×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO VIII - Kroketludo ĉe la Kera Damo

ĈAPITRO VIII - Kroketludo ĉe la Kera Damo

ĈAPITRO VIII Kroketludo ĉe la Kera Damo Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur ĝi blankaj rozoj, sed jen tri ĝardenistoj okupis sin pentrante ilin ruĝaj.

Ĉar tio ŝajnis al Alicio tre stranga ago, ŝi alproksimigis sin por observi ilin. Ĵus alvenante, ŝi aŭdis unu el ili diranta: "Kvin, vi gardu vin, vi jam ne ŝprucu sur min la kolorilon. "Mi ne povis ne," diris Kvin malafable.

"Sep ŝancelis al mi la kubuton." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen ĝuste vi, Kvin; ĉiam vi kulpigas la kunulojn. " Vi , Sep, vi ne kuraĝu paroli!

rediris Kvin. "Nur hieraŭ mi aŭdis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita. "Pro kia kulpo do?

demandis la unue parolinta. "Tio ne estas via afero, Du," diris Sep.

"Ĝi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li: la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstataŭ bulboj.

Sep pasie deĵetis sian broson, kaj komencis.

"Nu, el ĉiuj maljustaj aferoj—" Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude observante ilin.

Li rapide subigis lian koleron, la aliaj ĉirkaŭrigardis serĉante la kaŭzon de lia ekhalto, kaj ĉiuj humile salutis ŝin. "Ĉu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi kolorigas tiujn rozojn?

Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per tre mallaŭta voĉo komencis: "Nu, Fraŭlino, la fakto estas ke jena arbo devis esti ruĝroza, kaj ni erare plantis blankrozan.

Se la Damo eltrovus tion, ŝi ja ekzekutigus nin ĉiujn. Sekve, ni nun klopodas laŭeble por ke, antaŭ ol ŝi alvenos,—" En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizaĝo konstante rigardadis trans la ĝardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!

La tri ĝardenistoj tuj ĵetis sin teren kaj kuŝis sur la ventroj.

Alicio ekaŭdis la sonojn de multaj piedpaŝoj, kaj alrigardis. Ŝi sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon. Unue marŝis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis platajn rektangulajn korpformojn—same kiel la tri ĝardenistoj—kun la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj.

Sekvis dek korteganoj; tiuj ĉi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marŝis duope, kiel ankaŭ la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la reĝaj infanoj; ili marŝis mano en mano kaj ĝoje saltadis. Post ili sekvis la gastoj; la plimulto el ili estis gereĝoj, kaj inter ili Alicio rimarkis la Blankan Kuniklon. Ĝi parolas rapide kaj eksciteme, kaj ridetas ĉe ĉiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marŝis la Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la reĝan kronon; kaj en la fino de ĉi tiu majesta procesio jen la REĜO kaj DAMO KERAJ! Alicio iom dubis ĉu ŝi ni devas—same kiel la tri ĝardenistoj—kuŝi horizontale sur la ventro.

Sed ŝi ne povis memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis ŝi, "por kio utilus la procesioj, se la ĉeestantoj devus kuŝi sur la ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin? Do, ŝi staris serene, kaj atendis.

Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, ĉiuj haltis kaj rigardis ŝin.

La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu ŝi estas?

La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis.

"Vi idioto!

diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste ŝi turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano? "Mia nomo estas Alicio, se plaĉas al via Dama Moŝtino," ŝi respondis tre ĝentile, sed ŝi aldiris al si aparte: "Ili ja estas nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn.

"Kaj kiuj jenaj estas?

diris la Damo, montrante al la tri ĝardenistoj, kiuj kuŝas ĉirkaŭ la rozarbo. Ĉar ili kuŝis sur la ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro, pro tio la Damo ne povis diveni ĉu ili estas ĝardenistoj, soldatoj, korteganoj, aŭ eĉ tri el siaj propraj infanoj. "Kiel ajn mi povas sciigi tion?

diris Alicio, "ĝi tute ne estas mia afero. (Sed malgraŭ la ekstera kuraĝo, ŝi interne iom tremis.

La vizaĝo de l' Damo purpuriĝis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion dum unu momento, same kiel rigardegas la sovaĝaj bestoj, ŝi kriegis: "Oni senkapigu ŝin, oni sen—"

" Oni sen -sencaĵon parolas!

diris Alicio tre laŭte kaj tre firme; kaj la Damo silentiĝis! La Reĝo metis la manon sur ŝian brakon, dirante per tre malkuraĝa voĉo.

"Konsideru, karulino, ke ŝi estas nur infanino. La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li turnu ilin supren.

La Lakeo zorge aliflankigis ilin laŭ la ordono, levante ilin per la piedo. "Levu vin," diris la Damo per laŭta, sibla voĉo.

La tri ĝardenistoj tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Reĝon, la Damon, la reĝajn infanojn, k.c. "Ĉesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturniĝon!

Ekvidante la rozarbon, ŝi daŭrigis: "Kion ajn vi tie ĉi faris? "Se plaĉas al via Dama Moŝtino," diris Du per tre humila voĉo, starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj—"

"Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!

La procesio marŝis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por ekzekuti la malfeliĉajn ĝardenistojn.

Tiuj ĉi kuris al Alicio por ke ŝi protektu ilin. "Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj ŝi tuj kaŝmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude.

La tri soldatoj, ĉirkaŭvagadinte kelkajn minutojn por serĉi ilin, fine marŝis for por rekuniĝi kun la ceteraj. "Ĉu iliaj kapoj estas jam for de la ŝultroj?

ekkriis la Damo, revidante ilin. "Iliaj kapoj jam estas for " laŭte kriis la soldatoj "se plaĉas al via Dama Moŝtino.

"Bone," diris la Damo.—"Ĉu vi povas kroketludi?

La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, ĉar por ŝi la Damo evidente intencis la lastan demandon.

"Jes," kriis Alicio avide.

"Venu do," respondis la Damo.

Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege ŝi volis scii kio estas okazonta.

"Estas... estas tre bela tago," diris ĉe ŝia flanko iu malforta voĉo.

Turnante la kapon, ŝi vidis ke la Blanka Kuniklo marŝas duope kun ŝi kaj time rigardas en ŝian vizaĝon.

"Tre bela," konsentis Alicio.

"Kie la Dukino? "Ŝ!

Ŝ!" la Kuniklo tuj flustris en ŝian orelon, kaj ĵetis zorgoplenan rigardon trans sia ŝultro. Tiam, levinte sin sur la piedpintoj, li metis la buŝon al ŝia orelo kaj diris en ĝin: "Oni mortkondamnis ŝin. "Pro kio?

Alicio demandis. "Ĉu vi diris 'Domaĝe'?

diris la Kuniklo. "Ne, certe ne!

respondis Alicio.

"Laŭ mi tute ne estas domaĝe. Mi diris 'Pro kio. "Ŝi ja survangis la Damon—" la Kuniklo komencis.

Alicio preskaŭ sufokis sin, penante ne tro laŭte ridegi.

"Ŝ—!

la Kuniklo murmuris denove "la Damo aŭdos vin. Ŝi ja alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris—" "Ĉeiĝu la ludlokojn," ektondris la Damo.

Oni tuj komencis ĉirkaŭkuri en ĉiu direkto, kaj pro la klopodoj ĉeiĝi, faligis sin reciproke.

Tamen en la fino (post kelke da minutoj) ĉiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komenciĝis. Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon. Ĉie sur la grundo alterniĝis paralelaj ondlinioj; anstataŭ lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataŭ la ordinara lignomartelaĵo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni anstataŭis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove sur la manoj kaj piedoj egale. Por Alicio la ĉefa malfacilo estis la malfacilo elregi la fenikopteron.

Prosperis al ŝi komforte formeti la korpon sub sia brako kun la kruroj pendantaj post ŝi. Sed plej ofte kiam ŝi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per ĝia kapo la erinacon, ĝi persistis ĉirkaŭtordi sin kaj rigardi en ŝian vizaĝon kun ridinde konfuzita mieno. Ĉe ĉiu revido de tiu konfuzita birdvizaĝo ŝi ne povis ne ekridegi; ankaŭ, kiam ŝi sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen la erinaco, malvolvinte sin dum ŝi penis mastrumi la birdon, jam rampas for. Krom ĉio ĉi, en la direkto kien ŝi volas frapsendi la erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la arkoj ofte rektigis sin kaj marŝis for por alparoli aliajn arkojn. Alicio baldaŭ konvinkiĝis ke la kroketludo, kiel oni ludas ĝin ĉe la Kera Damo, estas tre malfacila. La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis ĉiuj samtempe.

Oni ĉiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, kaj eĉ batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute furioziĝis, ĉirkaŭ marŝegante kaj kriegante ĉiuminute, "Oni senkapigu lin, oni senkapigu ŝin! Tio estis por Alicio tre maltrankviliga.

Estas vero, ke ĝis nun ŝi ne havis disputon kun la Damo, sed ŝi tre bone sciis ke tio facile povas okazi, "kaj se mi ofendos ŝin," pensis ŝi, "kio okazos al mi? Tie ĉi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke eĉ unu individuo restas vivanta. "Ŝi ĉirkaŭrigardis, serĉante rimedojn por forkuri," kaj dubante ĉu ŝi povos retiri sin nerimarkite.

Dum tiu ĉirkaŭrigardado ŝi rimarkis strangan aperon en la aero. Unue ŝi ne povis imagi kio ĝi estas; sed observinte ĝin kelke da momentoj, ŝi konstatis ke ĝi estas grimaco. "Do, la Ĉeŝŝa Kato venas," ŝi konkludis, "nun mi havos kunparolanton. "Ĉu vi bone progresas en la ludo?

diris la Kato, kiam aperis nur la buŝo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio amike salutis. "Sed ne utilas alparoli ĝin," pensis ŝi, "ĝis la oreloj aperos, aŭ almenaŭ unu el ili. Post unu minuto jam aperis la tuta kapo.

Alicio demetis sian fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, ĝojante, ke nun ŝi havas atentan aŭskultanton. La Kato ŝajne opiniis, ke jam estas videbla sufiĉe da lia korpo, kaj li aperigis nenion plu. "Laŭ mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda voĉo, "kaj ĉiuj tiel laŭte malpacas, ke mi ne povas aŭdi mian propran voĉon; oni ne havas definitivajn regulojn, aŭ se ekzistas tiaj, oni ne atentas ilin.

Ankaŭ vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke ĉiuj ludiloj—pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la arko kiun mi devas celi promenas ĉe la alia bordo de la ludejo; kaj ĵus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, ĝi forkuris de la mia! "Ĉu vi trovas la Damon agrabla?

diris la Kato per mallaŭta voĉo. "Tute ne," respondis Alicio.

"Ŝi ja estas tiel ekstreme—" En tiu momento ŝi rimarkis ke la Damo staras malantaŭ ŝi kaj aŭskultas, do ŝi daŭrigis: "—lerta kaj trafema, ke neniu alia havas eĉ la plej malgrandan venkŝancon.

La Damo ridetis afable kaj preterpasis!

"Kiun ajn vi alparolas?

diris la Reĝo, alvenante antaŭ Alicion, kaj rigardante el larĝe malfermitaj okuloj la Katkapon. "Unu mian amikon," Alicio ĝentile respondis.

"Permesu ke mi prezentu al vi—la Ĉeŝŝa Katon. "Mi tute ne aprobas ĝian aspekton," diris la Reĝo, "tamen se al ĝi plaĉos, mi permesos al ĝi kisi mian manon.

"Tio ne plaĉas," diris la Kato.

La Reĝo metis sian reĝan korpon por protekto malantaŭ Alicion.

"Vi ne insultu," diris li el tiu rifuĝejo, "kaj—ne rigardu min.

"La Kato ja rajtas rigardi vin,"13 diris Alicio.

"Tion mi certe legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon. "Tamen ĝi devas esti formovita," diris la Reĝo fortemfaze.

Kaj alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon. Por forigi ĉiujn malagrablaĵojn, ĉu gravaj, ĉu trivialaj, la Damo ja havis ĉiam la saman rimedon.

"Senkapigu ĝin," ŝi diris, eĉ ne turnante la kapon por rigardi. "Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Reĝo, kaj tiucele li tuj rapidis for.

En tiu momento Alicio ekaŭdis la voĉon de la Damo, kiu malproksime kriegas furioze.

Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro neĉeesto en siaj vicoj. La ludado fariĝis tiel miksita, ke Alicio neniel povis certiĝi kiam ŝi havas la vicon. Do, ŝi prudente decidiĝis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj serĉi sian erinacon. Sian erinacon ŝi trovis batalanta kontraŭ alia erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed unu cirkonstanco malhelpis; ŝia fenikoptero forestis en alia parto de la ĝardeno, kie (laŭ la informo de ŝiaj okuloj) ĝi klopodadas per tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon. Ŝi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la batalo jam finiĝis kaj neniu el la erinacoj restis videbla.

"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "ĉar ankaŭ malaperis ĉiuj arkoj.

Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke ĝi ne ree foriĝu, ŝi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun ĝi. Ĉirkaŭ la Kato la gastoj grandamase kolektiĝis, kaj forta disputado okazas inter la ekzekutisto kaj la gereĝoj.

Ĉiuj ĉi parolas samtempe; la ceteraj silente ĉirkaŭstaras, kaj ekscitite aŭskultas. Tuj kiam Alicio aperis, ĉiuj disputantoj alvokis ŝin por decidi la aferon.

Sed ĉar ĉiuj parolis samtempe, estis por ŝi tre malfacile bone aŭdi la diratajn vortojn.

La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detranĉi kapon, se ne ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi ĝin.

Neniam en la tuta vivo li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro aĝa por komenci tute novan metion. La Reĝo argumentis: "Oni ja povas senkapigi ĉion, kio nur havas kapon; oni do ne parolu sensencaĵon.

Kaj jen fine la dama argumento: "Se iel la afero ne estos dece konsentita jam nun, mi ĉiujn senescepte ekzekutigos.

(Tio ĉi ja iom klarigas la kaŭzon de la jam aludita eksciteco de la gastoj!

Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol:

"Ĝi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al ŝi.

"Ŝi estas en la kondamnitejo, vi venigu ŝin," diris la Damo.

La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko.

Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaŭ nebula; kiam li revenis kun la Dukino, ĝi jam tute malaperis.

Sekve la Reĝo kaj la ekzekutisto ĉirkaŭkuris kiel frenezuloj serĉante ĝin, kaj la aliaj iris returne al la ludejo.


ĈAPITRO VIII - Kroketludo ĉe la Kera Damo CHAPTER VIII - A game of croquet at the Dear Lady's

ĈAPITRO VIII  Kroketludo ĉe la Kera Damo Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur ĝi blankaj rozoj, sed jen tri ĝardenistoj okupis sin pentrante ilin ruĝaj. Not far from the entrance stood a large rose-tree; white roses grew on it, but three gardeners were busy painting them red.

Ĉar tio ŝajnis al Alicio tre stranga ago, ŝi alproksimigis sin por observi ilin. As this seemed to Alice a very strange act, she approached to observe them. Ĵus alvenante, ŝi aŭdis unu el ili diranta: "Kvin, vi gardu vin, vi jam ne ŝprucu sur min la kolorilon. Just arriving, she heard one of them say, “Five, beware, don’t spray the dye on me anymore. "Mi ne povis ne," diris Kvin malafable.

"Sep ŝancelis al mi la kubuton." "Seven shook my elbow." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen ĝuste vi, Kvin; ĉiam vi kulpigas la kunulojn. Seven looked up and said, "Here you are, Five; you always blame your companions. " Vi , Sep,  vi  ne kuraĝu paroli! "You, Seven, don't you dare speak!

rediris Kvin. repeated Five. "Nur hieraŭ mi aŭdis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita. “Just yesterday I heard the Lady say you deserve to be beheaded. "Pro kia kulpo do?

demandis la unue parolinta. asked the first speaker. "Tio ne estas  via  afero, Du," diris Sep.

"Ĝi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li: la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstataŭ bulboj. “It’s definitely his,” asserted Five, “and I’m happy to let him know: the fault is that Seven brought the cook tulip tubers instead of bulbs.

Sep pasie deĵetis sian broson, kaj komencis. Seven passionately threw down his brush, and began.

"Nu, el ĉiuj maljustaj aferoj—" "Well, of all the unjust things—" Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude observante ilin.

Li rapide subigis lian koleron, la aliaj ĉirkaŭrigardis serĉante la kaŭzon de lia ekhalto, kaj ĉiuj humile salutis ŝin. He quickly subdued his anger, the others looked around for the cause of his pause, and all greeted her humbly. "Ĉu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi kolorigas tiujn rozojn? "Would you kindly tell me," Alice asked a little timidly, "why do you color those roses?"

Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per tre mallaŭta voĉo komencis: "Nu, Fraŭlino, la fakto estas ke jena arbo devis esti ruĝroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Five and Seven said nothing, but turned their gaze on Two, who began in a very low voice, "Well, Miss, the fact is that the following tree must have been red-pink, and we mistakenly planted white-pink.

Se la Damo eltrovus tion, ŝi ja ekzekutigus nin ĉiujn. If the Lady found out, she would execute us all. Sekve, ni nun klopodas laŭeble por ke, antaŭ ol ŝi alvenos,—" Therefore, we are now trying our best to ensure that, before she arrives, - " En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizaĝo konstante rigardadis trans la ĝardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo! At that moment Five, who was constantly looking across the garden with a worried face, cried out; "Here's the Lady, here's the Lady!

La tri ĝardenistoj tuj ĵetis sin teren kaj kuŝis sur la ventroj. The three gardeners at once threw themselves on the ground and lay on their bellies.

Alicio ekaŭdis la sonojn de multaj piedpaŝoj, kaj alrigardis. Alice heard the sounds of many footsteps, and looked up. Ŝi sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon. She felt a strong excitement and a strong desire to see the Lady. Unue marŝis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis platajn rektangulajn korpformojn—same kiel la tri ĝardenistoj—kun la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. First marched ten soldiers carrying clubs; these soldiers had flat rectangular bodies — like the three gardeners — with their hands and feet at the four corners.

Sekvis dek korteganoj; tiuj ĉi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marŝis duope, kiel ankaŭ la soldatoj. Ten courtiers followed; these were adorned over the whole body with diamonds, and marched in pairs, as did the soldiers. Post la korteganoj sekvis duope la reĝaj infanoj; ili marŝis mano en mano kaj ĝoje saltadis. The courtiers were followed by the royal children in pairs; they walked hand in hand and jumped happily. Post ili sekvis la gastoj; la plimulto el ili estis gereĝoj, kaj inter ili Alicio rimarkis la Blankan Kuniklon. After them followed the guests; most of them were kings, and among them Alice noticed the White Rabbit. Ĝi parolas rapide kaj eksciteme, kaj ridetas ĉe ĉiu diro de la aliaj. It speaks quickly and excitedly, and smiles at every word of the others. Post la gastoj solene marŝis la Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la reĝan kronon; kaj en la fino de ĉi tiu majesta procesio jen la REĜO kaj DAMO KERAJ! After the guests walked solemnly the Dear Footman, who wears the royal crown on a velvet cushion; and at the end of this majestic procession here is the KING and LADY DEAR! Alicio iom dubis ĉu ŝi ni devas—same kiel la tri ĝardenistoj—kuŝi horizontale sur la ventro. Alice was a little doubtful whether we — like the three gardeners — should lie horizontally on her belly.

Sed ŝi ne povis memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis ŝi, "por kio utilus la procesioj, se la ĉeestantoj devus kuŝi sur la ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin? But she could not remember that there was such a rule about processions, "and besides," she thought, "what good would the processions be if the people present had to lie on their bellies, and therefore could not see them?" Do, ŝi staris serene, kaj atendis.

Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, ĉiuj haltis kaj rigardis ŝin. When the dignitaries arrived next to Alice, everyone stopped and looked at her.

La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu  ŝi  estas?

La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis. The Footman just bowed and smiled.

"Vi idioto!

diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste ŝi turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano? "Mia nomo estas Alicio, se plaĉas al via Dama Moŝtino," ŝi respondis tre ĝentile, sed ŝi aldiris al si aparte: "Ili ja estas nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn. "My name is Alice, if it pleases your Lady," she replied very politely, but she added to herself in particular, "They are only a set of playing cards; I certainly must not be afraid of playing cards.

"Kaj kiuj jenaj estas?

diris la Damo, montrante al la tri ĝardenistoj, kiuj kuŝas ĉirkaŭ la rozarbo. said the Lady, pointing to the three gardeners lying around the rose-tree. Ĉar ili kuŝis sur la ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro, pro tio la Damo ne povis diveni ĉu ili estas ĝardenistoj, soldatoj, korteganoj, aŭ eĉ tri el siaj propraj infanoj. Because they were lying on their bellies, and the drawing on their backs was identical for the whole set, so the Lady could not guess whether they were gardeners, soldiers, courtiers, or even three of her own children. "Kiel ajn  mi  povas sciigi tion?

diris Alicio, "ĝi tute ne estas mia afero. (Sed malgraŭ la ekstera kuraĝo, ŝi interne iom tremis.

La vizaĝo de l' Damo purpuriĝis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion dum unu momento, same kiel rigardegas la sovaĝaj bestoj, ŝi kriegis: "Oni senkapigu ŝin, oni sen—" The Lady's face turned purple with anger; Staring at Alice for a moment, just as the wild beasts stare, she shouted, "Let's get her beheaded, let's go—"

" Oni sen -sencaĵon parolas! "They talk nonsense!

diris Alicio tre laŭte kaj tre firme; kaj la Damo silentiĝis! La Reĝo metis la manon sur ŝian brakon, dirante per tre malkuraĝa voĉo. The King put his hand on her arm, saying in a very cowardly voice.

"Konsideru, karulino, ke ŝi estas nur infanino. “Consider, darling, that she is only a creature. La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li turnu ilin supren.

La Lakeo zorge aliflankigis ilin laŭ la ordono, levante ilin per la piedo. The Footman carefully turned them aside on his orders, lifting them with his foot. "Levu vin," diris la Damo per laŭta, sibla voĉo. "Get up," said the Lady in a loud, hissing voice.

La tri ĝardenistoj tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Reĝon, la Damon, la reĝajn infanojn, k.c. The three gardeners at once rose to their feet, and began to bow to the King, the Lady, the royal children, and so on. "Ĉesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturniĝon! "Stop that," cried the Lady, "you make me dizzy!"

Ekvidante la rozarbon, ŝi daŭrigis: "Kion ajn vi tie ĉi faris? Seeing the rose tree, she continued, "Whatever have you done here? "Se plaĉas al via Dama Moŝtino," diris Du per tre humila voĉo, starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj—" "If it pleases your Lady," said Du in a very humble voice, getting on one knee, "we have tried—"

"Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin! "I see," said the Lady, who had meanwhile looked closely at the painted roses, "let them be beheaded!"

La procesio marŝis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por ekzekuti la malfeliĉajn ĝardenistojn. The procession marched away, except for only three soldiers who remained to execute the unfortunate gardeners.

Tiuj ĉi kuris al Alicio por ke ŝi protektu ilin. These ran to Alice to protect them. "Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj ŝi tuj kaŝmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. "I will not allow them to execute you," said Alice, and she at once hid them in a large flower-pot which stood near by.

La tri soldatoj, ĉirkaŭvagadinte kelkajn minutojn por serĉi ilin, fine marŝis for por rekuniĝi kun la ceteraj. The three soldiers, after wandering around for a few minutes to look for them, finally marched away to rejoin the rest. "Ĉu iliaj kapoj estas jam for de la ŝultroj?

ekkriis la Damo, revidante ilin. exclaimed the Lady, seeing them again. "Iliaj kapoj jam estas  for " laŭte kriis la soldatoj "se plaĉas al via Dama Moŝtino.

"Bone," diris la Damo.—"Ĉu vi povas kroketludi?

La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, ĉar por ŝi la Damo evidente intencis la lastan demandon.

"Jes," kriis Alicio avide.

"Venu do," respondis la Damo.

Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege ŝi volis scii kio estas okazonta. Alice joined the procession among the guests, and she was anxious to know what was about to happen.

"Estas... estas tre bela tago," diris ĉe ŝia flanko iu malforta voĉo.

Turnante la kapon, ŝi vidis ke la Blanka Kuniklo marŝas duope kun ŝi kaj time rigardas en ŝian vizaĝon. Turning her head, she saw the White Rabbit walking in pairs with her and looking fearfully into her face.

"Tre bela," konsentis Alicio.

"Kie la Dukino? "Ŝ!

Ŝ!" la Kuniklo tuj flustris en ŝian orelon, kaj ĵetis zorgoplenan rigardon trans sia ŝultro. the Rabbit whispered in her ear at once, and cast a worried look over his shoulder. Tiam, levinte sin sur la piedpintoj, li metis la buŝon al ŝia orelo kaj diris en ĝin: "Oni mortkondamnis ŝin. Then, rising on tiptoe, he put his mouth to her ear and said into it, “She was sentenced to death. "Pro kio?

Alicio demandis. "Ĉu vi diris 'Domaĝe'?

diris la Kuniklo. "Ne, certe ne!

respondis Alicio.

"Laŭ mi tute ne estas domaĝe. Mi diris 'Pro kio. "Ŝi ja survangis la Damon—" la Kuniklo komencis. "She did put the Lady on her cheek—" the Rabbit began.

Alicio preskaŭ sufokis sin, penante ne tro laŭte ridegi. Alice almost suffocated, trying not to laugh too loudly.

"Ŝ—!

la Kuniklo murmuris denove "la Damo aŭdos vin. Ŝi ja alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris—" "Ĉeiĝu la ludlokojn," ektondris la Damo. "Stop the playgrounds," thundered the Lady.

Oni tuj komencis ĉirkaŭkuri en ĉiu direkto, kaj pro la klopodoj ĉeiĝi, faligis sin reciproke. They at once began to run around in every direction, and, in an effort to stop, fell on each other.

Tamen en la fino (post kelke da minutoj) ĉiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komenciĝis. However in the end (after a few minutes) everyone found their own places, and the game began. Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon. Never in all her life had Alice seen such a strange croquet-house. Ĉie sur la grundo alterniĝis paralelaj ondlinioj; anstataŭ lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataŭ la ordinara lignomartelaĵo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni anstataŭis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove sur la manoj kaj piedoj egale. Parallel ripples alternated all over the ground; hedgehogs were used instead of wooden balls; to strike them, instead of the ordinary wooden hammer, they had a living flamingo; and the bows were replaced by soldiers who had to bend over and stand motionless on their hands and feet alike. Por Alicio la ĉefa malfacilo estis la malfacilo elregi la fenikopteron. For Alice the main difficulty was the difficulty of controlling the flamingo.

Prosperis al ŝi komforte formeti la korpon sub sia brako kun la kruroj pendantaj post ŝi. She prospered comfortably putting her body under her arm with her legs dangling behind her. Sed plej ofte kiam ŝi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per ĝia kapo la erinacon, ĝi persistis ĉirkaŭtordi sin kaj rigardi en ŝian vizaĝon kun ridinde konfuzita mieno. But most of the time when she had straightened her neck well, and was ready to strike the hedgehog with her head, it persisted in twisting itself and looking into her face with a ridiculously confused expression. Ĉe ĉiu revido de tiu konfuzita birdvizaĝo ŝi ne povis ne ekridegi; ankaŭ, kiam ŝi sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen la erinaco, malvolvinte sin dum ŝi penis mastrumi la birdon, jam rampas for. At every sight of that confused bird's face she could not help laughing; also, when she managed to lower her head, and wanted to make the blow again, the hedgehog, unwinding as she tried to manage the bird, was already crawling away. Krom ĉio ĉi, en la direkto kien ŝi volas frapsendi la erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la arkoj ofte rektigis sin kaj marŝis for por alparoli aliajn arkojn. Besides all this, in the direction in which she wished to strike the hedgehog, the very undulating ground surface was most often hindered; and at last the bows often straightened up and walked away to address other bows. Alicio baldaŭ konvinkiĝis ke la kroketludo, kiel oni ludas ĝin ĉe la Kera Damo, estas tre malfacila. Alice soon became convinced that the game of croquet, as it is played at the Dear Lady, is very difficult. La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis ĉiuj samtempe. The participants, not waiting in line, played all at once.

Oni ĉiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, kaj eĉ batalis por posedi ilin. It has always been debated who the various hedgehogs are; they quarreled, and even fought to possess them. Post ne longa tempo, la Damo tute furioziĝis, ĉirkaŭ marŝegante kaj kriegante ĉiuminute, "Oni senkapigu lin, oni senkapigu ŝin! Not long after, the Lady became quite furious, walking around and screaming every minute, "Let's behead him, let's behead her!" Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. That was very critical of Alice.

Estas vero, ke ĝis nun ŝi ne havis disputon kun la Damo, sed ŝi tre bone sciis ke tio facile povas okazi, "kaj se mi ofendos ŝin," pensis ŝi, "kio okazos al mi? It is true that so far she has had no quarrel with the Lady, but she knew very well that this could easily happen, "and if I offend her," she thought, "what will happen to me? Tie ĉi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke eĉ unu individuo restas vivanta. Here beheadings are so often ordered that it is amazing that even one individual remains alive. "Ŝi ĉirkaŭrigardis, serĉante rimedojn por forkuri," kaj dubante ĉu ŝi povos retiri sin nerimarkite. "She looked around, looking for ways to escape," and doubting whether she would be able to retreat unnoticed.

Dum tiu ĉirkaŭrigardado ŝi rimarkis strangan aperon en la aero. As she looked around she noticed a strange appearance in the air. Unue ŝi ne povis imagi kio ĝi estas; sed observinte ĝin kelke da momentoj, ŝi konstatis ke ĝi estas grimaco. At first she could not imagine what it was; but after observing it for a few moments, she realized that it was a grimace. "Do, la  Ĉeŝŝa Kato venas," ŝi konkludis, "nun mi havos kunparolanton. “So, the Cheshire Cat is coming,” she concluded, “now I will have a companion. "Ĉu vi bone progresas en la ludo?

diris la Kato, kiam aperis nur la buŝo kaj la cetera parolilaro. said the Cat, when only the mouth and the rest of the speech appeared. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio amike salutis. "Sed ne utilas alparoli ĝin," pensis ŝi, "ĝis la oreloj aperos, aŭ almenaŭ unu el ili. "But it's no use addressing it," she thought, "until the ears appear, or at least one of them." Post unu minuto jam aperis la tuta kapo.

Alicio demetis sian fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, ĝojante, ke nun ŝi havas atentan aŭskultanton. Alice put down her flamingo, and began to give a full account of the play, rejoicing that she now had an attentive listener. La Kato ŝajne opiniis, ke jam estas videbla sufiĉe da lia korpo, kaj li aperigis nenion plu. The Cat seemed to think that enough of his body was already visible, and he showed nothing more. "Laŭ mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda voĉo, "kaj ĉiuj tiel laŭte malpacas, ke mi ne povas aŭdi mian propran voĉon; oni ne havas definitivajn regulojn, aŭ se ekzistas tiaj, oni ne atentas ilin. "In my opinion, they play very unfairly," said Alice in a somewhat plaintive voice, "and they all quarrel so loudly that I cannot hear my own voice; there are no definite rules, or if there are any, they are not heeded.

Ankaŭ vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke ĉiuj ludiloj—pilkoj, arkoj, k.t.p. Nor can you imagine how confusing it is that all toys — balls, bows, and so on estas vivaj. are alive. Ekzemple, jen la arko kiun mi devas celi promenas ĉe la alia bordo de la ludejo; kaj ĵus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, ĝi forkuris de la mia! For example, here is the arch I have to aim for walks on the other side of the playground; and just when I wanted to hammer the Lady's ball, it ran away from mine! "Ĉu vi trovas la Damon agrabla?

diris la Kato per mallaŭta voĉo. "Tute ne," respondis Alicio.

"Ŝi ja estas tiel ekstreme—" "She is so extreme—" En tiu momento ŝi rimarkis ke la Damo staras malantaŭ ŝi kaj aŭskultas, do ŝi daŭrigis: "—lerta kaj trafema, ke neniu alia havas eĉ la plej malgrandan venkŝancon. At that moment she noticed that the Lady was standing behind her and listening, so she went on: "- clever and apt that no one else has the slightest chance of victory.

La Damo ridetis afable kaj preterpasis!

"Kiun ajn vi alparolas?

diris la Reĝo, alvenante antaŭ Alicion, kaj rigardante el larĝe malfermitaj okuloj la Katkapon. said the King, arriving before Alice, and looking with wide-open eyes at the Cat's Head. "Unu mian amikon," Alicio ĝentile respondis.

"Permesu ke mi prezentu al vi—la  Ĉeŝŝa  Katon. "Let me introduce you — the Cheshire Cat. "Mi tute ne aprobas ĝian aspekton," diris la Reĝo, "tamen se al ĝi plaĉos, mi permesos al ĝi kisi mian manon.

"Tio  ne  plaĉas," diris la Kato.

La Reĝo metis sian reĝan korpon por protekto malantaŭ Alicion. The King placed his royal body for protection behind Alice.

"Vi ne insultu," diris li el tiu rifuĝejo, "kaj—ne rigardu min. "Don't insult me," he said from that refuge, "and — don't look at me."

"La Kato ja  rajtas  rigardi vin,"13 diris Alicio.

"Tion mi certe legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon. "Tamen ĝi devas esti formovita," diris la Reĝo fortemfaze. "It must be removed, however," said the King forcefully.

Kaj alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon. And calling to the Lady, who was passing by at that moment, "I very much wish," said he, "that you, my dear, should remove that cat." Por forigi ĉiujn malagrablaĵojn, ĉu gravaj, ĉu trivialaj, la Damo ja havis ĉiam la saman rimedon. To get rid of all the inconveniences, whether serious or trivial, the Lady did indeed always have the same remedy.

"Senkapigu ĝin," ŝi diris, eĉ ne turnante la kapon por rigardi. "Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Reĝo, kaj tiucele li tuj rapidis for. "Then I will fetch the executioner myself," said the King, and to that end he hurried away at once.

En tiu momento Alicio ekaŭdis la voĉon de la Damo, kiu malproksime kriegas furioze. At that moment Alice heard the Lady's voice screaming furiously in the distance.

Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro neĉeesto en siaj vicoj. Already three players the Lady had sentenced to death only for absence in their ranks. La ludado fariĝis tiel miksita, ke Alicio neniel povis certiĝi kiam ŝi havas la vicon. The play became so mixed that Alice could in no way be sure when she had the turn. Do, ŝi prudente decidiĝis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj serĉi sian erinacon. So, she wisely decided to go back to find out, if possible, the current state of the game, and look for her hedgehog. Sian erinacon ŝi trovis batalanta kontraŭ alia erinaco. She found her hedgehog fighting another hedgehog. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed unu cirkonstanco malhelpis; ŝia fenikoptero forestis en alia parto de la ĝardeno, kie (laŭ la informo de ŝiaj okuloj) ĝi klopodadas per tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon. This was a very opportune moment to hammer them one by one, but one circumstance prevented it; her flamingo was absent in another part of the garden, where (according to the information of her eyes) it was trying with very clumsy flight efforts to raise itself on a tree. Ŝi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la batalo jam finiĝis kaj neniu el la erinacoj restis videbla. She recaptured the flamingo and returned to her playground; but the battle was over and none of the hedgehogs remained visible.

"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "ĉar ankaŭ malaperis ĉiuj arkoj.

Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke ĝi ne ree foriĝu, ŝi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun ĝi. So, packing the flamingo under her arm so that it would not go away again, she went back to the Cat, hoping to chat a little more with it. Ĉirkaŭ la Kato la gastoj grandamase kolektiĝis, kaj forta disputado okazas inter la ekzekutisto kaj la gereĝoj. Around the Cat the guests gathered en masse, and a strong quarrel takes place between the executioner and the kings.

Ĉiuj ĉi parolas samtempe; la ceteraj silente ĉirkaŭstaras, kaj ekscitite aŭskultas. All these speak at once; the others stand around in silence, and listen excitedly. Tuj kiam Alicio aperis, ĉiuj disputantoj alvokis ŝin por decidi la aferon. As soon as Alice appeared, all the disputants called her to decide the matter.

Sed ĉar ĉiuj parolis samtempe, estis por ŝi tre malfacile bone aŭdi la diratajn vortojn. But because everyone spoke at the same time, it was very difficult for her to hear the words well.

La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detranĉi kapon, se ne ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi ĝin. The executioner argued that a head cannot be cut off if there is no body from which it can be separated.

Neniam en la tuta vivo li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro aĝa por komenci tute novan metion. Never in all his life had he had to deal with such a thing, and he was already too old to start a whole new trade. La Reĝo argumentis: "Oni ja povas senkapigi ĉion, kio nur havas kapon; oni do ne parolu sensencaĵon. The King argued, "You can behead everything that has only a head; so don't talk nonsense.

Kaj jen fine la dama argumento: "Se  iel  la afero ne estos dece konsentita jam nun, mi ĉiujn senescepte ekzekutigos. And here is finally the lady's argument: "If somehow the matter is not properly agreed upon now, I will execute them all without exception.

(Tio ĉi ja iom klarigas la kaŭzon de la jam aludita eksciteco de la gastoj! (This does explain the cause of the already excited excitement of the guests!

Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol:

"Ĝi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al ŝi.

"Ŝi estas en la kondamnitejo, vi venigu ŝin," diris la Damo. "She's in the jail, you get her," said the Lady.

La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko. The executioner at once hurried away, like an arrow from a bow.

Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaŭ nebula; kiam li revenis kun la Dukino, ĝi jam tute malaperis. Immediately after his departure the Cat's Head began to be as if foggy; when he returned with the Duchess, it was completely gone.

Sekve la Reĝo kaj la ekzekutisto ĉirkaŭkuris kiel frenezuloj serĉante ĝin, kaj la aliaj iris returne al la ludejo.