×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO III Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo

ĈAPITRO III Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo

ĈAPITRO III Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo.1 Lakunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton.

Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluiĝinta al la korpo: ĉiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekiĝi? Ili interkonsiliĝis pri tio, kaj post kelke da minutoj ŝajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaŭ al personoj jam longe konataj. Ŝi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino fariĝis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli aĝa, kaj pro tio mi scias pli." Ĉar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj ĉar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla. Fine la Muso, kiu ŝajne estis aŭtoritatulo, ekkriis: "Vi sidiĝu ĉiuj, kaj aŭskultu min . Mi tre baldaŭ igos vin sufiĉe sekaj! Ili do sidiĝis, ĉiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.

Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, ĉar ŝi havis fortan antaŭsenton, ke ŝi nepre suferos malvarmumon, se ŝi ne baldaŭ resekiĝos.

"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "ĉu ĉiuj estas pretaj?

Jen la plej bona sekigaĵo kiun mi konas. Silentu ĉiuj, mi petas! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaŭ subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimiĝis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkiĝo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio—'" "Ho, ve!

ĝemis la Loro, frosttremante. "Pardonu," diris la Muso tre ĝentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), "ĉu vi parolis?

"Ne mi," la Loro rapide respondis.

"Mi kredis ke jes," diris la Muso.

"Sed mi daŭrigu. 'Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio fariĝis liaj partianoj, kaj eĉ Stigando la patrujama ĉefepiskopo de Canterbury trovis ĝin2 konsilinda—" "Trovis kion? diris la Anaso. "Trovis ĝin ," la Muso respondis iom malafable. "Ĉu vi ne komprenas kion signifas 'ĝi'? "Nu, mi tre bone komprenas kion 'ĝi' signifas, kiam mi trovas ion.

Plej ofte 'ĝi' estas rano aŭ vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la ĉefepiskopo? "Tiun demandon la Muso ne atentis sed daŭrigis rapide: 'trovis ĝin konsilinda iri kun Edgar Atheling por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj—' kiel vi sentas vin nun, mia kara?" ĝi diris abrupte, alparolante Alicion. "Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom melankolie.

"Via rakonto ne sekigas min. "Kon-sid-er-ad-inte la ĵus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene la Dodo, "mi proponas ke ĉi tiu kunsido tuj fermiĝu por ke oni el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn ri-med-ojn.

"Kian lingvon vi parolas?

demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem. La Agleto deklinis la kapon por kaŝi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis aŭdeble.

La Dodo per voĉo ofendita reparolis pli simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la 'Kaŭko'-vetkuro. "Kio do estas Kaŭko?

diris Alicio. Tiun demandon ŝi faris, ne dezirante la informon, sed nur ĉar ŝi rimarkis ke la Dodo paŭzas kaj ŝajne opinias ke iu devas paroli, kaj ĉar neniu alia montris la inklinon paroli. La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi ĝin estas per la ago mem.

(Kaj ĉar ian vintran tagon vi eble volos mem eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranĝis ĝin. Unue, ĝi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas).

Due, ĝi starigis ĉiujn partoprenontojn ĉe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laŭ angla kutimo, "unu, du, tri, FOR!" sed ĉiu devis komenci kaj ĉesi la kuradon laŭ sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finiĝis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, ĉiuj tute resekiĝis, kaj la Dodo subite ekkriis: "La Kaŭko finiĝis. Ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu venkis?

Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Ĝi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Ŝejkspir en niaj bildoj).

En la fino la Dodo diris:—"Ĉiuj venkis, kaj ĉiu devas ricevi premion. Plena ĥoro da voĉoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn disdonos?

"Ja ŝi kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kriis konfuze "La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, enŝovis la manon en sian poŝon kaj feliĉe trovis tie pakaĵeton da sukeraĵoj (kiujn per bonŝanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin ŝi disdonacis kiel premiojn. Sufiĉis ĝuste por donaci al ĉiuj po unu. "Sed ŝi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso.

"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:

"Kion alian vi havas en la poŝo?

Alicio respondis malĝoje ke "nur fingroingon." "Ĝin transdonu al mi," diris la Dodo. Denove ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun elegantan fingroingon.

Ĉe la fino de tiu mallonga parolo ĉiuj aplaŭdis. LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO ŜIAN PROPRAN FINGROINGON.

Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed ĉiuj tenadis sin tiel serioze ke ŝi ne kuraĝis ridi.

Ankaŭ ĉar ŝi ne povis elpensi ion dirindan, ŝi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze. Kaj nun sekvis la manĝado de la sukeraĵoj.

Tio kaŭzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokiĝis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen ĉio fine elfariĝis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke ĝi rakontu al ili ion plu. "Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kaŭzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho.

Tiujn komencajn literojn ŝi aldonis per tre mallaŭta flustro, ektimante ke ĝi ree ofendiĝos. "Mia tejlo,"3diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malĝoja.

"Mi vidas ke ĝi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro ĝian voston, "sed kial vi ĝin nomas malĝoja?

Kaj dum la daŭro de la rakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. Jen la vostrakonto aŭ rakontvosto: Furi' diris al Mus', kiuntrafisli ĵus,'Ni havuproceson,procesos mivin!

Ne ekpenurifuzi; tio,nur por amuzimin, estasnecesa; defendudo vin! ''Ne utilus,sinjor';diris mus' kunfervor'—'Sen juĝistojprocesitempperdoja estas. ''Mi vinjuĝostutsole'—diris liruzparole.Li musonkondamnis;nunsolalirestas. "Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno.

"Pri kio vi pensas? "Pardonu," respondis ŝi tre humile, "vi jam alvenis ĉe la kvina vostkurbo, ĉu ne?

"Mi ne!

ekkriis la Muso. "Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la riproĉon:

"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo.

"Mi ne intencis ofendi, vere ne!

ekkriis Alicio per petega voĉo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis kolere. "Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio laŭte kriis al la foriranta Muso.

Poste ĉiuj kriis ĥore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj malaperis. La Loro malkontente diris: "Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon eĉ al ostro. "Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie ĉi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaŭ ŝi volis mem aŭdi siajn pensojn, "ŝi ja kapablus tuj reporti ĝin. "Kiu do estas Dajna , se estas permesite tion demandi," diris ĝentile la Loro. Alicio respondis avide, ĉar ĉiam ŝi estis preta paroli pri sia kara katinjo. " Dajna estas mia kato. Ŝi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus eĉ imagi; kaj se vi vidus ŝin bird kaptanta,..." Tiuj vortoj kaŭzis inter la ĉeestantoj vere rimarkindajn sentojn.

Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, ĉar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorĝo, ŝi devas hejmeniĝi. La kanario kriis per trempepanta voĉo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kuŝiĝi. Pro diversaj tiaj pretekstoj ĉiuj foriris unu post alia, ĝis Alicio restis tute sola.

"Se nur mi ne estus nominta Dajna'n !" ŝi diris melankolie. "Supre en la hejmo ĉiuj ŝatas ŝin, ĉi tie funde, neniu. Tamen, laŭ mi, ŝi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, Dajna , vi kara Dajna , ĉu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malĝoja, ŝi denove ekploris. Post iom da tempo, ekaŭdante kelkajn piedpaŝetaĵojn, ŝi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.


ĈAPITRO III Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo KAPITEL III Auf eine seltsame Rasse folgt eine seltsame Mäuserasse CHAPTER III A strange race is followed by a strange mouse race CAPÍTULO III A una extraña carrera le sigue una extraña carrera de ratones CHAPITRE III Une étrange race est suivie d'une étrange race de souris CAPÍTULO III Uma raça estranha é seguida por uma estranha raça de ratos ГЛАВА III. За странной расой следует странная мышиная раса.

ĈAPITRO III Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo.1 CHAPTER III After a strange race follows a strange mouse-tile.1 Lakunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. The congregants on the shore looked very strange. Собравшиеся на берегу имели весьма странный вид.

Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluiĝinta al la korpo: ĉiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Here were birds with disordered feathers, here were animals with fur clinging to their bodies: all were water-dripping, uncomfortable, unpleasant. Были птицы с растрепанными перьями, были животные с прилипшей к телу шерстью: со всех капала вода, неуютно, неприятно. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekiĝi? Of course the first question was: how to dry out? Конечно, первым вопросом было: как пересушить? Ili interkonsiliĝis pri tio, kaj post kelke da minutoj ŝajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaŭ al personoj jam longe konataj. They talked about it, and in a few minutes it seemed to Alice quite ordinary to find herself chatting with them as if she had known people for a long time. Они посоветовались об этом друг с другом, и через несколько минут Алисе показалось совершенно обычным делом болтать с ними так, как будто это были люди, которых она знала уже давно. Ŝi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino fariĝis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli aĝa, kaj pro tio mi scias pli." She had a long argument with the Parrot, which in the end became unpleasant and meant nothing but "I'm the older one, and that's why I know more." Она долго спорила с Лоро, который в конце концов стал ему неприятен и захотел сказать только «Я старший, и поэтому знаю больше». Ĉar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj ĉar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla. As Alice refused to consent to this, not knowing how old he was, and as the Parrot absolutely refused to give that notice, there was nothing more to say. Поскольку Алиса отказалась на это согласиться, не зная, сколько ему лет, и поскольку Лоро категорически отказался предоставить эту информацию, сказать больше было нечего. Fine la Muso, kiu ŝajne estis aŭtoritatulo, ekkriis: "Vi sidiĝu ĉiuj, kaj aŭskultu min . Mi tre baldaŭ igos vin sufiĉe sekaj! Ili do sidiĝis, ĉiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.

Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, ĉar ŝi havis fortan antaŭsenton, ke ŝi nepre suferos malvarmumon, se ŝi ne baldaŭ resekiĝos. Alice stared at the Mouse intently, for she had a strong premonition that she would inevitably catch a cold if she did not dry up soon.

"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "ĉu ĉiuj estas pretaj?

Jen la plej bona sekigaĵo kiun mi konas. This is the best dryer I know of. Silentu ĉiuj, mi petas! Shut up everyone, please! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaŭ subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimiĝis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkiĝo. 'William the Conqueror, whose cause the pope supported, soon subjugated the English people, who for want of probationers had become accustomed in recent years to usurpation and defeat. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio—'" Edwin and Morca, counts of Mercia and Northumbria— '" "Ho, ve!

ĝemis la Loro, frosttremante. sighed the Parrot, shivering. "Pardonu," diris la Muso tre ĝentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), "ĉu vi parolis? "I'm sorry," said the Mouse very politely (though he frowned a lot), "did you speak?"

"Ne mi," la Loro rapide respondis.

"Mi kredis ke jes," diris la Muso.

"Sed mi daŭrigu. "But let me go on. 'Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio fariĝis liaj partianoj, kaj eĉ Stigando la patrujama ĉefepiskopo de Canterbury trovis ĝin2 konsilinda—" 'Edwin and Morca, Earls of Mercia and Northumbria, became his followers, and even Stigand the Patriotic Archbishop of Canterbury found it advisable—' «Эдвин и Моркар, графы Мерсии и Нортумбрии, стали его сторонниками, и даже Стиганд, патриотически настроенный архиепископ Кентерберийский, счел целесообразным…» "Trovis kion? diris la Anaso. "Trovis ĝin ," la Muso respondis iom malafable. "Found it," the Mouse replied a little gruffly. "Ĉu vi ne komprenas kion signifas 'ĝi'? "Nu, mi tre bone komprenas kion 'ĝi' signifas, kiam mi trovas ion.

Plej ofte 'ĝi' estas rano aŭ vermo. Most often ‘it’ is a frog or worm. Tamen la demando estas: kion trovis la ĉefepiskopo? "Tiun demandon la Muso ne atentis sed daŭrigis rapide: 'trovis ĝin konsilinda iri kun Edgar Atheling por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. "That question the Mouse did not heed but went on quickly: 'found it advisable to go with Edgar Atheling to meet William and offer him the crown. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj—' kiel vi sentas vin nun, mia kara?" But the insulting pride of his Normans— 'How do you feel now, my dear?' Но оскорбительная гордость его норманнов: «Как ты себя чувствуешь сейчас, моя дорогая?» ĝi diris abrupte, alparolante Alicion. he said abruptly, addressing Alice. "Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom melankolie.

"Via rakonto ne sekigas min. “Your story doesn’t dry me up. "Kon-sid-er-ad-inte la ĵus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene la Dodo, "mi proponas ke ĉi tiu kunsido tuj fermiĝu por ke oni el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn ri-med-ojn. "Concerning the recently announced result," said the Dodo solemnly, "I propose that this session be closed at once so that it may be discontinued at once and without delay." ef-ekt-iv-ig-u more energetic ri-meds. «Принимая во внимание только что объявленный результат, — торжественно заявил Додо, — я предлагаю немедленно закрыть это заседание, чтобы мы могли без промедления прекратить воздействие большего количества энергетических ресурсов.

"Kian lingvon vi parolas?

demandis la Agleto. — спросил Орел. "De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem. La Agleto deklinis la kapon por kaŝi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis aŭdeble. The Eagle bowed his head to hide his mockery, but some of the birds hissed audibly. Орел склонил голову, чтобы скрыть усмешку, но некоторые птицы громко щебетали.

La Dodo per voĉo ofendita reparolis pli simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la 'Kaŭko'-vetkuro. The Dodo in an offended voice remarked more simply: “Here’s what I meant to say: the best way to dry us up would be the‘ Caucasus ’race. Додо обиженным голосом говорил проще: «Я вот что хотел сказать: лучший способ высушить нас — это раса «Кауко». "Kio do estas Kaŭko? «Так что же такое Форум?

diris Alicio. Tiun demandon ŝi faris, ne dezirante la informon, sed nur ĉar ŝi rimarkis ke la Dodo paŭzas kaj ŝajne opinias ke iu devas paroli, kaj ĉar neniu alia montris la inklinon paroli. That question she asked, not wanting the information, but only because she noticed that the Dodo was pausing and apparently thinking that someone should talk, and because no one else showed the inclination to talk. La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi ĝin estas per la ago mem.

(Kaj ĉar ian vintran tagon vi eble volos mem eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranĝis ĝin. (And since one winter's day you might want to experiment with the game yourself, I'll explain how the Dodo arranged it. Unue, ĝi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). First, it marked with chalk a round track (the exact shape does not matter).

Due, ĝi starigis ĉiujn partoprenontojn ĉe diversaj punktoj de la kretstreko. Second, it set up all participants at various points of the chalk line. Oni ne diris, laŭ angla kutimo, "unu, du, tri, FOR!" Они не сказали, по английскому обычаю, «раз, два, три, GONE!» sed ĉiu devis komenci kaj ĉesi la kuradon laŭ sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finiĝis. but everyone had to start and stop running according to their own inclination, and because of this it was not easy to understand when the affair was over. Tamen post longa kurado, eble duonhora, ĉiuj tute resekiĝis, kaj la Dodo subite ekkriis: "La Kaŭko finiĝis. However, after a long run, perhaps half an hour, they all dried up completely, and the Dodo suddenly exclaimed, "The Cauca is over. Ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu venkis? Everyone gathered around the Dodo, panting and asking, “But who won?

Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Ĝi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Ŝejkspir en niaj bildoj). It sat for a long time with one finger pressed to the forehead (in that same posture that Shakespeare usually has in our pictures).

En la fino la Dodo diris:—"Ĉiuj venkis, kaj ĉiu devas ricevi premion. Plena ĥoro da voĉoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn disdonos? A chorus of voices asked at the same time: "But who will distribute the prizes?

"Ja ŝi kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kriis konfuze "La premiojn, la premiojn." Therefore, the whole set crowded around her and shouted in confusion "The prizes, the prizes." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, enŝovis la manon en sian poŝon kaj feliĉe trovis tie pakaĵeton da sukeraĵoj (kiujn per bonŝanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin ŝi disdonacis kiel premiojn. Poor Alice, having no other idea, put her hand in her pocket and happily found a packet of sweets (which fortunately the salt water had not damaged) and distributed them as prizes. Sufiĉis ĝuste por donaci al ĉiuj po unu. It was enough to give everyone one at a time. "Sed ŝi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso.

"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:

"Kion alian vi havas en la poŝo?

Alicio respondis malĝoje ke "nur fingroingon." Alice replied sadly that "just a thimble." "Ĝin transdonu al mi," diris la Dodo. "Give it to me," said the Dodo. Denove ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun elegantan fingroingon. Again everyone gathered around her, while the Dodo solemnly presented the thimble saying, “We beg you to please accept this elegant thimble.

Ĉe la fino de tiu mallonga parolo ĉiuj aplaŭdis. At the end of that short speech everyone applauded. LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO ŜIAN PROPRAN FINGROINGON.

Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed ĉiuj tenadis sin tiel serioze ke ŝi ne kuraĝis ridi. Alice thought inside that the whole thing was absurd, but everyone took themselves so seriously that she did not dare to laugh. Алиса подумала про себя, что все это абсурдно, но все были настолько серьезны, что она не смела смеяться.

Ankaŭ ĉar ŝi ne povis elpensi ion dirindan, ŝi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze. Also because she couldn't think of anything to say, she just bowed her head respectfully, accepting the socket, and took herself as seriously as possible. Kaj nun sekvis la manĝado de la sukeraĵoj. And now came the eating of the sweets.

Tio kaŭzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. This caused quite a bit of noise and confusion. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokiĝis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Big birds complain that they can't taste theirs; small ones on the other hand suffocated, and it was necessary to cure them by the back-beating treatment. Tamen ĉio fine elfariĝis. However, everything finally worked out. Однако в конечном итоге все получилось. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke ĝi rakontu al ili ion plu. They sat down again in the circle and asked the Mouse to tell them something more. Они снова сели в круг и попросили Мышку рассказать им еще кое-что. "Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kaŭzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho. "You did promise to tell me your story," said Alice, "and the reason you hate the ... the ... the ... Ko and Ho. «Ты обещал рассказать мне свою историю, — сказала Алиса, — и причину, по которой ты ненавидишь... Ко и Хо.

Tiujn komencajn literojn ŝi aldonis per tre mallaŭta flustro, ektimante ke ĝi ree ofendiĝos. She added those initial letters in a very low whisper, fearing she would be offended again. Она добавила эти начальные буквы очень тихим шепотом, боясь, что оно снова обидится. "Mia tejlo,"3diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malĝoja. «Моя крыша, — сказала Мышь, — очень длинная и очень грустная.

"Mi vidas ke ĝi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro ĝian voston, "sed kial vi ĝin nomas malĝoja? «Я вижу, он длинный, — сказала Алиса, с удивлением глядя на его хвост, — но почему ты называешь его грустным?

Kaj dum la daŭro de la rakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. And for the duration of the story she was so confused by this riddle that her conception of it contained together the ideas of both tiles. И по ходу рассказа она настолько запуталась в этой загадке, что ее представление о ней содержало воедино идеи обеих загадок. Jen la vostrakonto aŭ rakontvosto: Here is your story or tail: Furi' diris al Mus', kiuntrafisli ĵus,'Ni havuproceson,procesos mivin! Furi said to Mus, who had just whispered, 'Let's have a trial, sue me! Фури сказал Мусу, которого он только что ударил: «Давайте устроим суд, на меня подадут в суд!»

Ne ekpenurifuzi; tio,nur por amuzimin, estasnecesa; defendudo vin! Don't start refusing; that, just for fun, is necessary; I defend you! Не начинайте пенуризировать; это необходимо, просто чтобы развлечь меня; защищайся! ''Ne utilus,sinjor';diris mus' kunfervor'—'Sen juĝistojprocesitempperdoja estas. "It wouldn't do any good, sir," said Mouse, "without a judge it's a waste of time." ''Mi vinjuĝostutsole'—diris liruzparole.Li musonkondamnis;nunsolalirestas. "I'm going to judge you all alone," he said softly. "Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "You're not paying attention," said the Mouse to Alice with a stern expression.

"Pri kio vi pensas? "Pardonu," respondis ŝi tre humile, "vi jam alvenis ĉe la kvina vostkurbo, ĉu ne? "I'm sorry," she replied very humbly, "you've already reached the fifth tail-curve, haven't you?"

"Mi ne!

ekkriis la Muso. "Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon? "Mine, mine," repeated Alice, "so you must be a French Mouse; but why do you, cat-hater, call a cat now?"

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la riproĉon: The angry Mouse at once got up and went away, throwing the reproach after him:

"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo. "It is not tolerable for you to insult me with such nonsense.

"Mi ne intencis ofendi, vere ne!

ekkriis Alicio per petega voĉo "kaj vi ja estas tre ofendema." exclaimed Alice in a pleading voice, "and you are very offensive." Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis kolere. Instead of answering, the Mouse just growled angrily. "Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio laŭte kriis al la foriranta Muso. "Come back, I beg you, and finish the story," Alice cried aloud to the departing Mouse.

Poste ĉiuj kriis ĥore: "Jes, revenu, revenu." Then everyone shouted in unison, "Yes, come back, come back." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj malaperis. However, the Mouse just shook his head impatiently, quickened his pace, and disappeared. La Loro malkontente diris: "Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon eĉ al ostro. The Parrot said unhappily, "It's a pity he didn't want to come back," a disrespectful crab replied sharply, "You shut your mouth, mother; you would damage your patience even to an oyster. "Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie ĉi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaŭ ŝi volis mem aŭdi siajn pensojn, "ŝi ja kapablus tuj reporti ĝin. "Oh, how I wish our Dinah were here," Alice said this to no one in particular but as if she wanted to hear her own thoughts herself, "she would indeed be able to bring it back at once. "Kiu do estas Dajna , se estas permesite tion demandi," diris ĝentile la Loro. "Who then is Dinah, if it is allowed to ask," said the Parrot politely. Alicio respondis avide, ĉar ĉiam ŝi estis preta paroli pri sia kara katinjo. " Alice answered eagerly, for she was always ready to talk about her dear cat. " Dajna estas mia kato. Ŝi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus eĉ imagi; kaj se vi vidus ŝin bird kaptanta,..." She’s the best mouse catcher you could even imagine; and if you saw her catching a bird, ... " Tiuj vortoj kaŭzis inter la ĉeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Those words caused a really remarkable feeling among those present.

Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, ĉar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorĝo, ŝi devas hejmeniĝi. One old magpie folded herself very carefully with her clothes and announced that, as the night vapors had a bad effect on her throat, she must go home. Одна старая сорока очень тщательно закуталась в одежду и объявила, что, так как ночные пары плохо действуют на ее горло, ей пора идти домой. La kanario kriis per trempepanta voĉo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kuŝiĝi. The canary cried out in a soaking voice to his chicks: "Come away, darlings, the hour has passed when you had to lie down. Канарейка пронзительным голосом крикнула своим птенцам: «Уходите, голубчики, вам давно пора ложиться. Pro diversaj tiaj pretekstoj ĉiuj foriris unu post alia, ĝis Alicio restis tute sola. Under various such pretexts they all left one after another, until Alice was left all alone.

"Se nur mi ne estus nominta Dajna’n !" "If only I hadn't called Dinah!" ŝi diris melankolie. "Supre en la hejmo ĉiuj ŝatas ŝin, ĉi tie funde, neniu. “Upstairs in the home everyone likes her, here deep down, no one. Tamen, laŭ mi, ŝi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, Dajna , vi kara Dajna , ĉu jam neniam mi revidos vin?" Oh, Dinah, you dear Dinah, will I never see you again? " Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malĝoja, ŝi denove ekploris. And now feeling very alone and very sad, she began to cry again. Post iom da tempo, ekaŭdante kelkajn piedpaŝetaĵojn, ŝi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton. After a while, hearing a few footsteps, she eagerly turned her gaze to them, in the hope that perhaps the Mouse had regained his good humor and was now returning to finish his story.