×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2020, Trinkboteloj el sukero

Trinkboteloj el sukero

Por la venontjaraj Olimpiaj Ludoj en Tokio la biero venos en boteloj el PEF, tio estas karbonhidrat-enhava materialo el biomaso. Tion planas la dua plej granda japana komerca entrepreno Mitsui en partnereco kun entrepreno pri ĥemi-teknologio Aventium en Amsterdamo, Nederlando.

La novtipaj boteloj konsistos el furandikarbon-acido (FDCA) kaj el la polimero polietilenfuranoato (PEF). La acido FDCA estas produktata el rekreskantaj krudmaterialoj kaj ĝi estas la plej grava ĥemia konstruelemento por PEF. Kompare kun konvenciaj plastaĵoj kiuj baziĝas sur nafto kaj kiuj enaerigas ĉe la produktado varmdomajn gasojn kiel karbondioksidon, en ĉi tiu kazo temas pri plene nova, surbaze de elplanta sukero produktita plastaĵo. Ĝi krome distingiĝas per signife pli bona hermetikeco kontraŭ karbondioksido kaj oksigeno. PEF povas esti produktata el karbonhidrat-enhava elira materialo kiel sukerkano, agrikulturaj restaĵoj, plantoj kaj greno kaj tiel estas klimat-neŭtrala.

La granda hermetika efiko kontraŭ la foriĝo de ekzemple karbonacido kaj la termikaj ecoj plibonigas unuflanke la konserveblecon de la en ĝi pakitaj produktoj. Aliflanke PEF elstare taŭgas por karbonacid-enhavaj trinkaĵoj kiel limonado kaj biero. Ĝi reduktas kaj la pezon de la pakaĵoj kaj entute la kvanton de pakaĵoj. PEF taŭgas ĝenerale por pakaĵoj de nutraĵoj kaj por plastaj boteloj. Kaj post la uzo ĝi estas 100-procente reciklebla.

La fono de la intereso de la japanaj organizantoj pri la teknologio vide al la Olimpiaj Someraj Ludoj estas, ke ĉe sportaj eventoj en Japanio ladaj ujoj kaj boteloj el vitro pro sekurecokaŭzoj ne estas permesataj kaj ke tial trinkaĵoj estas ofte alservataj en plastaj aŭ paperaj ujoj.

Tio tamen signifas ke aperas montoj da forĵetaĵoj kiuj estas formastrumendaj. La solvo laŭ Mitsui do troviĝas en la uzo de kompoŝteblaj materialoj. Kaj en la nederlanda firmao Aventium oni trovis multpromesan partneron.

Por tiu entrepreno nun malfermiĝas granda ŝanco por debuto sur la azia merkato kiu estas unu el la plej rapide kreskantaj merkatoj por novigaj pakaĵmaterialoj.

Japanio estas aparte interesa ĉar tiu merkato montras enorman diversecon de pakaĵ-grandecoj. Aventium kunlaboras jam kun Coca-Cola ĉe la produktado de plantobazitaj boteloj. Kaj nun ankaŭ la dana bierfarejo Carlsberg volas estonte vendi bieron en tiaj recikleblaj kaj kompoŝteblaj boteloj.

Trinkboteloj el sukero

Por la venontjaraj Olimpiaj Ludoj en Tokio la biero venos en boteloj el PEF, tio estas karbonhidrat-enhava materialo el biomaso. Tion planas la dua plej granda japana komerca entrepreno Mitsui en partnereco kun entrepreno pri ĥemi-teknologio Aventium en Amsterdamo, Nederlando. This is planned by the second largest Japanese commercial company Mitsui in partnership with a chemical technology company Aventium in Amsterdam, the Netherlands.

La novtipaj boteloj konsistos el furandikarbon-acido (FDCA) kaj el la polimero polietilenfuranoato (PEF). The new type bottles consist of furandicaric acid (FDCA) and the polymer polyethylenefuranoate (PEF). La acido FDCA estas produktata el rekreskantaj krudmaterialoj kaj ĝi estas la plej grava ĥemia konstruelemento por PEF. The acid FDCA is produced from growing raw materials and it is the most important chemical building element for PEF. Kompare kun konvenciaj plastaĵoj kiuj baziĝas sur nafto kaj kiuj enaerigas ĉe la produktado varmdomajn gasojn kiel karbondioksidon, en ĉi tiu kazo temas pri plene nova, surbaze de elplanta sukero produktita plastaĵo. Compared to conventional plastics that are based on oil and that emit greenhouse gases such as carbon dioxide into production, in this case it is a completely new, plastic-based plastic produced from sugar. Ĝi krome distingiĝas per signife pli bona hermetikeco kontraŭ karbondioksido kaj oksigeno. It is also distinguished by a significantly better airtightness against carbon dioxide and oxygen. PEF povas esti produktata el karbonhidrat-enhava elira materialo kiel sukerkano, agrikulturaj restaĵoj, plantoj kaj greno kaj tiel estas klimat-neŭtrala.