×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO II La Lageto farita el Larmoj

ĈAPITRO II La Lageto farita el Larmoj

ĈAPITRO II La Lageto farita el Larmoj "Neniam mi spertis tiaĵo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco ŝi eĉ forgesis la akuzativon).[:]> "Jen mi plilongiĝas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo . Adiaŭ, piedetoj miaj! " (Kiam ŝi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongiĝo ili jam fariĝis tute malproksimaj, kaj apenaŭ ŝi povis vidi ilin . ) "Ho, vi kompatinduloj![:]> kiu morgaŭ vestos al vi la ŝtrumpojn kaj ŝuojn ? Kompreneble ne mi ; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem . Tamen estas necese komplezi ilin; ĉar se ili ofendiĝos, ili eble rifuzos marŝi laŭ mia volo . Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj . " Ŝi eĉ elpensadis detale kiel ŝi faros la necesajn aranĝojn.[:]> "Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio ŝajnos, sendi donacon al siaj piedoj ! Ankaŭ la adreso estos tre stranga : Al lia Moŝto la Dekstra Piedo Alicia, sur la Tapiŝeto apud Fajrgardilo (Kun amsalut' de Alicio).[:]> Ho, kian sensencaĵon mi parolas![:]> " En tiu momento ŝia kapo ekpremis la plafonon.[:]> Do, sen plua prokrasto ŝi levis la oran ŝlosileton kaj rapidis al la ĝardenpordeto . Sed havante la altecon de tri metroj, ŝi apenaŭ povis, kuŝante sur la planko, rigardi per unu okulo en la ĝardenon, kaj la tasko eniĝi en ĝin fariĝis ja pli ol iam utopia . Ŝi sidiĝis kaj denove ekploris . "Vi devas honti," ŝi diris al si, "vi granda bubino![:]> " (ŝi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj ĉesu! " Malgraŭ tiu akra sinriproĉo, ŝi ne ĉesis la ploradon, ĝis ŝi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin ĉirkaŭ ŝi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaŭ la tutan plankon de la halo . Post ne longa tempo ŝi aŭdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forviŝis la larmojn por esplori kiu venas.[:]> Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon . Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: "Ho, la Dukino ! Se mi igos ŝin atendi, ŝi tute furioziĝos ! " Ĉar Alicio jam fariĝis preskaŭ senespera, ŝi estis preta peti helpon de kiu ajn.[:]> Do, kiam la Kuniklo sufiĉe apudiĝis, ŝi ekparolis per tre mallaŭta timplena voĉo: "Se al vi plaĉos, Sinjoro:— " La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per ĉiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon![:]> Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj ĉar estis en la halo tre varme, ŝi longadaŭre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:—[:]> "Hieraŭ ĉio okazis laŭrutine, sed hodiaŭ ja ĉio estas stranga![:]> Ĉu dum la nokto mi ŝanĝiĝis ? mi esploru tion . Ĉu vere mi estis sama kiam mi leviĝis hodiaŭ matene ? Mi kvazaŭ memoras ke mi sentis min iom ŝanĝiĝinta . Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; kiu mi estas ? Jen granda enigmo! " Kaj ŝi kategorie pripensis ĉiujn samaĝajn knabinetojn kiujn ŝi konas, por certiĝi ĉu ŝi ŝanĝiĝis en iun el ili . "Mi certe ne estas Ado, ĉar ŝia hararo falas sur la ŝultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla.[:]> Ankaŭ mi ne estas Mabelo, ĉar mi scias multe da lernaĵoj, kaj ŝi scias ja tre, tre malmulte . Ankaŭ ŝi estas si , kaj mi mi , kaj... ho, mi tute konfuziĝas ! Mi provu ĉu mi ankoraŭ scias la jam longe konitajn faktojn . Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek ! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie . Londono estas ĉefurbo de Parizo, Parizo ĉefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege . Mi nepre ŝanĝiĝis en Mabelon . Mi penos deklami 'Rigardu ! Jen abelo vigla . '" Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam ŝi ripetas parkeraĵojn, ŝi komencis tiun konatan poemon.[:]> Sed ŝia voĉo sonis raŭka kaj nepropra, kaj eĉ la vortoj ne tute similis la originalajn . Rigardu![:]> Jen la krokodil' ! La voston li netigas;Ŝprucante akvon el la Nil' La skvamojn li briligas . Senmova restas la buŝeg', Li ungojn kaŝas ruze;Jen fiŝoj naĝas tra l' kaveg' Frapfermas li amuze . "Jen certe ne la ĝustaj vortoj," diris Alicio malĝoje, kaj denove la okuloj pleniĝis de larmoj, dum ŝi daŭrigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgraŭ ĉio; sekve mi devos loĝi en tiu ŝia mallarĝa maloportuna domaĉeto; mi havos neniun ŝatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn.[:]> Ne ! Pri tio mi decidiĝis . Se mi estos Mabelo, mi restos ĉi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon ĉe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa voĉo 'Resupreniru, karulo. ' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas ? Vi certigu tion, kaj poste, se mi ŝatos esti tiu persono , mi konsentos supreniri . Se ne, mi restos ĉi tie, ĝis mi fariĝos iu alia. ' Sed ho ve ! mi tre, tre volas ke oni venu . Jam tro longan tempon mi restas tie ĉi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon . " Dirante tion ŝi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke ŝi vestis—dum ŝi babilas—unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo.[:]> "Kiel ajn mi faris tion ?[:]> " pensis ŝi . "Mi ja denove malkreskas . " Ŝi stariĝis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun ŝi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraŭ rapide malkreskas.[:]> Certiĝinte ke tion kaŭzas la ventumilo, ŝi tuj lasis ĝin fali, kaj per tio apenaŭ ŝi evitis la malagrablaĵon malkreski ĝis nulo . "Jen evito vere mirakla![:]> Ĉar preskaŭ mi nuliĝis! " diris Alicio, iom timigita per la subita ŝanĝo, "tamen estas bona afero trovi sin ankoraŭ ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la ĝardenon. " Ŝi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve ! ĝi refermiĝis, kaj jen la ora ŝlosileto kuŝis, kiel antaŭe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol ĉiam," ŝi plordiris, "ĉar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble . " En la momento kiam ŝi diris tion, ŝia piedo glitis, kaj ŝi trovis sin plaŭde enfalinta en salan akvon.[:]> Subakviĝinte ĝis la mentono, ŝi unue supozis ke ŝi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmiĝi vagonare. " (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis ĉe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmaŝinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantaŭe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaŭ ĉio, stacidomo. ) Tamen post nelonge ŝi sciiĝis ke ŝi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn ŝi ploris estante trimetrulo . "Ho, se nur mi ne tiom plorus! " diris ŝi, ĉirkaŭnaĝante por trovi la bordon . "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem . Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaŭ ĉio ja estas stranga . " En tiu momento ŝi ekaŭdis ke io ne tre malproksime de ŝi ĉirkaŭbaraktas en la lageto, kaj ŝi naĝis en la direkto de la plaŭdado por esplori kio ĝi estas: unue ŝi supozis ke la besto nepre estos aŭ rosmaro aŭ hipopotamo; sed rememorante ke ŝi mem nun estas tre malgranda, ŝi fine konstatis ke ĝi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel ŝi mem.[:]> "Ĉu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli ĉi tiun muson?[:]> Ĉio estas tiel neordinara ĉi tie, ke kredeble ĝi havas la kapablon paroli, kaj almenaŭ ne malutilos provi ĝin. " Do ŝi ekparolis per: "Ho muso, ĉu vi konas la elirejon el tiu ĉi lageto ? Mi tre laciĝas, ho Muso, ĉirkaŭnaĝante en ĝi. " (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; ŝi neniam ĝis tiu tago alparolis muson, sed ŝi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: "Muso—de muso—al muso—muson—ho muso ! ") La Muso rigardis ŝin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al ŝi palpebrumante per unu okuleto.[:]> "Ĝi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve ĝi povas ne kompreni la anglan lingvon.[:]> " (Malgraŭ la fakto ke ŝi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri datoj ! ) Ŝi do rekomencis france, dirante " où est ma chatte? " (la unua frazo en ŝia lernolibro) . La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo timskuiĝis.[:]> "Ho, pardonu![:]> mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn . " "Ne—amas—katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo.[:]> "Ĉu vi , se vi estus mi, amus la katojn ? " "Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne koleriĝu.[:]> Malgraŭ ĉio, mi tre ŝatus montri al vi nian katon Dajna ; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi ŝin . Ŝi estas la plej kara dorlotaĵo en tuta la mondo,"—Alicio malvigle sencele naĝetis dum ŝi parolis—"kaj tiel komforte ŝi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj viŝante la vizaĝon; ankaŭ tiel bela molaĵo por dorloti sur la genuoj, ankaŭ tiel lerta muskaptisto—ho, pardonu," denove ekkriis Alicio, ĉar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve ŝi estis certa ke ĝi tre profunde ofendiĝis, kaj ŝi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna . " " Ni ne plu![:]> " ekkriis la Muso, kiu tremis ĝis la lasta vostharo . "Ĉu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon ? Ĉiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malĝentilaj bestoj ! Estonte vi jam neniam aŭdigu antaŭ mi eĉ la nomon kato ! " "Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon.[:]> "Ĉu vi... ĉu vi ŝatas... la hundojn ? " La Muso ne respondis.[:]> Sekve Alicio avide daŭrigis: — "Proksime de nia domo loĝas bela, ĉarma, hundeto, kiun mi tre ŝatus ke vi vidu.[:]> Ĝi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo . Ĝi kapablas realporti la aĵojn forĵetitajn; ĝi petas manĝaĵon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn ĉiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori eĉ la duonon da ili . Ĝi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro ĝiaj kapabloj ĝi valoras mil spesmilojn . Li certigas ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj... Ho, ve ! ve! Denove mi ofendis ĝin. " Ĉar jen ! la Muso naĝas for, for per ĉiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plaŭdbruon . Ŝi realvokis ĝin per sia plej dolĉa tono.[:]> "Vi kara Muso, revenu ! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne plaĉos. " Aŭdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renaĝis al ŝi . Ĝia vizaĝo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallaŭta tremanta voĉo ĝi diris: "Ni naĝu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn. " Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnaĝon, ĉar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke . Jen Anaso naĝis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangaĵoj, birdbestoj kaj bestbirdoj . Unua naĝis Alicio; post ŝi sekvis la tuta birdbestaro . Post kelka tempo ĉiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj.


ĈAPITRO II La Lageto farita el Larmoj KAPITEL II Der Teich aus Tränen CHAPTER II The Pool made of Tears CAPITULO II El estanque hecho de lágrimas CAPÍTULO II A Piscina feita de Lágrimas

ĈAPITRO II La Lageto farita el Larmoj "Neniam mi spertis tiaĵo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco ŝi eĉ forgesis la akuzativon).[:]> "Jen mi plilongiĝas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo "I've never experienced anything like this," exclaimed Alice, (out of excitement she even forgot the accusative). [:]> . Adiaŭ, piedetoj miaj! . Goodbye, my little feet! " (Kiam ŝi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongiĝo ili jam fariĝis tute malproksimaj, kaj apenaŭ ŝi povis vidi ilin "(When she looked at her feet, they had become quite far away from the extension, and she could scarcely see them . ) "Ho, vi kompatinduloj![:]> kiu morgaŭ vestos al vi la ŝtrumpojn kaj ŝuojn . ) "Oh, you poor people! [:]> Who will put on your stockings and shoes tomorrow ? Kompreneble ne mi ; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem ? Of course not me; I'll be too far away to take care of you; you will have to try for yourself . Tamen estas necese komplezi ilin; ĉar se ili ofendiĝos, ili eble rifuzos marŝi laŭ mia volo . However, it is necessary to please them; for if they are offended, they may refuse to walk according to my will . Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj . So at Christmas time I'll give them a pair of new boots . " Ŝi eĉ elpensadis detale kiel ŝi faros la necesajn aranĝojn.[:]> "Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio ŝajnos, sendi donacon al siaj piedoj . "She even figured out in detail how she would make the necessary arrangements. [:]>" I'll pay the porter to deliver them, and how strange it will seem, to send a gift to her feet. ! Ankaŭ la adreso estos tre stranga : Al lia Moŝto la Dekstra Piedo Alicia, sur la Tapiŝeto apud Fajrgardilo (Kun amsalut' de Alicio).[:]> Ho, kian sensencaĵon mi parolas![:]> " En tiu momento ŝia kapo ekpremis la plafonon.[:]> Do, sen plua prokrasto ŝi levis la oran ŝlosileton kaj rapidis al la ĝardenpordeto : To His Majesty the Right Foot Alice, on the Carpet by the Fire Guard (With Alice's greeting). [:]> Oh, what nonsense I'm talking about! [:]> "At that moment her head pressed against the ceiling. [:] > So, without further ado, she picked up the golden key and hurried to the garden gate. . Sed havante la altecon de tri metroj, ŝi apenaŭ povis, kuŝante sur la planko, rigardi per unu okulo en la ĝardenon, kaj la tasko eniĝi en ĝin fariĝis ja pli ol iam utopia . But being three meters high, she could scarcely lie on the floor and look with one eye into the garden, and the task of getting into it became more utopian than ever. . Ŝi sidiĝis kaj denove ekploris . "Vi devas honti," ŝi diris al si, "vi granda bubino![:]> " (ŝi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj ĉesu! . "You must be ashamed," she said to herself, "you great girl! [:]>" (She was certainly not mistaken about the last two words) "you are far too big to cry, you must stop at once! " Malgraŭ tiu akra sinriproĉo, ŝi ne ĉesis la ploradon, ĝis ŝi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin ĉirkaŭ ŝi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaŭ la tutan plankon de la halo "Despite this sharp reproach, she did not stop crying until she dropped a few hectoliters of tears, and a teardrop stretched out around her, ten inches deep and covering almost the entire floor of the hall . Post ne longa tempo ŝi aŭdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forviŝis la larmojn por esplori kiu venas.[:]> Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon . It was not long before she heard a tapping of her feet, and wiped her tears vigorously to find out who was coming. [:]> Here appeared the white Rabbit, luxuriously dressed, with a pair of white gloves in one hand and a large fan in the other. . Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: "Ho, la Dukino . Here he came, too fast, and murmured to himself, "Oh, the Duchess ! Se mi igos ŝin atendi, ŝi tute furioziĝos ! If I make her wait, she will be completely furious ! " Ĉar Alicio jam fariĝis preskaŭ senespera, ŝi estis preta peti helpon de kiu ajn.[:]> Do, kiam la Kuniklo sufiĉe apudiĝis, ŝi ekparolis per tre mallaŭta timplena voĉo: "Se al vi plaĉos, Sinjoro:— ! "As Alice had become almost desperate, she was ready to ask anyone for help. [:]> So, when the Rabbit was close enough, she began to speak in a very low, timid voice: " La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per ĉiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon![:]> Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj ĉar estis en la halo tre varme, ŝi longadaŭre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:—[:]> "Hieraŭ ĉio okazis laŭrutine, sed hodiaŭ ja ĉio estas stranga![:]> Ĉu dum la nokto mi ŝanĝiĝis "The Rabbit jumped up hard, dropped his gloves and a fan, and ran away with all his might into the darkness! [:]> Alice raised her gloves and fan, and as it was very hot in the hall she fanned herself for a long time and chatted at the same time. [:]> "Yesterday everything happened routinely, but today everything is strange! [:]> Did I change during the night ? mi esploru tion ? let me investigate that . Ĉu vere mi estis sama kiam mi leviĝis hodiaŭ matene ? Mi kvazaŭ memoras ke mi sentis min iom ŝanĝiĝinta ? I seem to remember feeling a little changed . Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; kiu mi estas ? Jen granda enigmo! " Kaj ŝi kategorie pripensis ĉiujn samaĝajn knabinetojn kiujn ŝi konas, por certiĝi ĉu ŝi ŝanĝiĝis en iun el ili "And she categorically considered all the little girls her age she knew, to make sure she had changed into one of them. . "Mi certe ne estas Ado, ĉar ŝia hararo falas sur la ŝultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla.[:]> Ankaŭ mi ne estas Mabelo, ĉar mi scias multe da lernaĵoj, kaj ŝi scias ja tre, tre malmulte . "I'm certainly not Ado, because her hair falls on her shoulders in long curls, and mine isn't curly at all. [:]> I'm not a Mabel either, because I know a lot of things, and she knows a lot, a lot little . Ankaŭ ŝi estas si , kaj mi mi , kaj... ho, mi tute konfuziĝas . She's her too, and I'm me, and ... oh, I'm completely confused ! Mi provu ĉu mi ankoraŭ scias la jam longe konitajn faktojn ! Let me test whether I still know the long-known facts . Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek . To begin with: four times five makes twelve, four times six makes thirteen, four times seven makes .... Oh, that way I would never reach twenty ! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie ! However, the Multiplication Table is indifferent to me; let me examine myself geographically . Londono estas ĉefurbo de Parizo, Parizo ĉefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege . Mi nepre ŝanĝiĝis en Mabelon . Mi penos deklami 'Rigardu . I'll try to recite 'Look ! Jen abelo vigla ! Here is a lively bee . '" Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam ŝi ripetas parkeraĵojn, ŝi komencis tiun konatan poemon.[:]> Sed ŝia voĉo sonis raŭka kaj nepropra, kaj eĉ la vortoj ne tute similis la originalajn . '"And crossing her hands on her knees as well as at school when she repeats memorizations, she began that familiar poem. [:]> But her voice sounded hoarse and inappropriate, and even the words did not quite resemble the originals. . Rigardu![:]> Jen la krokodil' . Look! [:]> Here's the crocodile ! La voston li netigas;Ŝprucante akvon el la Nil' La skvamojn li briligas ! He cleanseth the tail, and gnasheth the water from the Nile . Senmova restas la buŝeg', Li ungojn kaŝas ruze;Jen fiŝoj naĝas tra l' kaveg' Frapfermas li amuze . The mouth remains motionless, He hides his nails cunningly, Here are fish swimming through the cavern He slams shut amusingly . "Jen certe ne la ĝustaj vortoj," diris Alicio malĝoje, kaj denove la okuloj pleniĝis de larmoj, dum ŝi daŭrigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgraŭ ĉio; sekve mi devos loĝi en tiu ŝia mallarĝa maloportuna domaĉeto; mi havos neniun ŝatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn.[:]> Ne . "These are certainly not the right words," said Alice sadly, and her eyes filled with tears again, as she went on: "So, I must be a Mabel in spite of everything; toy, and will have to learn countless lessons. [:]> No. ! Pri tio mi decidiĝis ! That's what I decided . Se mi estos Mabelo, mi restos ĉi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon ĉe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa voĉo 'Resupreniru, karulo. . If I'm Mabel, I'll stay here, and there's no point in putting your head down at the entrance to the tunnel and saying in a caressing voice, 'Come back up, darling. ' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas ? Vi certigu tion, kaj poste, se mi ŝatos esti tiu persono , mi konsentos supreniri ? You make sure of that, and then, if I like being that person, I’ll agree to go up . Se ne, mi restos ĉi tie, ĝis mi fariĝos iu alia. ' Sed ho ve ! mi tre, tre volas ke oni venu . Jam tro longan tempon mi restas tie ĉi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon . For too long I have been here alone, and I miss home . " Dirante tion ŝi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke ŝi vestis—dum ŝi babilas—unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo.[:]> "Kiel ajn mi faris tion ?[:]> " pensis ŝi . As she said this she occasionally looked at her hands and noticed in astonishment that she was wearing — while she was chatting — one of the Rabbit's white goatskin gloves. [:]> "How did I do that? [:]>" She thought. . "Mi ja denove malkreskas . "It simply came to our notice then . " Ŝi stariĝis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun ŝi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraŭ rapide malkreskas.[:]> Certiĝinte ke tion kaŭzas la ventumilo, ŝi tuj lasis ĝin fali, kaj per tio apenaŭ ŝi evitis la malagrablaĵon malkreski ĝis nulo . "She stood up, and, going to the table to measure herself, found that she was now about sixty centimeters tall, and was still rapidly declining. she hardly avoided the inconvenience of shrinking to zero . "Jen evito vere mirakla![:]> Ĉar preskaŭ mi nuliĝis! . "This is a truly miraculous avoidance! [:]> Because I'm almost canceled! " diris Alicio, iom timigita per la subita ŝanĝo, "tamen estas bona afero trovi sin ankoraŭ ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la ĝardenon. said Alice, a little frightened by the sudden change, "yet it is a good thing to find oneself still existing; and now I can enter the garden. " Ŝi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve "So she ran eagerly to the gate; but alas ! ĝi refermiĝis, kaj jen la ora ŝlosileto kuŝis, kiel antaŭe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol ĉiam," ŝi plordiris, "ĉar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble ! it closed again, and there was the golden key lying, as before, on the table; and "it's worse than ever," she cried, "because I've never been so absurdly small, it's unbearable. . " En la momento kiam ŝi diris tion, ŝia piedo glitis, kaj ŝi trovis sin plaŭde enfalinta en salan akvon.[:]> Subakviĝinte ĝis la mentono, ŝi unue supozis ke ŝi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmiĝi vagonare. . "The moment she said that, her foot slipped, and she found herself splashing into salt water. [:]> Sinking to her chin, she first assumed she had fallen into the sea, and thought, will be able to get home by train. " (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis ĉe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmaŝinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantaŭe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaŭ ĉio, stacidomo. "(Alice had only been away from the shore once in her life, and from that experience she formed the conclusion that, wherever one went on the English coast, one would find a long line of baths in the sea, followed by a few children who wooden shovels dig the sand, behind, a series of apartment houses, with, behind everything, a station. ) Tamen post nelonge ŝi sciiĝis ke ŝi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn ŝi ploris estante trimetrulo ) However soon she learned that she is in the pond made of the tears she cried being a trimester . "Ho, se nur mi ne tiom plorus! " diris ŝi, ĉirkaŭnaĝante por trovi la bordon said she, swimming around to find the shore . "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem . “Because of those tears I may now suffer the punishment of drowning in the tears themselves . Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaŭ ĉio ja estas stranga . " En tiu momento ŝi ekaŭdis ke io ne tre malproksime de ŝi ĉirkaŭbaraktas en la lageto, kaj ŝi naĝis en la direkto de la plaŭdado por esplori kio ĝi estas: unue ŝi supozis ke la besto nepre estos aŭ rosmaro aŭ hipopotamo; sed rememorante ke ŝi mem nun estas tre malgranda, ŝi fine konstatis ke ĝi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel ŝi mem.[:]> "Ĉu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli ĉi tiun muson?[:]> Ĉio estas tiel neordinara ĉi tie, ke kredeble ĝi havas la kapablon paroli, kaj almenaŭ ne malutilos provi ĝin. . At that moment she heard something not far from her struggling in the pond, and she swam in the direction of the splash to find out what it was: at first she supposed that the beast must be either a walrus or a hippopotamus; herself is now very small, she has finally realized that it is just a mouse slipping into the water just like herself. [:]> "Would it be useful," thought Alice, "to address this mouse? [:]> Everything is so extraordinary. here that it probably has the ability to speak, and at least it won’t hurt to try it. " Do ŝi ekparolis per: "Ho muso, ĉu vi konas la elirejon el tiu ĉi lageto "So she began to say, 'Oh, mouse, do you know the way out of this pond?' ? Mi tre laciĝas, ho Muso, ĉirkaŭnaĝante en ĝi. ? I'm very tired, Mouse, swimming around in it. " (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; ŝi neniam ĝis tiu tago alparolis muson, sed ŝi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: "Muso—de muso—al muso—muson—ho muso "(Alice believed that" Oh Mouse "is necessarily a correct way to address a mouse; she had never addressed a mouse until that day, but she remembered from her brother's Latin textbook the declension:" Mouse — from mouse — to mouse — mouse — oh muso ! ") La Muso rigardis ŝin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al ŝi palpebrumante per unu okuleto.[:]> "Ĝi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve ĝi povas ne kompreni la anglan lingvon.[:]> " (Malgraŭ la fakto ke ŝi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri datoj ! ! ") The Mouse looked at her curiously, but said nothing, but made a sign to her by blinking one eye. [:]>" It may be a French mouse that has arrived in England with William the Conqueror; therefore it may not understand the English language. [:]> "(Despite the fact that she was well acquainted with many historical names and episodes, Alice did not have very clear ideas about dates! ) Ŝi do rekomencis france, dirante " où est ma chatte? ) So she started again in French, saying "où est ma chatte? " (la unua frazo en ŝia lernolibro) "(the first sentence in her textbook) . La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo timskuiĝis.[:]> "Ho, pardonu![:]> mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn . The Mouse jumped out of the water at once, and her whole body shook with fear. "Oh, I'm sorry!" you don't love cats . " "Ne—amas—katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo.[:]> "Ĉu vi , se vi estus mi, amus la katojn . "No — love — cats," said the Mouse repeatedly in a passionate hissing voice. [:]> "Would you, if you were me, love the cats? ? " "Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne koleriĝu.[:]> Malgraŭ ĉio, mi tre ŝatus montri al vi nian katon Dajna ; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi ŝin ? "" Well, perhaps not, "replied Alice in a pacifying tone," but don't be angry. [:]> In spite of everything, I should very much like to show you our cat Dinah; you would definitely love cats if only you could see her . Ŝi estas la plej kara dorlotaĵo en tuta la mondo,"—Alicio malvigle sencele naĝetis dum ŝi parolis—"kaj tiel komforte ŝi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj viŝante la vizaĝon; ankaŭ tiel bela molaĵo por dorloti sur la genuoj, ankaŭ tiel lerta muskaptisto—ho, pardonu," denove ekkriis Alicio, ĉar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve ŝi estis certa ke ĝi tre profunde ofendiĝis, kaj ŝi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna . She is the dearest pet in all the world, "- Alice swam lazily aimlessly as she spoke—" and so comfortably she murmurs by the fire licking her feet and wiping her face; also such a beautiful softness to pamper on her knees, also such a skilful mousetrap — oh, I'm sorry, "exclaimed Alice again, for the Mouse highlighted the whole skin with a hedgehog; so she was sure it was very deeply offended, and she hurried to add: you don't like it, let's not talk about Dinah anymore . " " Ni ne plu![:]> " ekkriis la Muso, kiu tremis ĝis la lasta vostharo . "" We are no more! [:]> "Exclaimed the Mouse, who trembled to the last hair of his tail . "Ĉu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon ? Ĉiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malĝentilaj bestoj ? Our family has always hated cats and now they hate, hateful rude animals ! Estonte vi jam neniam aŭdigu antaŭ mi eĉ la nomon kato ! In the future you will never hear the name cat again in front of me ! " "Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon.[:]> "Ĉu vi... ĉu vi ŝatas... la hundojn ! "I promise you that very gladly," said Alice, and meanwhile tried to find another subject. [:]> "Do you ... do you like ... the dogs? ? " La Muso ne respondis.[:]> Sekve Alicio avide daŭrigis: — "Proksime de nia domo loĝas bela, ĉarma, hundeto, kiun mi tre ŝatus ke vi vidu.[:]> Ĝi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo - "Near our house lives a beautiful, charming, puppy, which I would very much like you to see. [:]> It is a small, bright-eyed rat dog with long curly brown hair. . Ĝi kapablas realporti la aĵojn forĵetitajn; ĝi petas manĝaĵon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn ĉiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori eĉ la duonon da ili . It is able to bring back the discarded things; it begs for food sitting on its tail, and has other abilities of all kinds; I can't remember even half of them . Ĝi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro ĝiaj kapabloj ĝi valoras mil spesmilojn . It belongs to some farmer who says that because of its abilities it is worth a thousand spesmilas . Li certigas ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj... Ho, ve . He makes sure it kills all the rats and ... Oh, alas ! ve! Denove mi ofendis ĝin. " Ĉar jen ! la Muso naĝas for, for per ĉiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plaŭdbruon ! the Mouse swims away, away with all his might, with such rapidity that he makes a great splash of noise going through the water . Ŝi realvokis ĝin per sia plej dolĉa tono.[:]> "Vi kara Muso, revenu . She recalled it in her sweetest tone. [:]> "You dear Mouse, come back ! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne plaĉos. ! I beg you; we won't talk about cats or dogs if you don't like them. " Aŭdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renaĝis al ŝi Hearing this, the Mouse turned slowly and reborn to her . Ĝia vizaĝo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallaŭta tremanta voĉo ĝi diris: "Ni naĝu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn. . Its face was very pale (out of anger, Alice thought to itself), and in a low trembling voice it said, "Let's swim to the shore, and then I'll tell you my story, to make you understand why I hate cats and dogs." " Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnaĝon, ĉar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke "And it would certainly be unwise to delay the swim any longer, for so many birds and beasts had already fallen into the pond that they began to press against each other. . Jen Anaso naĝis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangaĵoj, birdbestoj kaj bestbirdoj . Here's a Duck swimming with Dodo, here's a Parrot with an Eagle, here's a lot of other weird things, birds and beasts . Unua naĝis Alicio; post ŝi sekvis la tuta birdbestaro . Alice swam first; after her followed the whole flock of birds . Post kelka tempo ĉiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj. . After a while they all reached the shore and stood together on the ground, very wet.