×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2020, Subite pli pura aero

Subite pli pura aero

El ĉiuj anguloj de la mondo ili nuntempe alvenas, la raportoj pri pura aero danke al la mezuraj paŝoj kontraŭ la kronviruso. Subite laŭ tio la stela ĉielo estas klara, kaj oni povas denove plene spiri. Sed kiel granda la efekto vere estas?

Ekde la jaro 2014 la ŝarĝo per mikropolvo en multaj ĉinaj urboj dum februaro laŭ oficialaj indikoj estis ne plu tiel malalta kiel dum ĉi tiu jaro. En provizora analizo de satelitaj datumoj la ekspertoj de NASA atingis la rezulton ke la koncentriĝo de nitrogenoksido en Ĉinio dum februaro situis je dek ĝis 30 procentoj pli malalte ol averaĝe dum la pasintaj jaroj. Ankaŭ super Usono kaj Kanado satelitoj registris pli malaltajn mezurvalorojn de nitrogenoksido ol antaŭ unu jaro.

En Eŭropo estas observebla ekde komenco de la limigoj pri eliro el la hejmo same neordinare pura aero. Satelitaj datumoj el la Koperniko-programo de la eŭropa kosmovetura agentejo Esa montras dum marto 2020 super urbegoj en Francio, Hispanio, norda Italio kaj okcidenta Germanio signife pli malaltan ŝarĝon per nitrogenoksido ol antaŭ unu jaro.

Sed tio ankoraŭ ne signifas ke jam nur la kvarantenaj mezuroj vere tiel forte efikis. La esploristoj akcentas ke por fina takso necesas ankoraŭ pli ĝisfundaj analizoj. La malkresko de la nitrogenoksido estas laŭ ili ja logika. La nitrogenoksidoj ja plejparte devenas el la strata trafiko kaj tiu ja signife malkreskis dum la kronvirusa krizo. Precizaj nombroj ankoraŭ ne estas disponeblaj, sed laŭ sondado en okcidenta Germanio sur la stratoj kaj aŭtoŝoseoj dum la semajnfino survojis je 70 procentoj malpli da aŭtombiloj, kaj ĉirkaŭ la urbegoj estis ĝis 40 procentoj malpli da trafiko.

Aliflanke la malpuriĝo de la aero estas kompleksa afero. Ŝanĝitaj enaerigoj kondukas pro diversaj ĥemiaj reakcioj nur malrekte al ŝanĝitaj koncentriĝoj; la vetero havas fortan influon, ĉar ekzemple dum inversaj veteraj situacioj la damaĝaj substancoj kolektiĝas sur la grundo kaj la mezurado ankaŭ ne estas tute triviala. "Satelitaj datumoj montras momentan registraĵon de la damaĝaj substancoj el la tuta aerkolono. Kion oni dum la kuro de la tago enspiras proksime al la grundo, tion oni tiam ankoraŭ ne scias", diras la estrino pri la fako aerkvalito en la federacia oficejo pri medio. La reto de stacioj ja povus helpi sed la fluktuoj estas enormaj. Tial apenaŭ eblas dedukti tendencon.

Koncerne la koncentriĝon de mikropolovo la situacio estas ankoraŭ pli komplika, ĉar mikropolvo devenas ankaŭ el naturaj fontoj, el la agrikuturo aŭ el privataj kamenoj. Nur antaŭ nelonge la mezurvaloroj multloke estis iomete pli altaj, meze dum la kvaranteno. Eble tio estis kaŭzita de tio ke la farmistoj disŝprucis bestopisaĵon sur la kampoj; ĉe tio ekestis mikropolvo, sendepende de la kronvirusa krizo.


Subite pli pura aero Suddenly cleaner air

El ĉiuj anguloj de la mondo ili nuntempe alvenas, la raportoj pri pura aero danke al la mezuraj paŝoj kontraŭ la kronviruso. From all corners of the world they are currently arriving, the reports of clean air thanks to the measures taken against the coronavirus. Со всех уголков мира в настоящее время прибывают сообщения о чистом воздухе благодаря взвешенным шагам против вируса короны. Subite laŭ tio la stela ĉielo estas klara, kaj oni povas denove plene spiri. Внезапно, согласно этому, звездное небо проясняется, и вы снова можете дышать полной грудью. Sed kiel granda la efekto vere estas? But how big is the effect really?

Ekde la jaro 2014 la ŝarĝo per mikropolvo en multaj ĉinaj urboj dum februaro laŭ oficialaj indikoj estis ne plu tiel malalta kiel dum ĉi tiu jaro. Since 2014, the load of microbust in many Chinese cities in February has not been as low as in official terms this February. С 2014 года нагрузка микропылью во многих китайских городах в течение февраля по официальным данным уже не была такой низкой, как в этом году. En provizora analizo de satelitaj datumoj la ekspertoj de NASA atingis la rezulton ke la koncentriĝo de nitrogenoksido en Ĉinio dum februaro situis je dek ĝis 30 procentoj pli malalte ol averaĝe dum la pasintaj jaroj. In a preliminary analysis of satellite data, NASA experts reached the result that the concentration of nitrogen oxide in China during February was ten to 30 percent lower than average over the past few years. Ankaŭ super Usono kaj Kanado satelitoj registris pli malaltajn mezurvalorojn de nitrogenoksido ol antaŭ unu jaro. Also over the United States and Canada satellites recorded lower measurement values of nitrogen oxide than a year ago. Также над США и Канадой спутники зафиксировали более низкие значения измерений оксида азота, чем год назад.

En Eŭropo estas observebla ekde komenco de la limigoj pri eliro el la hejmo same neordinare pura aero. In Europe, equally unusually clean air has been observed since the beginning of the restrictions on leaving the home. В Европе с момента начала ограничений на выход из дома наблюдается такой же необычайно чистый воздух. Satelitaj datumoj el la Koperniko-programo de la eŭropa kosmovetura agentejo Esa montras dum marto 2020 super urbegoj en Francio, Hispanio, norda Italio kaj okcidenta Germanio signife pli malaltan ŝarĝon per nitrogenoksido ol antaŭ unu jaro. Satellite data from the Copernicus program of the European space travel agency Esa show during March 2020 over cities in France, Spain, northern Italy and western Germany significantly lower nitrogen oxide load than a year ago.

Sed tio ankoraŭ ne signifas ke jam nur la kvarantenaj mezuroj vere tiel forte efikis. But that still doesn't mean that only the quarantine measures have really had such a strong effect. La esploristoj akcentas ke por fina takso necesas ankoraŭ pli ĝisfundaj analizoj. The researchers emphasize that for a final assessment, even more thorough analyzes are needed. La malkresko de la nitrogenoksido estas laŭ ili ja logika. According to them, the decrease in nitrogen oxide is logical. La nitrogenoksidoj ja plejparte devenas el la strata trafiko kaj tiu ja signife malkreskis dum la kronvirusa krizo. Nitrogen oxides are largely derived from street traffic, which has declined significantly during the coronary heart disease crisis. Precizaj nombroj ankoraŭ ne estas disponeblaj, sed laŭ sondado en okcidenta Germanio sur la stratoj kaj aŭtoŝoseoj dum la semajnfino survojis je 70 procentoj malpli da aŭtombiloj, kaj ĉirkaŭ la urbegoj estis ĝis 40 procentoj malpli da trafiko. Accurate numbers are not yet available, but according to a survey in West Germany on the streets and highways over the weekend there were 70 percent fewer cars on the road, and around the cities there was up to 40 percent less traffic.

Aliflanke la malpuriĝo de la aero estas kompleksa afero. On the other hand the pollution of the air is a complex matter. Ŝanĝitaj enaerigoj kondukas pro diversaj ĥemiaj reakcioj nur malrekte al ŝanĝitaj koncentriĝoj; la vetero havas fortan influon, ĉar ekzemple dum inversaj veteraj situacioj la damaĝaj substancoj kolektiĝas sur la grundo kaj la mezurado ankaŭ ne estas tute triviala. Altered emissions lead due to various chemical reactions only indirectly to altered concentrations; the weather has a strong influence, because for example during reverse weather situations the harmful substances collect on the ground and the measurement is also not entirely trivial. "Satelitaj datumoj montras momentan registraĵon de la damaĝaj substancoj el la tuta aerkolono. “Satellite data show a momentary record of the harmful substances from the entire air column. Kion oni dum la kuro de la tago enspiras proksime al la grundo, tion oni tiam ankoraŭ ne scias", diras la estrino pri la fako aerkvalito en la federacia oficejo pri medio. What you breathe in close to the ground during the day's run is not yet known, "said the head of the air quality department at the federal environment office. La reto de stacioj ja povus helpi sed la fluktuoj estas enormaj. The network of stations could help but the fluctuations are huge. Tial apenaŭ eblas dedukti tendencon. Therefore it is hardly possible to deduce a trend.

Koncerne la koncentriĝon de mikropolovo la situacio estas ankoraŭ pli komplika, ĉar mikropolvo devenas ankaŭ el naturaj fontoj, el la agrikuturo aŭ el privataj kamenoj. As for the concentration of micro-dust, the situation is even more complicated, as micro-dust also comes from natural sources, from agriculture or from private chimneys. Nur antaŭ nelonge la mezurvaloroj multloke estis iomete pli altaj, meze dum la kvaranteno. Only recently have the measurement values been slightly higher in many places, in the middle of the quarantine. Eble tio estis kaŭzita de tio ke la farmistoj disŝprucis bestopisaĵon sur la kampoj; ĉe tio ekestis mikropolvo, sendepende de la kronvirusa krizo. Perhaps this was due to the fact that the farmers sprayed animal fat on the fields; this created a micropowder, regardless of the coronary heart disease crisis.