grupo de aŭskultantoj en la Esperanta Retradio. Americans are also still the largest group of listeners on Esperanto Internet Radio. Do ĝuste la lando kies lingvo regas la internacian komunikadon, estas ankaŭ la lando en kiu Esperanto gajnas plej multajn novajn parolantojn.

Esperanto fariĝas tiel pli kaj pli alloga, precipe por homoj kiuj jam lernis la lingvon kaj kiuj nun serĉas aplikeblecojn por siaj akiritaj konoj. Esperanto is becoming more and more attractive, especially for people who have already learned the language and who are now looking for applications for their acquired knowledge. En la Esperanta Retradio la enhavoj prezentiĝas en ambaŭ formoj: en la parola kaj en la skriba. La skriba formo tamen nur servas por subteni la parolan formon.