×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO XI - Kiu forŝtelis la tortojn?

ĈAPITRO XI - Kiu forŝtelis la tortojn?

ĈAPITRO XI Kiu forŝtelis la tortojn? Kiam ili alvenis, la Keraj Gereĝoj jam sidis sur sia trono, ĉirkaŭite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaŭ la tuta aro da ludkartoj.

Jen antaŭ la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda ferĉeno, kaj gardis lin du soldatoj, ĉiuflanke po unu.

Apud la Reĝo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu ĉi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulaĵon pergamenan. En la mezo de la juĝejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis ŝi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn. Tamen, konkludinte el la mienoj de la ĉeestantoj ke tio ne okazos, ŝi—por pasigi la tempon—komencis ĉirkaŭrigardi.

Ĝis la nuna momento neniam en la tuta vivo ŝi ĉeestis juĝejon; tamen ŝi estis iom leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente ŝi konstatis ke ŝi povas facile identigi preskaŭ ĉion en la ĉambro.

"Jen," ŝi komencis, "sub la granda peruko, jen la juĝisto.

Sendube!

Sed li estis ankaŭ la Reĝo, kaj ĉar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidi kiel , vidu la ilustraĵon sur paĝo 120) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaŭ la krono certe ne sidis konvene. "Kaj jen," pensis Alicio daŭrigante la klasifikon, "la ĵurintarejo , kaj jenaj dekdu kreitaĵoj—ŝi nepre devis uzi tiun vorton, ĉar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj—supozeble estas la ĵurintoj .

Ŝi du, tri fojojn ripetis la vortojn "ĵurintoj, ĵurintarejo," ĉar ŝi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj ŝiaj samaĝuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.

La dekdu ĵurintoj skribadis (ĉiuj senescepte) sur ardezaĵoj.

"Kion ili faras?

ŝi flustris al la Grifo, "ja antaŭ komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi. "Ili skribas ĉiu sian propran nomon," la Grifo mallaŭte respondis, "pro la timo ke antaŭ la finiĝo de l' proceso ili forgesos ĝin.

"La stultuloj!

Alicio komencis per laŭta indigna voĉo, sed tuj ĉesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la juĝejo," kaj la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas. Alicio povis certiĝi, same kvazaŭ ŝi rigardus la ardezojn de malantaŭ iliaj ŝultroj, ke ĉiuj ĵurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj eĉ ŝi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro.

"Kiam la proceso finiĝos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksaĵon! La grifelo de unu ĵurinto komencis grinci.

Tion kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, ĉirkaŭirinte la juĝejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaŭ li, ŝi tre baldaŭ sukcesis forŝteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte ŝi klopodis ke la ĵurinteto (ĝi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien ĝi malaperis. Li do, post longa ĉirkaŭserĉado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis tio , ĉar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon. "La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Reĝo.

Laŭ tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulaĵon, kaj legis laŭte:

La Kera Damo bakis tortojn En iu somertago!Lakeo ŝtelis tiujn tortojn Kaj kaŝis sub kratago!

"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Reĝo, direktante siajn rigardojn al la ĵurintoj.

"Ne, ne ankoraŭ," vigle intermetis la Kuniklo.

"Antaŭ tio estas multe da procedoj. "Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Reĝo.

La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj laŭte kriis:—"Unua atestanto!

La unua atestanto estis la Ĉapelisto.

Li venis en la ĉambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano. "Pardonu, via Reĝa Moŝto," li komencis, "ke mi kunportas ĉi tiujn teaĵojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraŭ finis la temanĝadon.

"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?

La Ĉapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la juĝejon kaj stariĝis kune, brako en brako.

"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris.

"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaŭ sammomente.

"Elskribu tion," diris la Reĝo al la ĵurintaro.

Laŭ tiu ordono, la ĵurintaro elskribis ĉiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj!

"Demetu vian ĉapelon," diris la Reĝo al la atestanto.

"Ĝi ne estas mia," kontraŭdiris la Ĉapelisto.

"Do, ŝtelita !

ekkriis la Reĝo, turnante sin al la ĵurintoj: ĉiuj notis ke la ĉapelo estas ŝtelita. "Mi tenas provizon da ili por vendi," la Ĉapelisto klarigis.

"Propran ĉapelon mi havas neniun. Mi estas ja Ĉapelisto. Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Ĉapeliston.

Sub ŝia rigardego tiu paliĝis kaj tremis. "Vi diru vian evidencon," diris la Reĝo.

"Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin. Tiu minaco ja ne kuraĝigis la atestanton.

Li senĉese ŝanĝis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuziĝo, li eĉ elmordis grandan pecon el la tetaso anstataŭ el la buterpano! En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton.

Kio povus esti la kaŭzo? Post ne longe ŝi konstatis ke ankoraŭ unu fojon ŝi komencas kreski . Unue ŝi preskaŭ decidiĝis stariĝi kaj eliri la juĝejon. Tamen post plua pripenso, ŝi opiniis ke estos pli bone resti kie ŝi nun sidas, ĝis manko da spaco devigos la eliron. "Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun troviĝis sidanta apud ŝi.

"Apenaŭ mi povas spiri. "Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile.

"Mi ja kreskas. "Vi ne rajtas kreski tie ĉi," diris la Gliro.

"Sensencaĵo," rediris Alicio pli kuraĝe.

"Ankaŭ vi kreskas. "Jes," respondis la Gliro.

"Sed mi kreskas laŭ normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' juĝejo. La Damo dume eĉ ne unu momenton ĉesis rigardegi la Ĉapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la juĝejon, ŝi diris al unu el la ĉambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Aŭdinte tiun ordonon la Ĉapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaŭ ŝuoj fortremiĝis de la piedoj. "Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Reĝo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, ĉu vi estas nerve afliktata, aŭ ne.

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," la Ĉapelisto tuj komencis per tremanta voĉo—"mi estas malriĉulo—kaj apenaŭ mi komencis mian temanĝon—t.e.

komencis antaŭ nur kelkaj tagoj—kaj pro la fakto ke la buterpano fariĝis tiel maldika—kaj ke la teo tvinklis tiel forte—" "Kio tio estas pri tvinklo ?

la Reĝo demandis. "Ĝi komenciĝis per la Te—" diris la Ĉapelisto.

"Kompreneble ' tvinklo ' komenciĝas per T" diris vigle la Reĝo.

"Ĉu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?—vi daŭrigu! —"Mi estas malriĉulo," la Ĉapelisto rekomencis "kaj preskaŭ ĉio pli malpli tvinklis post la teo, sed la Martleporo diris—"

"Mi ne diris," la Martleporo rapide intermetis.

"Vi diris —" insistis la Ĉapelisto.

"Mi tion neas," diris la Martleporo.

"Li neas 'tion'" diris la Reĝo, "do ellasu 'tion' el la evidenco.

"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris—" kaj la Ĉapelisto ĉirkaŭregardis por vidi ĉu ankaŭ li neos—sed la Gliro nenion neis, ĉar li profunde endormiĝis.

"Kaj poste," la Ĉapelisto daŭrigis, "mi tranĉis pli da buterpano—"

"Sed kion la Gliro diris?

demandis unu ĵurinto. "Tion mi ne povas memori," respondis la Ĉapelisto.

"Se vi ne memoros," minacis la Reĝo, "mi ekzekutigos vin.

La kompatinda Ĉapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj humile surgenuis.

Denove jam la trian fojon, li komencis:— "Mi—se plaĉas al via Reĝa Moŝto—estas tre malriĉa—"

"Konsente, tre malriĉa vi estas je la parolarto," diris la Reĝo, "ĝin vi certe ne posedas.

Ĉe tiu reĝa ŝerco, unu kobajo aplaŭdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj.

(Ĉar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la juĝejo grandan kanvassakon, kunligeblan ĉe la buŝo per ŝnuretoj. En tiun sakon oni ŝovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako. "Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio.

"Tre ofte mi legas en la ĵurnaloj ke ĉe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplaŭdis, sed la aplaŭdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la juĝejo.' Kaj ĝis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas. "Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Reĝo, "estas permesite al vi deiri.

"Mi ja ne povas," kontraŭdiris la Ĉapelisto, "deiri pli malsupren, ĉar jam mi staras sur la planko.

"Tamen vi povas decidi desidi tie," respondis la Reĝo.

Ĉe tio la alia kobajo aplaŭdis kaj—estis subpremita.

"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi.

"Mi preferus hejmeniĝi por daŭrigi la temanĝadon," diris la Ĉapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.

"Vi havas la forpermeson," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto tuj eliĝis la juĝejon, eĉ ne revestinte la ŝuojn.

—"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj.

Sed antaŭ ol la oficisto atingis la pordon, jam la Ĉapelisto tute malaperis. "Alvoku la duan atestanton," ordonis la Reĝo.

La dua atestanto estis la Dukina kuiristino.

Ŝi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaŭ la enveno; ĉar ŝi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komenciĝis forta kaj konstanta ternado. "Vi eldiru vian evidenc—" la Reĝo nur komencis.

"Rifuzas!

diris la kuiristino. La Reĝo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallaŭta voĉo diris:—

"Ĉi tiun atestanton via Reĝa Moŝto devas kros -ekzameni.

"Nu, se tio estas nepre necesa," la Reĝo diris rezignacie, "mi faros ĝin laŭ mia eblo.

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraŭ la kuiristino, ĝis liaj okuloj preskaŭ tute fermiĝis, li demandis per tre profunda voĉo:—"El kio oni faras tortojn?

"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.

"El melaso," korektis iu dorma voĉo malantaŭ ŝi.

"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo.

"Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la juĝejo! Subpremu lin! Pinĉu lin! Ŝiru al li la vangharojn! Dum kelkaj momentoj la tuta juĝantaro konfuziĝis, klopodadante eligi la Gliron.

Kiam fine ĉio retrankviliĝis, la kuiristino jam malaperis. "Ne grave estas," diris la Reĝo.

Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide daŭrigis, kaj aldonis per mallaŭta voĉo al la Damo: "Bonvolu, mia karulino, mem krosekzameni la venontan.

Pro tiu laboro la kapo al mi preskaŭ krevas. Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfuŝas la liston, kaj ŝi tre miris kian ŝajnon havos la venonta atestanto; "ĉar," ŝi diris al si, "oni ĝis nun ricevis tre malmulte da evidenco.

Imagu al vi ŝian surprizon kiam ŝi aŭdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla voĉeto ellegi la nomon "Alicio.


ĈAPITRO XI - Kiu forŝtelis la tortojn? CHAPTER XI - Who stole the pies?

ĈAPITRO XI  Kiu forŝtelis la tortojn? CHAPTER XI Who stole the cakes? Kiam ili alvenis, la Keraj Gereĝoj jam sidis sur sia trono, ĉirkaŭite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaŭ la tuta aro da ludkartoj. When they arrived, the Dear Kings were already sitting on their thrones, surrounded by a large crowd of little animals and birds, as well as the whole set of playing cards.

Jen antaŭ la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda ferĉeno, kaj gardis lin du soldatoj, ĉiuflanke po unu. Here before the throne stood the Footman; he had his hands tied with a large iron chain, and was guarded by two soldiers, one on each side.

Apud la Reĝo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu ĉi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulaĵon pergamenan. Next to the King stood the White Rabbit; in his right hand he had a trumpet, and in his left he carried a large scroll of parchment. En la mezo de la juĝejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. In the middle of the courthouse was a table, and on the table Alice saw a large dish full of cakes. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. They looked so attractive that just looking at them triggered the salivary glands. "Mi tre volas," pensis ŝi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn. "I really want," she thought, "that the trial should be over at once and the cakes distributed. Tamen, konkludinte el la mienoj de la ĉeestantoj ke tio  ne  okazos, ŝi—por pasigi la tempon—komencis ĉirkaŭrigardi. However, concluding from the looks of those present that this would not happen, she — to pass the time — began to look around.

Ĝis la nuna momento neniam en la tuta vivo ŝi ĉeestis juĝejon; tamen ŝi estis  iom  leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente ŝi konstatis ke ŝi povas facile identigi preskaŭ ĉion en la ĉambro. Up to the present moment she has never in her life attended a court; yet she had read a little about such things, and was very pleased to find that she could easily identify almost everything in the room.

"Jen," ŝi komencis, "sub la granda peruko, jen la juĝisto. "Here," she began, "under the big wig, here's the judge."

Sendube!

Sed li estis ankaŭ la Reĝo, kaj ĉar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidi  kiel , vidu la ilustraĵon sur paĝo 120) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaŭ la krono certe ne sidis konvene. But he was also the King, and as he wore the crown over the wig (if you want to see how, see the illustration on page 120) he had the appearance of being very uncomfortable; the crown certainly did not sit properly either. "Kaj jen," pensis Alicio daŭrigante la klasifikon, "la  ĵurintarejo , kaj jenaj dekdu kreitaĵoj—ŝi nepre devis uzi tiun vorton, ĉar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj—supozeble estas la  ĵurintoj . "And here," thought Alice, continuing the classification, "is the jury, and the following twelve creatures — she must have used that word, for some were animals, and some were birds — presumably the jurors."

Ŝi du, tri fojojn ripetis la vortojn "ĵurintoj, ĵurintarejo," ĉar ŝi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj ŝiaj samaĝuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon. She repeated the words "jurors, jury," two or three times, because she believed, and was entitled to believe, that very few little girls of her age had any idea of those words.

La dekdu ĵurintoj skribadis (ĉiuj senescepte) sur ardezaĵoj. The twelve jurors wrote (all without exception) on slates.

"Kion ili faras?

ŝi flustris al la Grifo, "ja antaŭ komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi. "Ili skribas ĉiu sian propran nomon," la Grifo mallaŭte respondis, "pro la timo ke antaŭ la finiĝo de l' proceso ili forgesos ĝin.

"La stultuloj! "The fools!

Alicio komencis per laŭta indigna voĉo, sed tuj ĉesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la juĝejo," kaj la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas. Alice began in a loud indignant voice, but at once ceased on account of the fact that the White Rabbit had commanded, "Silence in the court," and the King, putting on his spectacles, looked round to see who was speaking. Alicio povis certiĝi, same kvazaŭ ŝi rigardus la ardezojn de malantaŭ iliaj ŝultroj, ke ĉiuj ĵurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj eĉ ŝi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. Alice could be sure, as if she were looking at the slates behind their shoulders, that all the jurors were writing on the slates "Fools," and even she could see that one of them, not knowing himself in which letters to spell the word, should ask for the information. of his neighbor.

"Kiam la proceso finiĝos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksaĵon! "When the trial is over," thought Alice, "there will be a really striking mix on those slates!" La grifelo de unu ĵurinto komencis grinci. One juror's pencil began to squeak.

Tion  kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, ĉirkaŭirinte la juĝejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaŭ li, ŝi tre baldaŭ sukcesis forŝteli nerimarkite la grifelon. So, going round the court, and taking a convenient stand behind him, she very soon succeeded in stealing the pencil unnoticed. Tiel lerte ŝi klopodis ke la ĵurinteto (ĝi estas ja Bil Lacerto!) So cleverly did she try to get the juror (it's Bill Lizard!) tute ne povis kompreni kien ĝi malaperis. Li do, post longa ĉirkaŭserĉado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. So he, after a long search, finally tried to write as best he could with one finger. Sed ne multe utilis  tio , ĉar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon. But that didn't do much good, because the finger made no mark on the slate. "La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Reĝo. "Let the Herald read the blame," said the King suddenly.

Laŭ tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulaĵon, kaj legis laŭte: At this command, the White Rabbit blew the trumpet three times, and then unwrapped the parchment scroll, and read aloud:

La Kera Damo bakis tortojn En iu somertago!Lakeo ŝtelis tiujn tortojn Kaj kaŝis sub kratago! The Dear Lady baked cakes On a summer's day!

"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Reĝo, direktante siajn rigardojn al la ĵurintoj. "You must consider the verdict at once," commanded the King, directing his eyes to the jurors.

"Ne, ne ankoraŭ," vigle intermetis la Kuniklo.

"Antaŭ tio estas multe da procedoj. "There are a lot of procedures ahead of that. "Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Reĝo. "Call the first witness," said the King in a whisper.

La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj laŭte kriis:—"Unua atestanto! The White Rabbit at once blew the trumpet three times, and cried aloud: - "First witness!"

La unua atestanto estis la Ĉapelisto. The first witness was the Hatter.

Li venis en la ĉambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano. He came into the room through a side door, holding a teapot in one hand and a piece of butter bread in the other. "Pardonu, via Reĝa Moŝto," li komencis, "ke mi kunportas ĉi tiujn teaĵojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraŭ finis la temanĝadon. "I beg your pardon, your Majesty," he began, "for bringing these teas with me; when I received the call I had not yet finished eating."

"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis? "You must have finished," said the King, "when did you begin?"

La Ĉapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la juĝejon kaj stariĝis kune, brako en brako.

"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris. "On the fourteenth of March, I believe," he said tentatively.

"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaŭ sammomente. "Fifteenth," "Sixteenth," corrected the Marmot and the Dormouse, almost at the same time.

"Elskribu tion," diris la Reĝo al la ĵurintaro. "Write it down," said the King to the jury.

Laŭ tiu ordono, la ĵurintaro elskribis ĉiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj! According to that order, the jury wrote out all three dates on the slates; then calculated the sum, and came up with a solution in spesmils and spesdecs!

"Demetu vian ĉapelon," diris la Reĝo al la atestanto. "Take off your hat," said the King to the witness.

"Ĝi ne estas mia," kontraŭdiris la Ĉapelisto.

"Do,  ŝtelita !

ekkriis la Reĝo, turnante sin al la ĵurintoj: ĉiuj notis ke la ĉapelo estas ŝtelita. "Mi tenas provizon da ili por vendi," la Ĉapelisto klarigis. “I keep a supply of them to sell,” the Hatter explained.

"Propran ĉapelon mi havas neniun. Mi estas ja Ĉapelisto. Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Ĉapeliston.

Sub ŝia rigardego tiu paliĝis kaj tremis. Under her gaze he paled and trembled. "Vi diru vian evidencon," diris la Reĝo. "You tell your evidence," said the King.

"Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin. Tiu minaco ja ne kuraĝigis la atestanton. That threat did not encourage the witness.

Li senĉese ŝanĝis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. He constantly changed his posture, resting his body on one foot and on the other. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuziĝo, li eĉ elmordis grandan pecon el la tetaso anstataŭ el la buterpano! He looked at the Lady with a very anxious expression; and, to his confusion, he even bit out a large piece of teapot instead of butter-bread! En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. At that moment Alice had a very curious body sensation.

Kio povus esti la kaŭzo? Post ne longe ŝi konstatis ke ankoraŭ unu fojon ŝi komencas  kreski . Unue ŝi preskaŭ decidiĝis stariĝi kaj eliri la juĝejon. At first she almost decided to stand up and get out of court. Tamen post plua pripenso, ŝi opiniis ke estos pli bone resti kie ŝi nun sidas, ĝis manko da spaco devigos la eliron. However, after further consideration, she thought it would be better to stay where she was now sitting, until a lack of space forced the exit. "Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun troviĝis sidanta apud ŝi. "Please don't press me so hard," said the Dormouse, who was now sitting beside her.

"Apenaŭ mi povas spiri. "Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile.

"Mi ja kreskas. "Vi ne rajtas kreski tie ĉi," diris la Gliro.

"Sensencaĵo," rediris Alicio pli kuraĝe.

"Ankaŭ  vi  kreskas. "Jes," respondis la Gliro.

"Sed mi kreskas laŭ normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" "But I'm growing at a normal rate, and you're abnormal, ridiculous!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' juĝejo. La Damo dume eĉ ne unu momenton ĉesis rigardegi la Ĉapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la juĝejon, ŝi diris al unu el la ĉambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." The Lady, meanwhile, did not stop to look at the Hatter for a moment, and, at the moment when the Dormouse crossed the court, she said to one of the chamberlains, "Bring me the list of the singers in the last concert." Aŭdinte tiun ordonon la Ĉapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaŭ ŝuoj fortremiĝis de la piedoj. On hearing this command the Hatter trembled all over his body so hard that both shoes shook off his feet. "Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Reĝo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, ĉu vi estas nerve afliktata, aŭ ne. "Just say your evidence," repeated the King angrily; "if not, I will surely execute you, whether you are nervously afflicted, or not.

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," la Ĉapelisto tuj komencis per tremanta voĉo—"mi estas malriĉulo—kaj apenaŭ mi komencis mian temanĝon—t.e. "If it pleases your Majesty," the Hatter at once began in a trembling voice— "I am a poor man — and I have scarcely begun my dinner — that is.

komencis antaŭ nur kelkaj tagoj—kaj pro la fakto ke la buterpano fariĝis tiel maldika—kaj ke la teo tvinklis tiel forte—" began only a few days ago — and because the butter-bread had become so thin — and the tea twinkled so hard— " "Kio tio estas pri  tvinklo ? "What's that about a twinkle?"

la Reĝo demandis. "Ĝi komenciĝis per la Te—" diris la Ĉapelisto.

"Kompreneble ' tvinklo ' komenciĝas per T" diris vigle la Reĝo.

"Ĉu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?—vi daŭrigu! "Do you want to insult me for believing me to be ignorant?" —"Mi estas malriĉulo," la Ĉapelisto rekomencis "kaj preskaŭ ĉio pli malpli  tvinklis  post la teo, sed la Martleporo diris—"

"Mi  ne  diris," la Martleporo rapide intermetis.

"Vi  diris —" insistis la Ĉapelisto. "You said--" insisted the Hatter.

"Mi tion neas," diris la Martleporo. "I deny that," said the Marmot.

"Li neas 'tion'" diris la Reĝo, "do ellasu 'tion' el la evidenco. "He denies 'that,'" said the King, "so let 'that' out of the evidence."

"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris—" kaj la Ĉapelisto ĉirkaŭregardis por vidi ĉu ankaŭ li neos—sed la Gliro nenion neis, ĉar li profunde endormiĝis. "Well, if not the Marmot, surely the Dormouse said—" and the Hatter looked around to see if he would deny it too — but the Dormouse did not deny anything, for he was fast asleep.

"Kaj poste," la Ĉapelisto daŭrigis, "mi tranĉis pli da buterpano—"

"Sed kion la Gliro diris?

demandis unu ĵurinto. "Tion mi ne povas memori," respondis la Ĉapelisto.

"Se vi ne memoros," minacis la Reĝo, "mi ekzekutigos vin. "If you do not remember," threatened the King, "I will execute you.

La kompatinda Ĉapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj humile surgenuis. The poor Hatter dropped the teapot and butter-bread, and knelt humbly on it.

Denove jam la trian fojon, li komencis:— "Mi—se plaĉas al via Reĝa Moŝto—estas tre malriĉa—" "I — if it pleases your Majesty — am very poor—"

"Konsente, tre malriĉa vi estas je la parolarto," diris la Reĝo, "ĝin vi certe ne posedas. "All right, you're very poor at speech," said the King, "you certainly don't have it.

Ĉe tiu reĝa ŝerco, unu kobajo aplaŭdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. At this royal joke, one guinea pig applauded, and was immediately suppressed by the officials.

(Ĉar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. (Because ‘repressed’ is a bit of a difficult word, I want to explain the course of action. Oni havis en la juĝejo grandan kanvassakon, kunligeblan ĉe la buŝo per ŝnuretoj. There was a large canvas bag in the courtroom, which could be tied at the mouth with strings. En tiun sakon oni ŝovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako. The guinea pig was put in that bag, and then sat on the bag. "Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio.

"Tre ofte mi legas en la ĵurnaloj ke ĉe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplaŭdis, sed la aplaŭdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la juĝejo.' "Very often I read in the newspapers that at the end of a trial 'some people started clapping, but the applause was immediately suppressed by the court officials.' Kaj ĝis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas. And so far I have never been able to understand what exactly that means. "Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Reĝo, "estas permesite al vi deiri. "If there is nothing more you can say about the matter," said the King, "you are allowed to go down.

"Mi ja ne povas," kontraŭdiris la Ĉapelisto, "deiri pli malsupren, ĉar jam mi staras sur la planko.

"Tamen vi povas  decidi desidi  tie," respondis la Reĝo. "Yet you may decide to decide there," replied the King.

Ĉe tio la alia kobajo aplaŭdis kaj—estis subpremita.

"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi. "Well," thought Alice, "perhaps now that the guinea-pigs have been removed, we can make better progress.

"Mi preferus hejmeniĝi por daŭrigi la temanĝadon," diris la Ĉapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.

"Vi havas la forpermeson," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto tuj eliĝis la juĝejon, eĉ ne revestinte la ŝuojn. "You have the leave," said the King, and the Hatter went out of the court at once, without even putting on his shoes.

—"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj.

Sed antaŭ ol la oficisto atingis la pordon, jam la Ĉapelisto tute malaperis. "Alvoku la duan atestanton," ordonis la Reĝo.

La dua atestanto estis la Dukina kuiristino.

Ŝi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaŭ la enveno; ĉar ŝi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komenciĝis forta kaj konstanta ternado. She carried the pepper-pot in her hand, and Alice could easily guess who would come in, even before she came in; for she noticed that among the people standing by the door suddenly began a loud and constant sneeze. "Vi eldiru vian evidenc—" la Reĝo nur komencis. "Tell me your evidence—" the King only began.

"Rifuzas!

diris la kuiristino. La Reĝo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallaŭta voĉo diris:—

"Ĉi tiun atestanton via Reĝa Moŝto devas  kros -ekzameni. "Your Majesty must cross-examine this witness.

"Nu, se tio estas nepre necesa," la Reĝo diris rezignacie, "mi faros ĝin laŭ mia eblo. "Well, if that is absolutely necessary," the King said resignedly, "I will do it as best I can.

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraŭ la kuiristino, ĝis liaj okuloj preskaŭ tute fermiĝis, li demandis per tre profunda voĉo:—"El kio oni faras tortojn? So, folding his arms and frowning at the cook until his eyes were almost completely closed, he asked in a very deep voice: "What are cakes made of?"

"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.

"El melaso," korektis iu dorma voĉo malantaŭ ŝi. "From molasses," corrected a sleepy voice behind her.

"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo.

"Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la juĝejo! Subpremu lin! Suppress him! Pinĉu lin! Pinch him! Ŝiru al li la vangharojn! Tear his cheekbones! Dum kelkaj momentoj la tuta juĝantaro konfuziĝis, klopodadante eligi la Gliron. For a few moments the whole court was confused, trying to get the Dormouse out.

Kiam fine ĉio retrankviliĝis, la kuiristino jam malaperis. "Ne grave estas," diris la Reĝo.

Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide daŭrigis, kaj aldonis per mallaŭta voĉo al la Damo: "Bonvolu, mia karulino,  mem  krosekzameni la venontan. "Please, my dear, cross-examine the next one yourself.

Pro tiu laboro la kapo al mi preskaŭ krevas. Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfuŝas la liston, kaj ŝi tre miris kian ŝajnon havos la venonta atestanto; "ĉar," ŝi diris al si, "oni ĝis nun ricevis tre malmulte da evidenco. Alice watched the White Rabbit as he fumbled with the list, and she was greatly astonished at what the next witness would look like; "because," she said to herself, "so far very little evidence has been received.

Imagu al vi ŝian surprizon kiam ŝi aŭdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla voĉeto ellegi la nomon "Alicio. Imagine her surprise when she heard the rabbit in the loudest tone of her rabbit voice utter the name "Alice.