×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO X - La Omara Kvadrilo

ĈAPITRO X - La Omara Kvadrilo

ĈAPITRO X

La Omara Kvadrilo

La Falsa Kelonio profunde ekĝemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedaĵo trans la okuloj.

Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorĝemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn.

"Li kondutas same kvazaŭ li havas oston en la gorĝo," diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la voĉpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis:

"Eble vi ne loĝis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaŭ vi neniam estas prezentita al Omaro—(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis—' sed rapide haltigis sin kaj diris anstataŭe 'Mi neniam')—do vi eĉ ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo. "Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca ĝi estas? " "Nu," la Grifo respondis, "oni komence formiĝas en unu rangon laŭ la marbordo—" "En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis ĉiujn meduzojn—" —"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo. —"Oni du fojojn antaŭen iras—" —"ĉiu kun sia kundancanta omaro,"—ree interrompis la Grifo. —"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio—"du fojojn antaŭen iras, turniĝas kun la kunulo—" —"Ŝanĝas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo. —"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja ĵetas la—" —"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron. —"Kiel eble plej malproksimen en la maron—" —"Naĝsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraŭ pli ekscitite. —"Renversas sin en la maro—" dirante tion eĉ la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj. —"Denove ŝanĝas la kunulon—" Ĉi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke ŝajnis al Alicio ke ŝiaj oreloj krevas. —"Renaĝas al tero, kaj—jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallaŭtigis la voĉon, kaj ambaŭ bestoj kiuj ĵus freneze ĉirkaŭsaltis, ree sidiĝis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie.

"Ĝi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio. "Ĉu vi volus vidi iometon da ĝi? " demandis la Falsa Kelonio. "Ho, mi tre ŝatus ĝin," respondis Alicio. "Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon? " "Ho, vi kantu," diris la Grifo, "ĉar mi forgesis la vortojn. Ili do komencis danci ĉirkaŭ Alicio.

Ne malofte, pro tro apudaj paŝoj, ili piedpremis al ŝi la piedfingrojn. Ambaŭ markis la taktojn svingante la dekstran antaŭpiedaĵon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:—

"Ho, Limak', vi plirapidu! " la merlango plende ĝemas; "Ĉar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas! Kelonioj kaj omaroj je fervoro ĉiuj bolas,

Kaj atendas vin sur sablo!

Ĉu vi ankaŭ danci volas?

Vi konsentas, ĉu ne vere?

Vi konsentas partopreni?

Vi konsentas.

Ĉu ne vere? Ho, konsentu partopreni.

Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita!

Esti kun omar' kunulo for en maron forĵetita! "Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme, "Mi ne volas. " Al merlango do rifuzis li dankeme. Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni,

Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni.

Fiŝamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj; Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj!

Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo!

Do, ne timu!

Ĉar sur ambaŭ bordoj jen por vi patrujo.

Vi konsentas, ĉu ne vere?

Vi konsentas partopreni?

Vi konsentas, ĉu ne vere?

Ho, konsentu partopreni! " Kiam la dancado finiĝis, Alicio interne sentis ke ĝi estas teda kaj eĉ ne sendanĝera por ŝi; tamen ŝi diris ĝentile:—

"Mi tre dankas; mi tre interesiĝis vidante la dancadon; kaj speciale plaĉis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango. "Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis ilin? "Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en la frit—" "Pri Lafrito, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian aspekton ili havas? "Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn en la buŝoj; ankaŭ ili estas kovritaj per paneroj. " "Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro la marviŝo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vi ne eraras, kaj la kaŭzo ja estas—" En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante al la Grifo: "Vi diru al ŝi pri la kaŭzo kaj ĉion tion. "La kaŭzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun omaroj; do, oni ĵetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre longan falon; do, la vostoj fiksiĝis en la buŝoj, kaj oni ne povis malfiksi ilin; do—jen ĉio. "Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Ĝis hodiaŭ mi sciis tre malmulte pri merlangoj. " "Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi plaĉos," diris la Grifo. "Ĉu vi scias kial oni nomas tiun fiŝon merlango? " "Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do? " "Ĉar ĝia lango estas ĉiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj la maron ĝi prefere silabas per 'e' nur pro ĝia partianeco por la Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira voĉo ĝi kantis 'pli apude al Francujo. '" (En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon.

Por ekkompreni ĝin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj "blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon ŭhajting. Jen la teksta dialogo:—

"Ĉu vi scias kial oni nomas ĝin merlango? " diris la Grifo. "Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do? " "Ĝi poluras la bot-kaj ŝuojn," diris tre solene la Grifo. "Pol-ur-as la bot-kaj ŝu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kaŝitan signifon. "Per kio oni poluras viajn ŝuojn? " demandis la Grifo. Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaŭ ol respondi:

"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aŭ iu alia nigrigilo. "Tie ĉi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda voĉo, "oni poluras botojn per blankigilo. Do, vi nun komprenas. ") "Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn? " Alicio demandis scivole. "Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinaĵojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la danĝero esti malkomprenataj. Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn pie diri la veron—ni metas sub la piedoj algojn, efektive ĉion verdan, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiuj niaj gejunuloj estas instinkte verd-iremaj. " "Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraŭ pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantaŭen Sinjoro! oni ne bezonas vin. '" "La Merlangoj ja ĉiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojaĝi ien en la maro. "Ĉu vere ne? " Alicio demandis tre mirigite. "Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "ĉar dum la vojaĝo li eble bezonos reklami siajn komercaĵojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi senĝene al la demando: 'Ĉu vi havas afiŝon? ' nur montrante al ĝi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakaĵoj, jena fiŝo! '" Ĉar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fiŝa afiŝo, la Falsa Kelonio ofendiĝis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ili sian historion.

"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiaŭa mateno," diris Alicio naive, "ĉar ne utilus priparoli la antaŭajn tagojn, eĉ la hieraŭan, pro tio ke mi ne estis la sama persono. "Ĉion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio. "Ne, ne! la aventurojn antaŭ ĉio alia," diris malpacience la Grifo, "per klarigoj oni ja terure perdas la tempon. " Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo kiam ŝi ekvidis la Blankan Kuniklon.

En la komenco ŝi sentis sin tre timema, pro la fakto ke ambaŭ bestoj tre alproksimiĝis al ŝi—ĉe ĉiu flanko po unu—kaj tre larĝe malfermis la okulojn kaj buŝojn. Tamen dum la rakontado ŝi iom post iom fariĝis pli sinfida.

La aŭskultantoj restis tute trankvilaj ĝis ŝi rakontis pri la deklamo (antaŭ la Raŭpo) de la poemo "Patro Vilĉo. " Kiam ŝi diris al ili ke la vortoj elvenis el la buŝo tute malpravaj, la Falsa Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto. " "Apenaŭ povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo. "La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde pensis. Post kelkaj momentoj ĝi diris:—

"Mi do tre ŝatus aŭskulti, se la Fraŭlino volus nun deklami ian versaĵon. Vi ordonu ke ŝi komencu. " Li rigardis la Grifon kvazaŭ li kredas ke ĝi havas la rajton ordoni ŝin.

"Vi stariĝu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu 'la Dormemulo. '" "La kreitaĵoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min deklami la parkeraĵojn same kiel se mi estus en la lernejo. Tamen ŝi leviĝis kaj komencis la deklamon, sed ŝia kapo pleniĝis de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaŭ ŝi konsciis kion ŝi diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:—

Jen la voĉ' de l' Omar'! mi aŭdis la krion,

"Vi min bakis tro brune, vi iru Azion! La hararon netigas en ĉiu okazo

La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo. Kiam seka la sablo, li kvazaŭ monarĥo

Malestime parolas eĉ pri la ŝarko.

Kiam tajdo kun ŝarkoj amase enfluas

Malfiera la voĉo per kiu li bruas.

"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn mi lernis en la infaneco," diris la Grifo. "Tiujn vortojn mi neniam aŭdis ĝis la nuna momento," diris la Falsa Kelonio, "ĝi ja estas nur sensencaĵo. Alicio diris nenion.

Fininte la verson, ŝi sidiĝis, metis la manojn al la kapo, kaj ekmiris ĉu iam ŝia vivo refariĝos ordinara.

"Mi tre volus scii la klarigon de ĉio tio," diris la Falsa Kelonio. "Ŝi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan verson. " "Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus netigi ĝin per la nazo. Alicio havis nenion por diri; ŝi nur rigardis ilin senhelpe.

"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "ĝi komenciĝas per la vortoj 'Lian domon pasante—'" Alicio ne kuraĝis malobei, kvankam ŝi estis certa ke ĉio nepre elvenos malprave.

Per tremanta voĉo ŝi eldiris:—

Lian domon pasante, per unu okulo

Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo. La pantero englutis ja ĉion gluteblan,

Al la gufo lasante nenion manĝeblan.

La festeno finiĝis: al la guf' li permesis La kuleron enpoŝi; li mem ne forgesis

La tranĉilon enpaki virinan en mufon

Kaj per tio li ankaŭ distranĉis la—!

En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis ŝin:—

"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versaĉojn, ne dume klarigante ilin? Ĝi estas ja la plej konfuziga lingvaĵo kiun iam en la vivo mi aŭskultis. " "Jes," konsente diris la Grifo, "ankaŭ mi opinias ke estos bone ne plu daŭrigi tiun deklamaĵon. " Ankaŭ Alicio tre ĝoje konsentis. "Ĉu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco? " proponis la Grifo "aŭ ĉu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu al vi? " "Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos. " Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite: "H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi kantu por ŝi 'Kelonia Supo. '" La Falsa Kelonio ekĝemis profunde, kaj kantis per voĉo iafoje plorsufokita:

Supo alloga de verda kolor' Preta je la sepa hor'! De la vespero la ĉefa glor'! Supo vespera, bela vi Sup'! Supo vespera, bela vi Sup'! Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera

Bela, ho bela vi Sup'! Ho, bela Supo!

pli bona ol truf', Ol supo el bovida huf'! Ĉion fordonus mi por suf—

—iĉe da vi, ho bela vi Sup'! —iĉe da vi, ho, bela vi Sup'! Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!

Bela, ho bela vi Sup'! —VI SUP'! "Denove la ĥoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio nur komencis rekanti ĝin, de iu malproksima loko aŭdiĝis laŭta ekkrio:—

"La proceso komenciĝas! "Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte ŝin per la mano, ĝi rapidis for, ne atendante la finon de la ĥoro. "Pri—kio—oni—pro—cesas? " Alicio dum la kurado demandis spiregante; sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin—pli kaj pli mallaŭte—la voĉo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj tonoj la rekantaĵon:

Su-upo ve-espera!

Supo ve-espera!

Bela, ho bela vi Sup'!


ĈAPITRO X - La Omara Kvadrilo CHAPTER X - The Lobster Quadrille

ĈAPITRO X

La Omara Kvadrilo The Lobster Quadrille

La Falsa Kelonio profunde ekĝemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedaĵo trans la okuloj. The False Turtle sighed deeply, and pulled the back of one foot over his eyes.

Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorĝemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn. He stared at Alice and tried hard to speak, but his sobs for a few minutes prevented him from speaking.

"Li kondutas same kvazaŭ li havas oston en la gorĝo," diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. "He behaves as if he has a bone in his throat," said the Griffin, and at once tried (with strong shocks and slaps on the back) to get the bone out. Fine la Falsa Kelonio regajnis la voĉpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis: At last the False Turtle regained his voice, and with tears sliding down his cheeks began:

"Eble vi ne loĝis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaŭ vi neniam estas prezentita al Omaro—(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis—' sed rapide haltigis sin kaj diris anstataŭe 'Mi neniam')—do vi eĉ ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo. "You may not have lived under the sea for a long time (Alice interjected 'I never') you may never be introduced to Lobster either— (Alice began to say 'I tasted once—' but quickly stopped and said instead 'I never') - so you can't even imagine what a delightful thing the Lobster Quadrille is. "Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca ĝi estas? " "Nu," la Grifo respondis, "oni komence formiĝas en unu rangon laŭ la marbordo—" "Well," replied the Griffin, "one first forms in a row along the coast—" "En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. "In two ranks," interrupted the False Turtle, "of seals, turtles, & c Poste, kiam oni formovis ĉiujn meduzojn—" Then, when all the jellyfish had been removed— " —"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo. "Which is usually time-consuming," interposed the Griffin. —"Oni du fojojn antaŭen iras—" - "You go forward twice—" —"ĉiu kun sia kundancanta omaro,"—ree interrompis la Grifo. "Everyone with their dancing lobster," interrupted the Griffin again. —"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio—"du fojojn antaŭen iras, turniĝas kun la kunulo—" —"Ŝanĝas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo. "Change the companion and go back in turn," said the Griffin. —"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja ĵetas la—" —"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron. "The lobsters," cried the Griffin excitedly, and leaped into the air. —"Kiel eble plej malproksimen en la maron—" —"Naĝsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraŭ pli ekscitite. "Swim after them," cried the Griffin, even more excitedly. —"Renversas sin en la maro—" dirante tion eĉ la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj. "Upside down in the sea—" saying this, even the False Turtle jumped furiously on tiptoe. —"Denove ŝanĝas la kunulon—" Ĉi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke ŝajnis al Alicio ke ŝiaj oreloj krevas. —"Renaĝas al tero, kaj—jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. "Reborn to earth, and — that is the end of the first movement," said the False Turtle. En tiu momento li subite mallaŭtigis la voĉon, kaj ambaŭ bestoj kiuj ĵus freneze ĉirkaŭsaltis, ree sidiĝis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie. At that moment he suddenly lowered his voice, and the two beasts, who had just jumped about madly, sat down again, and looked at Alice calmly and very melancholy.

"Ĝi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio. “It would definitely be a very fun dance to watch,” Alice said. "Ĉu vi volus vidi iometon da ĝi? "Would you like to see a little bit of it?" " demandis la Falsa Kelonio. "Ho, mi tre ŝatus ĝin," respondis Alicio. "Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. "So let's dance the first part together," said the False Turtle to the Griffin, "we can imagine the lobsters. Kiu el ni kantos la muzikon? " Which of us will sing the music? " "Ho, vi kantu," diris la Grifo, "ĉar mi forgesis la vortojn. Ili do komencis danci ĉirkaŭ Alicio.

Ne malofte, pro tro apudaj paŝoj, ili piedpremis al ŝi la piedfingrojn. Not infrequently, because of too close steps, they trampled on her toes. Ambaŭ markis la taktojn svingante la dekstran antaŭpiedaĵon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:— Both marked the beats by swinging the right forefoot; and very slowly, very sadly, the False Turtle sang:

"Ho, Limak', vi plirapidu! "Oh, Limak, hurry up!" " la merlango plende ĝemas; the whiting sighs plaintively; "Ĉar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas! “Because a seal after us follows, and the tail presses on me! Kelonioj kaj omaroj je fervoro ĉiuj bolas, Turtles and lobsters are all boiling with fervor,

Kaj atendas vin sur sablo! And waiting for you on sand!

Ĉu vi ankaŭ danci volas? Do you want to dance too?

Vi konsentas, ĉu ne vere? You agree, don't you?

Vi konsentas partopreni? Do you agree to participate?

Vi konsentas. You agree.

Ĉu ne vere? Isn't it true? Ho, konsentu partopreni. Oh, agree to participate.

Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita! Oh, imagine the delight of being lifted up!

Esti kun omar' kunulo for en maron forĵetita! To be with a lobster companion thrown into the sea! "Ne! Tro longen!" Too long! " diris la limak', skuante sin timeme, said the snail, shaking timidly. "Mi ne volas. " Al merlango do rifuzis li dankeme. So he gratefully refused a whiting. Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni, He didn't want to agree, he couldn't take part,

Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni.

Fiŝamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj; A fisherman told him, "Distances don't matter much; Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj! On the other side is another country and the French!

Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo! The farther from England, the closer to France!

Do, ne timu! So, don't be afraid!

Ĉar sur ambaŭ bordoj jen por vi patrujo. Because on both shores this is a homeland for you.

Vi konsentas, ĉu ne vere? You agree, don't you?

Vi konsentas partopreni? Do you agree to participate?

Vi konsentas, ĉu ne vere? You agree, don't you?

Ho, konsentu partopreni! " Oh, agree to participate! " Kiam la dancado finiĝis, Alicio interne sentis ke ĝi estas teda kaj eĉ ne sendanĝera por ŝi; tamen ŝi diris ĝentile:— When the dancing was over, Alice inside felt that it was tedious and not even safe for her; yet she said politely:

"Mi tre dankas; mi tre interesiĝis vidante la dancadon; kaj speciale plaĉis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango. "Thank you very much; I was very interested in seeing the dancing; and I especially liked that curious song about the whiting. "Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis ilin? "Oh, about the whiting," said the False Turtle, "of course you saw them?" "Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en la frit—" "Yes," replied Alice, "I have seen them in the frit very often—" "Pri Lafrito, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian aspekton ili havas? "As for Lafrito, I don't know where that town sits," said the False Turtle, "but if you've seen them very often, you know, of course, what they look like." "Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "I think so," said Alice, considering. "Ili havas la vostojn en la buŝoj; ankaŭ ili estas kovritaj per paneroj. " "They have tails in their mouths; they're covered in crumbs, too." "Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro la marviŝo teni panerojn sur la korpo. "You're wrong about the crumbs," said the False Turtle, "they can't hold crumbs on their bodies because of the seaweed." Sed pri la vostoj vi ne eraras, kaj la kaŭzo ja estas—" But you're not wrong about the tails, and the cause is— " En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante al la Grifo: "Vi diru al ŝi pri la kaŭzo kaj ĉion tion. At that moment the False Turtle yawned and closed his eyes, saying to the Griffin, "Tell her the cause and all that. "La kaŭzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun omaroj; do, oni ĵetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre longan falon; do, la vostoj fiksiĝis en la buŝoj, kaj oni ne povis malfiksi ilin; do—jen ĉio. "The reason is," said the Griffin, "that they persisted in going dancing with lobsters; so they were thrown far into the sea; so they had a very long fall; so the tails stuck in their mouths, and they could not be loosened." them, so — that's all. "Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. "Thank you," said Alice, "that's very interesting to me." Ĝis hodiaŭ mi sciis tre malmulte pri merlangoj. " To this day I knew very little about whiting. " "Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi plaĉos," diris la Grifo. "I can tell you more than that, if you like," said the Griffin. "Ĉu vi scias kial oni nomas tiun fiŝon merlango? " "Do you know why that fish is called whiting?" "Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "I never thought about that question," Alice said. "Kial do? " "Why then?" "Ĉar ĝia lango estas ĉiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj la maron ĝi prefere silabas per 'e' nur pro ĝia partianeco por la Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira voĉo ĝi kantis 'pli apude al Francujo. "Because its tongue is always in the sea," explained the Griffin, "and the sea it is rather syllable by 'e' only because of its partisanship for the French; you have probably noticed with what a longing voice it sang 'closer to France." '" (En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. (In the English text he explained the name quite differently.

Por ekkompreni ĝin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj "blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon ŭhajting. To understand it, one must identify in the thoughts the words "whiting" and "whitener" which in English have the same sound whaling. Jen la teksta dialogo:— Here is the text dialog: -

"Ĉu vi scias kial oni nomas ĝin merlango? "Do you know why it's called whiting? " diris la Grifo. said the Griffin. "Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "I never thought about that question," Alice said. "Kial do? " "Ĝi poluras la bot-kaj ŝuojn," diris tre solene la Grifo. "It polishes the boots and shoes," said the Griffin very solemnly. "Pol-ur-as la bot-kaj ŝu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kaŝitan signifon. "Pol-ur-as the boots and shoes," Alice repeated very slowly, breaking up the words in order to bring out the necessarily hidden meaning. "Per kio oni poluras viajn ŝuojn? "How do you polish your shoes?" " demandis la Grifo. Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaŭ ol respondi: Alice looked at them and considered a little before answering:

"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aŭ iu alia nigrigilo. “I think they are treated with wax or some other blackener. "Tie ĉi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda voĉo, "oni poluras botojn per blankigilo. "Here, under the sea," said the Griffin in a very deep voice, "boots are polished with bleach. Do, vi nun komprenas. ") "Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn? "And what are your pedestrians made of?" " Alicio demandis scivole. "Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinaĵojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la danĝero esti malkomprenataj. "Oh, about the pedestrians," replied the Griffin, "first I advise you not to use such long combinations, which only the most skilful sailors can use without the danger of being misunderstood." Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn pie diri la veron—ni metas sub la piedoj algojn, efektive ĉion verdan, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiuj niaj gejunuloj estas instinkte verd-iremaj. " Secondly, to answer the question, here are the tools we use to get the submarines to tell the truth piously — we put seaweed under our feet, actually all green, because, unfortunately, not all of our young people are instinctively green-headed. " "Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraŭ pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantaŭen Sinjoro! "If I were the whiting," said Alice, still pondering the song, "I would say to the seal, 'Back, sir! oni ne bezonas vin. '" you are not needed. '" "La Merlangoj ja ĉiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojaĝi ien en la maro. "The Whiting do always want to have a seal with them," said the False Turtle, "and without a seal no sensible whiting would want to travel anywhere in the sea." "Ĉu vere ne? " Alicio demandis tre mirigite. Alice asked in astonishment. "Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "ĉar dum la vojaĝo li eble bezonos reklami siajn komercaĵojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi senĝene al la demando: 'Ĉu vi havas afiŝon? "Of course not," replied the False Turtle, "for during the voyage he may need to advertise his merchandise in the ports visited, and carrying a seal he will be able to answer without hesitation the question, 'Do you have a poster?' ' nur montrante al ĝi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakaĵoj, jena fiŝo! '" ‘just pointing to it and saying‘ Here, sitting on the packs, this fish! '" Ĉar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fiŝa afiŝo, la Falsa Kelonio ofendiĝis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ili sian historion. As Alice did not immediately understand his explanation of the fish poster, the False Turtle was offended and the Griffin took advantage of the silence to propose that now Alice tell them her story.

"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiaŭa mateno," diris Alicio naive, "ĉar ne utilus priparoli la antaŭajn tagojn, eĉ la hieraŭan, pro tio ke mi ne estis la sama persono. “I could only recount my adventures starting with this morning,” said Alice naively, “for it would be useless to talk about the days before, even yesterday, since I was not the same person. "Ĉion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio. "Ne, ne! la aventurojn antaŭ ĉio alia," diris malpacience la Grifo, "per klarigoj oni ja terure perdas la tempon. " the adventures above all else, "said the Griffin impatiently," are terribly a waste of time with explanations. " Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo kiam ŝi ekvidis la Blankan Kuniklon.

En la komenco ŝi sentis sin tre timema, pro la fakto ke ambaŭ bestoj tre alproksimiĝis al ŝi—ĉe ĉiu flanko po unu—kaj tre larĝe malfermis la okulojn kaj buŝojn. At first she felt very frightened by the fact that both animals came very close to her — one on each side — and opened their eyes and mouths very wide. Tamen dum la rakontado ŝi iom post iom fariĝis pli sinfida. However, during the narration she gradually became more confident.

La aŭskultantoj restis tute trankvilaj ĝis ŝi rakontis pri la deklamo (antaŭ la Raŭpo) de la poemo "Patro Vilĉo. The listeners remained completely silent until she told of the recitation (before the Caterpillar) of the poem "Father Bill. " Kiam ŝi diris al ili ke la vortoj elvenis el la buŝo tute malpravaj, la Falsa Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto. " “When she told them that the words came out of her mouth completely wrong, the False Turtle took a deep breath and said‘ This is a very curious fact. " "Apenaŭ povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo. "La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde pensis. Post kelkaj momentoj ĝi diris:—

"Mi do tre ŝatus aŭskulti, se la Fraŭlino volus nun deklami ian versaĵon. "So I would very much like to hear if the Miss would like to recite any verse now. Vi ordonu ke ŝi komencu. " Li rigardis la Grifon kvazaŭ li kredas ke ĝi havas la rajton ordoni ŝin. He looked at the Griffin as if he believed it had the right to command her.

"Vi stariĝu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu 'la Dormemulo. "Stand up," said the Griffin to Alice, "and recite the Sleeper." '" "La kreitaĵoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min deklami la parkeraĵojn same kiel se mi estus en la lernejo. "The creatures command me terribly," thought Alice, "and make me recite the memorabilia as if I were at school." Tamen ŝi leviĝis kaj komencis la deklamon, sed ŝia kapo pleniĝis de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaŭ ŝi konsciis kion ŝi diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:— However she got up and began the recitation, but her head was filled with the Lobster Quadrille to such a degree that she was scarcely aware of what she was saying, and the words came very, very curiously:

Jen la voĉ' de l' Omar'! mi aŭdis la krion,

"Vi min bakis tro brune, vi iru Azion! "You baked me too brown, you go to Asia! La hararon netigas en ĉiu okazo

La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo. The duck with his eyes, but he with his nose. Kiam seka la sablo, li kvazaŭ monarĥo When the sand is dry, he is like a monarch

Malestime parolas eĉ pri la ŝarko. Contemptuously speaks even of the shark.

Kiam tajdo kun ŝarkoj amase enfluas When a tide with sharks flows en masse

Malfiera la voĉo per kiu li bruas. Proud is the voice with which he makes a noise.

"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn mi lernis en la infaneco," diris la Grifo. "Those are certainly not the words I learned in childhood," said the Griffin. "Tiujn vortojn mi neniam aŭdis ĝis la nuna momento," diris la Falsa Kelonio, "ĝi ja estas nur sensencaĵo. Alicio diris nenion.

Fininte la verson, ŝi sidiĝis, metis la manojn al la kapo, kaj ekmiris ĉu iam ŝia vivo refariĝos ordinara. When she had finished the verse, she sat down, put her hands to her head, and wondered if her life would ever be ordinary again.

"Mi tre volus scii la klarigon de ĉio tio," diris la Falsa Kelonio. "Ŝi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan verson. " "Say the second verse." "Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus netigi ĝin per la nazo. "But as for his hair," persisted the False Turtle, "he really couldn't clean it with his nose. Alicio havis nenion por diri; ŝi nur rigardis ilin senhelpe. Alice had nothing to say; she just stared at them helplessly.

"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "ĝi komenciĝas per la vortoj 'Lian domon pasante—'" Alicio ne kuraĝis malobei, kvankam ŝi estis certa ke ĉio nepre elvenos malprave. Alice did not dare to disobey, though she was sure that everything would surely come out wrong.

Per tremanta voĉo ŝi eldiris:—

Lian domon pasante, per unu okulo Passing his house, with one eye

Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo. I saw a panther with an owl for a companion. La pantero englutis ja ĉion gluteblan, The panther swallowed everything that could be swallowed,

Al la gufo lasante nenion manĝeblan. To the owl leaving nothing to eat.

La festeno finiĝis: al la guf' li permesis The feast was over: he allowed the owl La kuleron enpoŝi; li mem ne forgesis Pocket the spoon; he himself did not forget

La tranĉilon enpaki virinan en mufon Wrap the knife in a female socket

Kaj per tio li ankaŭ distranĉis la—!

En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis ŝin:—

"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versaĉojn, ne dume klarigante ilin? "What good is it," he said, "for you to utter such verses without explaining them in the meantime?" Ĝi estas ja la plej konfuziga lingvaĵo kiun iam en la vivo mi aŭskultis. " "Jes," konsente diris la Grifo, "ankaŭ mi opinias ke estos bone ne plu daŭrigi tiun deklamaĵon. "Yes," agreed the Griffin, "I think it would be well, too, not to continue that recitation." " Ankaŭ Alicio tre ĝoje konsentis. "Ĉu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco? " proponis la Grifo "aŭ ĉu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu al vi? " "suggested the Griffin" or might you prefer the False Turtle to sing to you? " "Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos. "Oh, I'd certainly prefer the song if the False Turtle pleased me. " Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite: "H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. There is no point in discussing tastes. Do, se agrable al vi, karulo, vi kantu por ŝi 'Kelonia Supo. '" So, if you like, darling, sing for her 'Kelonia Soup. '" La Falsa Kelonio ekĝemis profunde, kaj kantis per voĉo iafoje plorsufokita: The False Turtle sighed deeply, and sang in a voice sometimes choked with tears:

Supo alloga de verda kolor' Attractive green soup Preta je la sepa hor'! Ready at seven o'clock! De la vespero la ĉefa glor'! From the evening the main glory! Supo vespera, bela vi Sup'! Evening soup, beautiful you Soup! Supo vespera, bela vi Sup'! Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera

Bela, ho bela vi Sup'! Ho, bela Supo!

pli bona ol truf', Ol supo el bovida huf'! What did the calf know? Ĉion fordonus mi por suf— I would give everything for enough—

—iĉe da vi, ho bela vi Sup'! "Of thee, O beautiful Soup!" —iĉe da vi, ho, bela vi Sup'! Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!

Bela, ho bela vi Sup'! —VI SUP'! "Denove la ĥoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio nur komencis rekanti ĝin, de iu malproksima loko aŭdiĝis laŭta ekkrio:— But when the False Turtle began to sing it again, a loud cry was heard from some distant place:

"La proceso komenciĝas! “The process is beginning! "Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte ŝin per la mano, ĝi rapidis for, ne atendante la finon de la ĥoro. "Pri—kio—oni—pro—cesas? "What — is — being — stopped? " Alicio dum la kurado demandis spiregante; sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin—pli kaj pli mallaŭte—la voĉo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj tonoj la rekantaĵon: Meanwhile they were followed — more and more softly — by the voice of the False Turtle, which ended the chant in very melancholy tones:

Su-upo ve-espera!

Supo ve-espera!

Bela, ho bela vi Sup'!